Nudpieda Gen (de NAKAZAWA Keizi; Esperanta traduko de Rondo Gen, japana grupo) estas bonega bildrakonta libro. Originale aperante en la japana komiksogazeto Shonen Jump, dum la 60aj jaroj, la rakonto koncernas familion loĝantan en Hiroŝimo dum la dua mondmilito - do klare ĝi ne estas feliĉa rakonto. La ĉefa persono Gen ŝajne estas bazita sur la aŭtoro kaj liaj propraj spertoj kiel juna knabo dum la milito.
Ĉi tiu libro estas la plej longa Esperanta libro kiun mi legis ĝis nun (ĝi enhavas 280 paĝojn). Mi ege feliĉas ke mi legis ĝin Esperante anstataŭ angle. La temo estas kontraŭ milito, kaj mi ĝuis legi tian tekston per la internacia lingvo. Kaj mi ĝuis ke mi legis ĝin facile (nur sep monatojn post kiam mi ekstudis Esperanton), sen multaj problemoj. Fakte, mi decidis skribi liston de la vortoj kiujn mi ne certe sciis, aŭ pri kiuj mi scivolis, kaj la listo havis nur 200 vortojn, malpli ol la paĝokvanto. (Se vi scivolas, jen la vortlisto; eble ĝi helpos aliajn lernantajn Gen-legantojn.) Do mi rekomendas la libron kiel bonan ekzercon por lernantoj.
Sed pli grave, mi rekomendas la libron ĉar ĝi simple bonegas! Ĝi estas tre kortuŝa. Ne surprizas ke la libro enhavas militan hororon, mortecon, kaj la faligon de la atombombo. La familio de Gen estas tre interesa, kaj mi ŝatas ilin, kaj malfeliĉas pri iliaj problemoj. Fakte, ĉi tiu komikso estas la unua Esperanta teksto kiu igis min plori. Plejparte, la libro ne koncernas la atombombon, sed la fakto ke la familio suferas problemojn, ĉar la patro kontraŭas la militon, kaj instruas siajn infanojn ke la milito estas eraro de la imperiestro kaj la riĉuloj, kiuj stulte komencis la militon. Iliaj najbaroj kaj amikoj traktas ilin malbone, kaj diras ke ili estas perfiduloj. La libro havas kelkajn dialogojn kiuj malfeliĉe memorigas min pri nuna Usono kaj la Irakmilito: "Se vi kontraŭas la militon, vi estas perfidulo!" ktp. Mi dezirus igi George Bush kaj liajn kolegojn legi ĉi tiun libron. Tro multaj homoj militofrenezas kaj entuziasme sendas soldatojn al morto.
Jen unu ekzemplo el la komikso. Mi unue ploretis dum subtila kortuŝa sceno pri Kôzi (frato de Gen) kiu aliĝas la mararmeon (kontraŭ la deziroj de la gepatroj). Kamikaz-piloto Kumai ofte drinkas kaj ĝenas Kôzi, ĉar Kumai ne volas morti, kaj Kôzi rifuzas trinki kun la kruda stranga Kumai. Poste, Kumai honte ne plenumas sian Kamikazan mision, sed vundiĝas dum la flugo. Kôzi vizitas la kompatindan hontan perfidulon en la hospitalo kaj ili amikiĝas. Ial, ĉi tiu sceno estis subtile forta laŭ mi:
Mi due ploris kompreneble dum la finaj paĝoj, kiam la atombombeksplodo fuŝas la tutan urbon kaj mortigas multajn homojn. Mi sciis ke la atombombo venas. Sed mi tamen surpriziĝis kiel la sceno trafis min, kaj la rakonto havas interesajn neanticipitajn surprizojn post kiam la bombo faligas. La atombombaj hororoj sufiĉe gravas, sed ankaŭ ceteraj malfacilaj problemoj okazas... sed mi ne aperigas la detalojn - vi mem legu ĝin!
Sed la libro ne estas tute malfeliĉa. Estas multa humuro, eĉ humuraj stultetaj furzoŝercoj en frua sceno en milita trajno! Kelkaj amuzaj aventuroj okazas. La leganto akiras multan informon pri japana kulturo kaj historio, kiu tre interesas. Do ne timu ke la libro tute malfeliĉigos vin.
Mi nur plendas pri du aferoj. Unue, mi konfesas ke mi ne tre ŝatas la faman popularan manga-stilon de multaj japanaj komiksoj, kun la grandegaj beletaj okuloj, ktp. Kompreneble, tio estas afero de gusto. Sed laŭ mi, estas pli malfacile kredi kaj senti la seriozajn situaciojn kiam la personoj aspektas tro gajaj, beletaj, histrionaj, ktp. Malgraŭ la artstilo, mi tamen tute sorbiĝis en la rakonton, kio bondiras pri la forteco de la rakonto. Kaj certe la arto estas verkita lerte kaj bonege, eĉ se mi ne ĉiam ŝategas la stilon de la vizaĝoj.
Due, la aŭtoro preskaŭ ĉiam skribas en la vidpunkto de Gen kaj lia familianoj - ordinaraj kuraĝaj suferantaj homoj en la urbo Hiroŝimo. Sed kelkfoje, li lekcias pri la historio de la atombombo aŭ aliaj aferoj, kun rakontado pri la projekto Manhattan, eĉ unu sceno kun Einstein kaj Oppenheimer! Tio tiras la leganton el la ĉefa rakonto. Mi preferus ke mi ne scias ke la atombombo faligas je 8:15, la sesan de aŭgusto, kaj ke mi ne scias kiam la tago venas en la rakonto. Mi preferus sperti ĝin neanticipe kiel Gen, kiu scias nenion pri la scienco kaj la planado de la atako, kaj kiu simple miras en ŝoko kiam la eksplodego okazas. La vidpunkto de la familio estas tiom forta, ke la historia teksto simple ne estas tiom interesa. Probable la aŭtoro volis eduki la leganton pri la historiaj faktoj, sed la homara rakonto estas pli forta ol la abstraktaj historiaj faktoj, laŭ mi.
Sed ĉi tiuj problemetoj ambaŭ ne gravas - la libro tre legindas. Mi rekomendas ĝin ege.