컨텐츠 바로가기


product


현재 위치

  1. 문 학
  2. 번역 문학

이전 제품 보기

다음 제품 보기

크게보기

[P0000BMI] 몬테크리스트 백작 (상/하권)

() 해외배송 가능

몬테크리스트 백작 (상/하권) 기본 정보
판매가
소비자가 0원
적립금
  • 0 (0%)
  • 무통장 결제시 적립금 ( %) 무
  • 카드 결제시 적립금 ( %) 카
  • 실시간 계좌 이체시 적립금 ( %) 실
  • 적립금 결제시 적립금 ( %) 적
  • 휴대폰 결제시 적립금 ( %) 휴
무이자할부
제조사 Flandra Esperanto-Ligo
원산지 벨기에
상품코드 P0000BMI
수량

updown

국내/해외배송
SNS 상품홍보
QR코드  

이미지저장 | 코드URL복사

QR코드 보내기 페이스북으로 보내기 트위터로 보내기 미투데이로 보내기 요즘로 보내기

장바구니 담기 관심상품 등록 추천 메일 보내기

쇼핑 계속하기 바로 구매하기

event

상품상세정보

프랑스 마르세유 출신의 젊은 선원 에드몽 당테스. 이제 겨우 열아홉살이지만, 선주 모렐 씨에게 인정받아 모렐 상회의 주력선 파라옹 호의 선장으로 취임하게 되고, 아름다운 약혼녀 메르세데스와의 결혼을 앞두고 있다. 하지만, 약혼식장에서 "역적" 나폴레옹에게 협력한 혐의로 체포돼 14년간 감옥살이를 하게 된다. 파라옹 호에서 1등 항해사로 일하던 당시, 나폴레옹과 친분이 있었던 모렐 선주의 부탁으로 엘바 섬에 들른 일을, 당테스를 시기하는 무리들이 반역죄로 밀고 한 것.

분노와 울화로 점철된 11년 간의 샤토 디프 감옥 수감생활을 마친 당테스는 이송된 이프 성(城)의 차가운 돌바닥에서 운명의 전환을 맞이하게 된다. 로마 가톨릭교회 신부이자 르네상스 시대의 거물 스파다 백작의 상속인인 파리아를 만나게 된 것. 당테스는 파리아 신부를 만난 이후 3년 동안 철학, 정치, 역사, 화학, 외국어 등 다양한 학문을 배우며 지식인으로 거듭나게 된다. 그러던 중 스파다 백작이 음모로 유명한 체자레 보르지아에게 암살되기 전 숨겨놓은 재산에 대한 얘기를 듣게 되고, 으로 죽은 파리아 신부의 시신과 자신을 바꿔치기하여 탈옥하는데 성공한다.

수 차례의 시도끝에 보물을 온전히 손에 넣는데 성공한 당테스, 막대한 재화로 몽테크리스토 섬의 소유권을 차지한 후 전부터 구상(상상)해온 밀무역 기지를 조성해 수수께끼의 인물 "선원 신드밧드(암굴왕暗窟王)"로 명성을 쌓게 되고, 이탈리아에서 백작 작위까지 얻게 된다.

은인에게는 보답을, 원수에게는 파멸을! 당테스의 새로운 행보가 시작된다.


몬테크리스트 백작 (상.하권)

================

La grafo de Monte-Kristo

  • Verkinto: Alexandre Dumas
  • Tradukinto: Daniel Moirand
  • Originala lingvofranca

  • Priskribo: Oni kutimas konsideri la libron "La Grafo de Monte-Kristo" kiel la ĉefverkon de A. Dumas. Ĝi estas vere fascina. Ĉiu plia (re)legado ebligas trovi ion novan, novan interpretadon, novan aspekton ...
    La ĉefrolanto, Edmond Dantès, perfidita pro kalumnia denunco, estas enkarcerigita dum dek kvar jaroj en la malliberejo de la kastelo If, sur insuleto apud Marsejlo. Tie li konatiĝas kaj amikiĝas kun sammalliberejano, abato Faria, kiu transdonas al li la sekreton pri la loko de kaŝita trezoro. Post lia forfuĝo el la malliberejo kaj rekupero de la trezoro, la strebo de lia tuta vivo, danke al supera riĉeco kaj inteligenteco, estas venĝi sin kontraŭ tiuj, kiuj atencis lian junecon, lian feliĉon.
  • Specimeno: La 28-an de februaro 1815, la observisto de Notre-Dame-de-la-Garde signalis la trimastulon la Faraono, venantan el Smirno, Triesto kaj Napolo. Kiel kutime, marborda piloto tuj eliris el la haveno, tanĝis la kastelon If, kaj iris ĉebordiĝi kun la ŝipo inter la kabo Morgiou kaj la insulo Riou. Tuj, denove kiel kutime, la platformo antaŭ la fortikaĵo Saint-Jean kovriĝis per scivolemuloj, ĉar ĉiam estas grava afero en Marsejlo kiam alvenas ŝipo, precipe kiam tiu ŝipo, kiel la Faraono estis konstruita, rigita kaj stivita en la ŝipkonstruejoj de la malnova Phocée, kaj apartenas al unu el la lokaj ŝipekipistoj.
  • Senpaga provlibro: ePub elŝuti, Kindle8 elŝuti, PDF elŝuti
  • Paĝoj: 1184
  • Larĝo: 135 mm
  • Alto: 210 mm
  • Pezo: 1333 g
  • ISBN: 978 90 77066 43 0
  • Recenzo:
  • PritaksoAldoni mian pritakson
 
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Intervjue pri la grafo de Monte-Kristo


2010/07, p. 24monato.beesperanto.be

La franca romanverkisto Alexandre Dumas (1802-1870) estas konata ne nur en Francio; liaj romanoj estas tradukitaj en ĉiujn eŭropajn kaj multajn aliajn lingvojn. Mi opinias, ke mi ne troigos, dirante, ke liaj ĉefaj verkoj – La Tri Muskedistoj (1844) kun du sekvoj : Dudek jarojn poste (1845) kaj La Vicgrafo de Bragelonne (1850), Reĝino MargotLa Grafo de Monte-Kristo (1844-1845) – estas inter la plej legataj libroj en la mondo. Kaj eĉ se vi ne legis ilin, vi certe vidis la filmojn, adaptitajn laŭ tiuj libroj – ne nur francajn, sed ankaŭ rusajn, italajn, usonajn, ...

Mi tenas en la manoj la ĵus aperintan libron de Alexandre Dumas La Grafo de Monte-Kristo, kiun esperantigis la franca fakulo pri lingvoj Daniel Moirand. La traduko estas altnivela: la teksto de Dumas estas tre fidele tradukita – kaj samtempe vi tute ne havas la impreson, ke temas pri traduko; la romano estas facile legebla, ĉar verkita en bonega Esperanto.

Daniel Moirand, nun emerito, profesia lingvisto, studis plurajn lingvojn: la anglan, hispanan, turkan, eĉ mongolan; diplomita pri la rusa, hungara, araba, ... Dum multaj jaroj li instruis la rusan lingvon. Li estas aŭtoro de originala esperantlingva krimromano, Murdo en Esperantujo (1988, FEL), kaj lernolibro, Materialoj pri la nuna uzado de la Akuzativo en Esperanto (1990, FEL). Li tradukis en Esperanton la grandegan verkon de Marko Polo La libro de mirindaĵoj (2001, UEA), kaj jen aperis lia traduko de La Grafo de Monte-Kristo (2010, FEL). Nun li finpoluras sian tradukon de 1001 noktoj laŭ la traduko de Antoine Galland.

Mi petis Danielon Moirand respondi kelkajn demandojn.

– Kiam vi esperantistiĝis?

– Kiam mi estis 40-jara. Mi volis scii, ĉu artefarita lingvo povas vere funkcii. Mi studis Esperanton en la lingva fakultato de Provenca Universitato, kie ĝin instruis Michel Duc Goninaz.

– Kiom da tempo vi bezonis por vere bone ekposedi Esperanton?

– Mi bezonis tri jarojn. Sed dum tiuj tri jaroj mi tre multe laboris pri la lingvo. Eblas diri, ke mi trapasis tri etapojn: la unuan jaron mi studis la bazojn de la lingvo; la duan jaron mi multe legis por pliriĉigi mian vortostokon; la trian jaron venis la parolkapablo, libera interkomunikado. La regula legado de esperantaj originalaj verkoj donis al mi grandan vortoprovizon. Certe, al mi multe helpis mia antaŭa lingvistika sperto.

– Mi scias, ke vi multe okupiĝis pri la verkaro de Alexandre Dumas. Tamen en Francio oni ofte konsideras Dumas iomete kiel duagradan verkiston ...

– Mi opinias, ke li estas vere grava verkisto. Oni ne sufiĉe agnoskas lian verkaron en Francio, verŝajne, pro tio, ke li ofte pli-malpli libere pritraktas historiajn eventojn kaj personojn. Sed se multaj eksterlandanoj konas Ludovikon la 13an, Ludovikon la 14an, la kardinalojn Richelieu kaj Mazarini, la reĝinon Margot kaj ŝiajn proksimulojn, la militon inter katolikoj kaj hugenotoj – tio okazas danke al la libroj de Dumas. Dumas neniam pretendis skribi historiajn verkojn: li verkis romanojn. Krome, Dumas verkas en belega franca lingvo. Li uzas altkvalitan literaturan lingvon. Se vi vere volas pasiigi vian infanon pri legado, donu al li librojn de Dumas!

– Kial vi elektis La Grafo de Monte-Kristo?

– Mi retrovis miajn junajn emociojn. Deksesjara, mi tralegis La Grafo ..., kiu forte impresis min, kaj post preskaŭ 50 jaroj mi decidis traduki la libron en Esperanton. Dumas verkis multajn belajn romanojn, sed La Grafo ... estas la plej elstara; neniu alia libro valoras ĝin. Ĉi tie oni trovas la plej interesajn karakterojn, la plej altajn filozofiajn ideojn ... Vi povas relegi ĝin plurfoje, kaj ĉiam vi malkovros ion novan.

– Kiujn ĉefajn problemojn kaj malfacilaĵojn vi renkontis, tradukante La Grafo ... ?

– La ĉefa malfacilaĵo – la epoko: la ĉefaj eventoj de la romano okazas en la jaro 1844. De tiam ĉio ŝanĝiĝis: Francio, la vivmaniero, la homoj, la lingvo ... Necesas vere mergi sin en la epokon por bone kompreni la situacion, la karakterojn, la agojn de personoj. Krom tio, dum 160 jaroj multaj aĵoj, nocioj, institucioj malaperis. Mi laboris per malnovaj vortaroj por trovi la ĝustan sencon de malaperintaj vortoj kaj nocioj.

– En la fino de ĉiu ĉapitro vi klarigas francajn tiamajn realaĵojn – tiuj klarigoj estas rezulto de grandega laboro, eble, same granda, kiel la tradukado!

– Certe, mi devis vere pliprofundigi kelkajn temojn. Sed necesas konsideri, ke la esperanta traduko estas ne nur por la francoj – ili ja povas legi la libron en la originala versio! – sed ankaŭ por la internacia publiko. Por ili multaj francaj realaĵoj signifas nenion. Mi esperas, ke tiuj klarigoj ebligos al esperantistoj de diversaj kontinentoj pli profunde kompreni kaj pli bone pritaksi la plej grandan verkon de Alexandre Dumas.

Nina Korĵenevskaja

La Grafo de Monte Cristo

La Grafo de Monte-Kristo ( france : Le Comte de Monte-Cristo ) estas aventura romano verkita de franca aŭtoro Alexandre Dumas ( père ) finita en 1844. Ĝi estas unu el la plej popularaj verkoj de la aŭtoro, kune kun La tri muskedistoj . Kiel multaj el liaj romanoj, ĝi estis vastigita de intrigaj konturoj proponitaj de lia kunlabora fantoma verkisto Auguste Maquet . [1]

La rakonto okazas en Francio, Italio kaj insuloj en Mediteraneo dum la historiaj eventoj de 1815–1839: la epoko de la Burbona Restarigo per la regado de Ludoviko Filipo de Francio . Ĝi komenciĝas la tagon, kiam Napoleono forlasis sian unuan insulon de ekzilo, Elbo, komencante la periodon Cent Tagojn, kiam Napoleono revenis al la potenco. La historia ĉirkaŭaĵo estas fundamenta elemento de la libro, aventura historio centrita pri temoj de espero, justeco, venĝo, kompato kaj pardono. Ĝi centras sin sur viro, kiu estas maljuste malliberigita, eskapas el malliberejo, akiras riĉaĵon kaj komencas venĝi kontraŭ respondeculoj de lia malliberigo.

Antaŭ ol li povas geedziĝi kun sia fianĉo Mercédès, Edmond Dantès , deknaŭjara franco, kaj unua kunulo de la faraono , estas malĝustabaze akuzita pri ŝtatperfido, arestita kaj malliberigita sen proceso en la Kastelo d'If , sinistra insula fortikaĵo for. Marsejlo . Kunkaptito, Abbé Faria, ĝuste deduktas, ke lia ĵaluza rivalo Fernand Mondego, envia ŝipano Danglars kaj duobla magistrato De Villefort liveris lin. Faria inspiras lian fuĝon kaj gvidas lin al riĉaĵo en trezoro . Kiel la potenca kaj mistera Grafo de Monte Cristo ( Italio), li alvenas de la Oriento por eniri la modan parizan mondon de la 1830-aj jaroj kaj venĝi sin kontraŭ la viroj kiuj konspiris por detrui lin.

La libro estas konsiderata literatura klasikaĵo hodiaŭ. Laŭ Luc Sante , " La grafo de Monte-Kristo fariĝis fiksaĵo de la literaturo de okcidenta civilizo, tiel neevitebla kaj tuj identigebla kiel Mickey Mouse , kaj la historio de Ruĝkufulino ." [2]

En la tago en 1815 kiam Napoleono eskapas de la Insulo Elbo , Edmond Dantès enportas la ŝipon Faraono en Marsejlon. Lia kapitano, Leclère, mortis sur la pasejo; la ŝipposedanto, Morrel, igos Dantès la sekva kapitano. Sur lia mortolito, Leclère ŝargis Dantès por liveri pakaĵon al generalo Bertrand (ekzilita kun Napoleono), kaj leteron de Elbo al nekonata viro en Parizo. La kolego de Dantès Danglars estas ĵaluza pri la rapida reklamado de Dantès kaj, ĉar la du viroj estas en malkonkordo, timas pri sia propra dungado, se Dantès suprenirus. Sojle de la geedziĝo de Dantès al sia kataluna fianĉino Mercédès, Danglars renkontiĝas ĉe kabaredokun Fernand Mondego, la kuzo de Mercédès kaj rivalo por ŝiaj amoj, kaj la du elkovas komploton anonime kondamni Dantès, akuzante lin pri bonapartisma perfidulo . Danglars kaj Mondego starigis kaptilon por tiu de Dantès. La najbaro de Dantès, Caderousse, ĉeestas en la kunveno; li ankaŭ estas ĵaluza pri Dantès, kvankam li protestas kontraŭ la intrigo, sed iĝas tro ebria de vino por malhelpi ĝin. La sekvan tagon dum la geedziĝa matenmanĝo, Dantès estas arestita, kaj la malkuraĝa Caderousse silentas, timante esti ankaŭ akuzita pri bonapartismo.Villefort, la vicprokuroro en Marsejlo, detruas la leteron de Elbo kiam li malkovras ke ĝi estas adresita al sia propra patro, Noirtier, bonapartisto, sciante ke ĝi detruus sian propran politikan karieron. Por silentigi Dantès, li kondamnas lin sen proceso al ĝismorta puno kaj rezistas ĉiujn pledojn de Morrel por liberigi lin, dum la Cent Tagoj kaj post kiam la reĝo estas restarigita por regi Francion.


상품결제정보

고액결제의 경우 안전을 위해 카드사에서 확인전화를 드릴 수도 있습니다. 확인과정에서 도난 카드의 사용이나 타인 명의의 주문등 정상적인 주문이 아니라고 판단될 경우 임의로 주문을 보류 또는 취소할 수 있습니다.  

무통장 입금은 상품 구매 대금은 PC뱅킹, 인터넷뱅킹, 텔레뱅킹 혹은 가까운 은행에서 직접 입금하시면 됩니다.  
주문시 입력한 입금자명과 실제입금자의 성명이 반드시 일치하여야 하며, 7일 이내로 입금을 하셔야 하며 입금되지 않은 주문은 자동취소 됩니다.

배송 정보

  • 배송 방법 : 빠른등기
  • 배송 지역 : 전국지역
  • 배송 비용 : 3,000원
  • 배송 기간 : 2일 ~ 3일
  • 배송 안내 : - 산간벽지나 도서지방은 별도의 추가금액을 지불하셔야 하는 경우가 있습니다.
    고객님께서 주문하신 상품은 입금 확인후 배송해 드립니다. 다만, 상품종류에 따라서 상품의 배송이 다소 지연될 수 있습니다.

교환 및 반품 정보

교환 및 반품이 가능한 경우
- 상품을 공급 받으신 날로부터 7일이내 단, 가전제품의
  경우 포장을 개봉하였거나 포장이 훼손되어 상품가치가 상실된 경우에는 교환/반품이 불가능합니다.
- 공급받으신 상품 및 용역의 내용이 표시.광고 내용과
  다르거나 다르게 이행된 경우에는 공급받은 날로부터 3월이내, 그사실을 알게 된 날로부터 30일이내

교환 및 반품이 불가능한 경우
- 고객님의 책임 있는 사유로 상품등이 멸실 또는 훼손된 경우. 단, 상품의 내용을 확인하기 위하여
  포장 등을 훼손한 경우는 제외
- 포장을 개봉하였거나 포장이 훼손되어 상품가치가 상실된 경우
  (예 : 가전제품, 식품, 음반 등, 단 액정화면이 부착된 노트북, LCD모니터, 디지털 카메라 등의 불량화소에
  따른 반품/교환은 제조사 기준에 따릅니다.)
- 고객님의 사용 또는 일부 소비에 의하여 상품의 가치가 현저히 감소한 경우 단, 화장품등의 경우 시용제품을
  제공한 경우에 한 합니다.
- 시간의 경과에 의하여 재판매가 곤란할 정도로 상품등의 가치가 현저히 감소한 경우
- 복제가 가능한 상품등의 포장을 훼손한 경우
  (자세한 내용은 고객만족센터 1:1 E-MAIL상담을 이용해 주시기 바랍니다.)

※ 고객님의 마음이 바뀌어 교환, 반품을 하실 경우 상품반송 비용은 고객님께서 부담하셔야 합니다.
  (색상 교환, 사이즈 교환 등 포함)

서비스 문의

에스페란토 도서 구입과 관련하여 불편사항이 있으시면 010-3340-5936으로 연락주시면 감사하겠습니다.

상품 사용 후기

상품의 사용후기를 적어주세요.

게시물이 없습니다

모두 보기 사용 후기 쓰기

상품 Q&A

상품에 대해 궁금한 점을 해결해 드립니다.

게시물이 없습니다

모두 보기 상품 Q & A 쓰기