컨텐츠 바로가기


product


현재 위치

  1. 문 학
  2. 번역 문학

이전 제품 보기

다음 제품 보기

크게보기

[P0000BLW] Romano pri la Tri regnoj (삼국지) * 재고 없음.

() 해외배송 가능

Romano pri la Tri regnoj (삼국지) * 재고 없음. 기본 정보
판매가
소비자가 0원
적립금
  • 0 (0%)
  • 무통장 결제시 적립금 ( %) 무
  • 카드 결제시 적립금 ( %) 카
  • 실시간 계좌 이체시 적립금 ( %) 실
  • 적립금 결제시 적립금 ( %) 적
  • 휴대폰 결제시 적립금 ( %) 휴
무이자할부
제조사 자체제작
원산지 국내
상품코드 P0000BLW
수량

updown

국내/해외배송
SNS 상품홍보
QR코드  

이미지저장 | 코드URL복사

QR코드 보내기 페이스북으로 보내기 트위터로 보내기 미투데이로 보내기 요즘로 보내기

장바구니 담기 관심상품 등록 추천 메일 보내기

쇼핑 계속하기 바로 구매하기

event

상품상세정보

삼국지1,2,3 각권 3만원이며, 송료는 3권에 4000원임.
구입을 원하는 분은 국민은행 068-21-0187-603 (예금주:이중기)로 송금하고 010-3340-5936 으로 받을 주소를 알려주시기 바랍니다.

 14세기의 소설가 나관중의 저술로 시작된 역사소설.
 
세계적으로 유명한 중국의 고전 소설로 이른바 중국 사대명저와 중국사대기서 중의 하나로 손꼽힌다동아시아권에서 지금도 많은 사람들이 읽고 있다.
삼국지연의의 성격을 극명하게 드러내주는 첫머리의 글삼국지연의는 역사책이 아니라 역사책인 정사 삼국지를 바탕으로 만든 이야기책이라는 사실을 극명히 알 수 있다연의(演義)라는 말 자체가 "사실에 내용을 보태서 재미나게 설명한 책이나 창극"이라는 뜻이다제목을 의역하자면 '역사 기반 소설 삼국지'쯤 된다고 볼 수 있다.

 

Aŭtoro Luo Guanzhong 
Kategorio Prozo tradukita / romanoj
Eldonloko, jaro Beijing, 2008 
Eldoninto Ĉina Fremdlingva Eldonejo 
Klarigoj Historia romano pri la periodo 168-280. Unu el la kvar plej popularaj ĉinaj klasikaj romanoj.
Tradukisto, lingvo Laŭlum / El la ĉina
ISBN/ISSN 9787119054933 
Formato 1807 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Serio Oriento-Okcidento n-ro 44. Tri volumoj 
Recenzoj Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu
 
Atenton, "Romano pri la tri regnoj" ne estas havebla!
 
Recenzo de Gerrit Berveling
Granda majstraĵo – ĉi traduko!
Fonto: Revuo Esperanto, februaro 2012
Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)

 
Romano pri la tri regnoj. Luo Guanzhong. El la ĉina trad. Laŭlum. Beijing: Ĉina Fremdlingva Eldonejo, 2008. 1807p. 21cm. Serio Oriento-Okcidento. Tri volumoj. ISBN 9787119054933.
 
Kiel eŭropano eklegante verkon klasikan el fora kulturo, kaj krome el fora tempo, kio ankoraŭ plifortigas ĝian fremdecon, kutime mi klare konscias pri nia malavantaĝo: tre ofte almenaŭ la klasikajn ĉefverkojn aŭ aŭtorojn de Eŭropo konas eruditaj homoj de Ĉinio, Japanio, Hindio k.s., – sed inverse kutime preskaŭ nenion ni konas.
Kompreneble, pri kelkaj ĝeneralaĵoj eĉ ni konscias: ni scias pri fora dinastio kun la nomo Han, ni scias pri historio plurmiljara, ni scias pri Lao-Cu kaj Konfucio, – sed se rigardi pli atente: la fora Ĉinio grandparte restas nekonata kontinento.
 
Se kompari pri oriento-okcidento
Legante en tiu ĉi romanego, plurfoje mi estis mirigita, kiom da similecoj troveblas inter la fora Romia Imperio kaj Ĉinujo: en ambaŭ kulturoj ŝajne aŭguraĵoj grave rolis (okazas io ŝajne hazarda kaj tuj oni estas invitata serĉi ĝian klarigon: p.130 rompiĝas rado kaj konduka rimeno – “Tio signifas ke Via Ekscelenco devas akcepti la tronon de Han-dinastio, forlasi la malnovon por novo kaj veturi en imperiestra ĉaro kaj rajdi en ora selo”.)
Imperiestroj en tiu tempo ne estas senskue fortikaj kiel eble oni atendus: p. 190 ekzemple la imperiestro ekploras, fariĝas pala; sur p. 207 al la imperiestro eĉ mankas la kuraĝo fari proprajn decidojn: antaŭ la perfortema Cao Cao li “ne kuraĝis malobei. (..) Cao Cao lin [= la imperiestron] eskortis kun armeo sub sia gvido, kaj la korteganoj lin sekvis.” Kiu serĉas komparojn kun la okcidenta Eŭropo, povus kompari kun la fruaj Merovidaj reĝoj, kiujn ofte superregis iliaj majordomoj. La ĵus menciita Cao Cao fariĝas por granda parto de la romano grava persono: laŭfakte li regas – sufiĉe perforte. Efektive, la historio ja estis sufiĉe kruela: oftegas militado, bataloj, murdoj ktp. Kaj kiom da kapoj estis fortranĉitaj, mi vere ne kapablis kalkuli. Jen hazarda ekzemplo: p. 110 “Iutage, Dong Zhuo iris el Heng-Pordego, la korteganoj alvenis por lin adiaŭi kaj Dong Zhuo ilin regalis per festeno. Ĝuste en tiu momento alvenis centoj da kapitulacintaj soldatoj el la nordo. Dong Zhuo ordonis dehaki la manojn kaj piedojn de iuj, elpiki la pupilojn de aliaj, detranĉi la langojn de triaj kaj kuiri kvarajn en kaldronego. Plorkriegoj skuis la aeron kaj la oficistoj ne povis firme teni siajn manĝbastonetojn pro timo, sed Dong Zhuo drinkis, manĝis kaj babilis tute sen ĝeniĝo.” Oni ŝajne tiom timas pri Dong Zhuo, ke neniu kuraĝas eĉ plej ete komenti – eĉ ne, kiam iom pli poste li igas senkapigi ministron – “baldaŭ poste, servanto envenis prezentante la kapon de Zhang Wen [la ministro], en ruĝa pleto.”
Trajto por okcidentano eble neatendebla estas, ke foje la rakonton interrompas poemeto aŭ versduo. Ekzemple p. 199 “neniam Han-Dinastio estis en pli mizera stato. Posteulo verkis jenan poemon lamentan pri tio” - kaj sekvas dustrofa poemo.
La jam menciita Cao Cao, kiu nepre ne estis la plej bona amiko imagebla, foje ankaŭ montras sin atingebla por la nocio justeco: foje, ekzemple, kiam li kredas ke li misagis, li provas igi puni sin mem. En p. 265 temas pri nova leĝo, ke trairante tritikan kampon, la armeo ne damaĝu ĝin – “la oficiroj deĉevaliĝis kaj iris flankenpuŝante permane tritikplantojn en sinsekvo, sen piedpremi ilin”. Do sufiĉe zorgeme – oni tion ne atendus de tiaj armeoj meze de tiom da perfortemo. Jen venas Cao Cao mem, kaj “subite koturno en tritika kampo estis surprizita kaj ekflugis en la aeron. La ĉevalo surpriziĝis de la fremda birdo kaj saltis en la tritikan kampon kaj detruis grandan parton de ĝi. Cao Cao alvokis la ĝeneralan sekretarion en la armeo por punigi sin pro la kulpo detrui tritikan kampon.” Jen granda problemo – konsterniĝo: kiel oni povus puni lin – ja lin!? Sed li – kvazaŭ stoikulo – rezonas, ke se eĉ li ne obeus la leĝon, ja kiu do plu emus ĝin obei? Do li decidas memmortigi sin. Sed tion oni malhelpas, – kaj surbaze de saĝa vorto de Konfucio oni trovas simbolan punon por la granda estro – li detranĉas la proprajn harojn anstataŭ la kapon
Kompareble kun la Romia historio, inter krudaĵoj plej kruelaj kaj vere humanisma saĝeco, plu iras la rakontado.
Sur p. 306 legante dekreton de la imperiestro, oni vidas kiel kunefikas socie Konfuciismo: “Ni kredas, ke en la homa etika ordo, la ligo inter patro kaj filo estas en la unua loko; kaj en la diferenco de respektindeco, tiu inter la imperiestro kaj liaj servantoj estas la plej grava. Nun perfidulo Cao Cao misuzas senbride sian aŭtoritaton, molestas sian suverenon, koluzias kun siaj partianoj kaj detruas la principojn de la kortego, senigis min de la rajtoj de ordonado, premiado, nomumado kaj punado. Mi pensadas maltrankvile kaj timas, ke la imperio estas en danĝero. ()”. Tiun insiston pri fila pieco rilate al la patro ni konas el klasikaĵo Konfuciisma; ĝi nomiĝas tie “radiko de ĉiuj virtoj, de ĝi devenas ĉiuj instruoj kaj eĉ politiko devas fondiĝi sur ĝi” (cito el p. 3 de Libro-konstantaĵo de Fila Pieco; esenco de la praktika etiko de Konfuciismo el 1933.)
 
Tiom da nomoj
Al ne-ĉinaj legontoj mi sugestas, ke dekomence oni faru liston de nomoj ofte renkontataj – kun iom da komento, por ke iom post iom oni alkutimiĝu al la fremdaj nomoj kaj tiom pli plezure povu plu legi la verkon, kiu ja estas nepre leginda. Ĝi ne estas verkaĵo el glata furorlisto. Oni senhaste kaj kun atento digestu la rakonton; sed tiu tempo kaj tiu atento ja certe valoras la penon.
Rerigardante oni povas komenti, ke sinsekvas en la verkego tiom da personoj, tiom da kontraŭecoj, ke oni ne ricevas klaran perspektivon super la tutaĵo. Se oni ekzemple legas Iliadon de Homero, komence oni povas esti mistifikita de la multaj protagonistoj, herooj, dioj kaj interbataloj, sed kutime sufiĉe baldaŭ oni sukcesas trovi du grandajn kampojn: Trojo kaj “la grekoj”. Kaj ambaŭflanke iom post iom oni povas strukturi la rilatojn inter la herooj. Ĉi tie la totalo estas en tiel pli vasta skalo, ke unuflanke ne nur temas pri heroo kontraŭ heroo, sed ambaŭflanke eĉ falas miloj da viktimoj; aliflanke oni ekhavas la impreson, ke interplektiĝas tiom da intrigoj kaj konspiroj, ke oni preskaŭ ne trovas firman punkton, por el tie rigardi la bataladon. Mia sugesto estus: simple eklegi, provi rekoni nomojn kaj verŝajne ekde la momento, kiam aperas ĉiam pli ofte Cao Cao, oni ekvidas certan strukturon por kaj kontraŭ li. Tiu Cao Cao kuntrenas kun si iun imperiestron, kiun li ordonas – kiel la menciita Merovida majordomo , sed la imperiestro mem kunorganizas reziston kontraŭ Cao Cao. – Eble mi estas iom pesimisma, dirante ke okcidentulo ne provu ĝisdetale trakompreni ĉiujn batalojn, sed kiel ajn: legu la verkon, ĝuu la bonan stilon de la traduko, kaj spertu tiun ĉi unikan travivaĵon.
 
Postnoto
La 29-an de decembro 2009 mi legis en la taggazeto Trouw, ke arkeologoj malkovris la tombegon de la reĝo Cao Cao, “kruela tirano kaj unu el la plej ruzaj militistoj, kiujn iam ajn konis Ĉinio.” La gazeto aldonis ke liaj venkoj estas ĉe la bazo de la romanego pri la Tri Regnoj. Tiel do la arkeologio iom helpas konkretigi la heroojn de la verko.
Pli ol cent belaj ilustraĵoj el malnovaj eldonoj de la verko ornamas tiun ĉi eldonon. La plej gravaj personoj en la komencaj paĝoj eĉ ricevas pli grandajn portretojn. Por ĉinoj nepre ili devas esti multe pli rekoneblaj ol por ni. En la enkonduko mi legis, ke la tradukinto junaĝe jam eklernis pri tiuj herooj, ke ili ankoraŭ grande rolas en operoj, teatraĵoj, rakontoj ktp. Sekve – ili simple apartenas al la ĝenerala kulturo de Ĉinio, same kiel Aĥilo, Ajakso aŭ Odiseo al la nia.
Pri la traduko kiel traduko kompreneble nenion mi povas diri; sed mi ja povas diri ke la lingvaĵo estas tre klara, sen superfluaj novaĵoj. Kelkfoje – tre malofte – oni ricevas helpon de piednotoj, kutime vere utilaj. (Ekzemple pri teknikaj terminoj, kiel en piednoto p. 114 – tajŝio = ).
S-ro Laŭlum tra la jardekoj kunkonstruis al si inter ni kvazaŭ propran imperion da tradukaĵoj. Ni menciu pri Aŭtuno en la Printempo, fratina verko al inverstitola romano de Baghy, Frosta nokto de Bakin, Ĉe Akvorando ankaŭ 3-voluma klasika romano, Mirrakontoj de Liaozhai, sed elnombri ĉion estus neeble.
Laŭ propra sperto pri traduklaboro, mi nur povas profunde riverenci antaŭ ĉi grandega atingo! Ĝi kostis certe multe da amo, da studado, da sindediĉo, da persistemo ktp ktp. Gratulon sinceran!
Jorge Camacho • Hispanujo/Tajvano
 
*”Ta/o”, ”ta/isma”: Laŭlum mem uzas (kvankam ne ekskluzive!): ”Taŭ/o”, ”taŭ/isma”.
*“jameno”: oficejo aŭ rezidejo de civilaj aŭ militaj aŭtoritatoj.
*“kotoŭi”: riverenci surgenue, foje tuŝante la plankon aŭ teron per la frunto, por esprimi profundan respekton.
*“vongo”: profunda fajenca vazego por vino, akvo, greno ktp.
*“ĝŭangĵuano”: la unua el la sukcesintoj en la ŝtata ekzameno supervidata de la imperiestro mem.
 

상품결제정보

고액결제의 경우 안전을 위해 카드사에서 확인전화를 드릴 수도 있습니다. 확인과정에서 도난 카드의 사용이나 타인 명의의 주문등 정상적인 주문이 아니라고 판단될 경우 임의로 주문을 보류 또는 취소할 수 있습니다.  

무통장 입금은 상품 구매 대금은 PC뱅킹, 인터넷뱅킹, 텔레뱅킹 혹은 가까운 은행에서 직접 입금하시면 됩니다.  
주문시 입력한 입금자명과 실제입금자의 성명이 반드시 일치하여야 하며, 7일 이내로 입금을 하셔야 하며 입금되지 않은 주문은 자동취소 됩니다.

배송 정보

  • 배송 방법 : 빠른등기
  • 배송 지역 : 전국지역
  • 배송 비용 : 3,000원
  • 배송 기간 : 2일 ~ 3일
  • 배송 안내 : - 산간벽지나 도서지방은 별도의 추가금액을 지불하셔야 하는 경우가 있습니다.
    고객님께서 주문하신 상품은 입금 확인후 배송해 드립니다. 다만, 상품종류에 따라서 상품의 배송이 다소 지연될 수 있습니다.

교환 및 반품 정보

교환 및 반품이 가능한 경우
- 상품을 공급 받으신 날로부터 7일이내 단, 가전제품의
  경우 포장을 개봉하였거나 포장이 훼손되어 상품가치가 상실된 경우에는 교환/반품이 불가능합니다.
- 공급받으신 상품 및 용역의 내용이 표시.광고 내용과
  다르거나 다르게 이행된 경우에는 공급받은 날로부터 3월이내, 그사실을 알게 된 날로부터 30일이내

교환 및 반품이 불가능한 경우
- 고객님의 책임 있는 사유로 상품등이 멸실 또는 훼손된 경우. 단, 상품의 내용을 확인하기 위하여
  포장 등을 훼손한 경우는 제외
- 포장을 개봉하였거나 포장이 훼손되어 상품가치가 상실된 경우
  (예 : 가전제품, 식품, 음반 등, 단 액정화면이 부착된 노트북, LCD모니터, 디지털 카메라 등의 불량화소에
  따른 반품/교환은 제조사 기준에 따릅니다.)
- 고객님의 사용 또는 일부 소비에 의하여 상품의 가치가 현저히 감소한 경우 단, 화장품등의 경우 시용제품을
  제공한 경우에 한 합니다.
- 시간의 경과에 의하여 재판매가 곤란할 정도로 상품등의 가치가 현저히 감소한 경우
- 복제가 가능한 상품등의 포장을 훼손한 경우
  (자세한 내용은 고객만족센터 1:1 E-MAIL상담을 이용해 주시기 바랍니다.)

※ 고객님의 마음이 바뀌어 교환, 반품을 하실 경우 상품반송 비용은 고객님께서 부담하셔야 합니다.
  (색상 교환, 사이즈 교환 등 포함)

서비스 문의

에스페란토 도서 구입과 관련하여 불편사항이 있으시면 010-3340-5936으로 연락주시면 감사하겠습니다.

상품 사용 후기

상품의 사용후기를 적어주세요.

게시물이 없습니다

모두 보기 사용 후기 쓰기

상품 Q&A

상품에 대해 궁금한 점을 해결해 드립니다.

게시물이 없습니다

모두 보기 상품 Q & A 쓰기