컨텐츠 바로가기


product


현재 위치

  1. 문 학
  2. 원작 문학

이전 제품 보기

다음 제품 보기

크게보기

[P0000BLE] Bunsun kaj Aiko

() 해외배송 가능

Bunsun kaj Aiko 기본 정보
판매가
소비자가 0원
적립금
  • 0 (0%)
  • 무통장 결제시 적립금 ( %) 무
  • 카드 결제시 적립금 ( %) 카
  • 실시간 계좌 이체시 적립금 ( %) 실
  • 적립금 결제시 적립금 ( %) 적
  • 휴대폰 결제시 적립금 ( %) 휴
무이자할부
제조사 Korea Esperanto-Asocio
원산지 국내
상품코드 P0000BLE
수량

updown

국내/해외배송
SNS 상품홍보
QR코드  

이미지저장 | 코드URL복사

QR코드 보내기 페이스북으로 보내기 트위터로 보내기 미투데이로 보내기 요즘로 보내기

장바구니 담기 관심상품 등록 추천 메일 보내기

쇼핑 계속하기 바로 구매하기

event

상품상세정보

최근에 나온 에스페란토 원작 소설 ‘Bunsun kaj Aiko’ (조성호 저) 부제 : Rememore al mia unua amo)가 출간되었습니다!
La unua originala novelo en Esperanto el Koreio, verkita de prof. CHO Sung Ho!


‘춘향전’과 ‘유전학(Genetiko)’을 에스페란토로 번역하여 세계 에스페란토계에 알린바있는 조성호교수께서  에스페란토 원작소설을 출간하였습니다.


이 소설은 작가의 첫사랑을 소재로 한 순수한 젊은시절의 사랑이야기입니다.
세계적으로 저명한 네델란드의 Rob Moerbeek님은 이 소설을 ‘매우 수준 높은 작품’ 이라고 평가하고 있습니다. 구입을 원하는 분은 에스페란토 문화원으로 신청바랍니다.

(책값 10,000원 + 송료 3,000원 :13,000원 / 국민 068-21-0187-603 이중기)
(저자 인터뷰)

http://www.g-world.co.kr/home/commu.mpage?cmd=m-commu-puple-view&boardno=1135&boardType=puple_interview


출판사 서평
– 이토록 순결한 사랑이라니……
독자의 마음을 시리게 할 소설이 출간되었다. 슬프고도 가련한 사랑을 오랜 세월 가슴에 끌어안고 있어야만 했던 시간들. 이 소설에는 드러내지 않는, 그러나 읽는 내내 가슴이 먹먹한 사랑이 있다. 평범한 사랑이 이토록 어렵다는 것을 반증하는 것일까.


첫사랑의 기억을 작가는 오랫동안 품고 있을 뿐이었다. 고통의 무게가 짓누를 때마다 떠오르는 그녀……
“길고 먼 여행을 하였습니다. 이제 그만 여기서 멈추려 합니다.”

이 짧은 문장에 함축된 사랑의 모습을 들여다볼 시간이다. 이 소설은 아름다웠던 ‘첫사랑’, 그 의미를 본질적으로 해소하는 데 의의가 있다. 고통의 기억을 소설로 승화시킨 조성호 작가의 첫 소설집 『첫사랑의 추억』이다.


=========

Refoje pri amo


N-ro 44, Junio 2022

La libro havas la subtitolon “Rememore al Mia Unua Amo” kaj la sub-subtitolon “Rakonto el la vivo de la aŭtoro”. Do temas pri tute vera historio. Ĝi enhavas la partojn “Renkontiĝo”, “Leteroj”, “Sopiro”, “Disiĝo” kaj “Epilogo”. Ĉiu parto konsistas el pluraj ĉapitretoj, ie eĉ nur duonpaĝaj.

La lingvaĵo, stilo estas simpla, facile legebla. La teksto enhavas vortojn kaj esprimojn nekutimajn por eŭropanoj, sed tute bonajn. Hodiaŭ ĉehejmos gasto; okulbulboj; haristo (ja koreaj komencantoj ne konas la vorton frizisto, ĉu ne?). Strange impresas bonvenigi, kie pli konvenas nur saluti (ĉu gasto povas bonvenigi mastrojn?). Fordoni kun la senco “rezigni” (temas pri decido ks.) sonas nekutime, sed tolereble.

Li konstante vivas en Koreio; ŝi - etna koreino, vivanta en Japanio, venas en organizita grupo “por lerni sian propran landon kaj kutimiĝi al koreaj moroj kaj manieroj”. La protagonistoj aĝas iom pli ol 20 - sed kondutas kvazaŭ 15-jaruloj. Ambaŭ jam finis universitatajn studojn, havas bonajn profesiojn, seriozajn planojn por la vivo... Klaras la reciproka forta simpatio (eĉ se ankoraŭ ne certas, ke estas vera amo - oni ne trouzu la vorton senbezone), jam sonis reciprokaj amkonfesoj - kortuŝe sinceraj kaj mallertaj ... kial do plu suferi dise? La vivo ne tiom longas - ve, la rakontanto poste spertos tion ...

Post du renkontiĝoj Sung (la rakontanto) kaj Bunsun (lia amikino; Aiko estas ŝia japana nomo) dum jaroj skribas leterojn unu al la alia. La kolekto de iliaj leteroj estas la plej ampleksa parto de la libro, pli ol duono. La leteroj estas teneraj, sed la frazoj sonas iom plumpe kaj vante - kun priskribo de vetero kaj ĝeneralaj filozofiaĵoj - eŭropanoj tiamaniere skribis 150 jarojn pli frue ... jen li ĝojas nur pro tio ke ŝi subskribis sian leteron per nura voknomo sen familinomo... sed la interrilatoj plu stagnas sen evoluo. Ŝi plurfoje petas lin iĝi “distingita homo”. Post jaroj li estos profesoro - sed ĉu tiom gravas?

Li eldiras edziĝproponon - mallerte, kvankam tutsincere. Ŝi evitas klaran respondon. Pasas jaroj, sed nova renkontiĝo ne okazas malgraŭ pluraj promesoj kaj esploroj. Ŝia patro kontraŭas edziniĝon kun Sung, ĉar tiam ŝi transloĝiĝos al Koreio, forlasinte la gepatrojn. Do ili ŝatus edzinigi ŝin al iu koreo loĝanta en Japanio - kion ŝi, certe, ne volas ... Estante nur 24-jara ŝi jam bedaŭras: “Mi fariĝis iom pli aĝa kaj malbela”.

Fine, Bunsun/Aiko informas, ke ŝiaj gepatroj malpermesas ŝian edziniĝon al Sung, nur ĉar ili “kredas, ke mi certe fariĝos malfeliĉa, se mi iros edziniĝi al Koreio. Ili nur diras, ke mi fariĝos malfeliĉa, sen ajna intenco ekscii pri vi nek pri via familio.”

Li forveturas por studi en Usono, post pliaj jaroj ekscias pri ŝia edziniĝo - kaj divorco post nur unu jaro. Ŝi vartas filinon kaj - planas edziniĝi refoje, ĉar “estos malfacile vivi sola kiel virino” ... Li revas, ke li povus “forigi la vundojn el ŝia koro”, sed... “fine ne povis fari la duan proponon al ŝi. La stulta tempo pasis denove.” 26 jarojn post la unua renkontiĝo kaj 18 jarojn post la lasta interŝanĝo de leteroj li venas en Japanion por ŝin serĉi - kaj ekscias, ke ŝi mortigis sin. Finas la libron korŝira epilogo, kie la aŭtoro konfesas: “La kialo, ke mi verkis la rakonton, elprenante la doloron el plej profunde en mia koro, estas, ke mi volus peti vin doni al ŝi la amon, kiun mi ne povis fini.”

Ni (eŭropanoj kaj ne nur) fakte nenion scias pri koreaj tradicioj kaj moroj. Esperanto unike ebligas konatiĝi kun la tiea kulturo, trasenti la vivon eĉ kvazaŭ deinterne, ne per okuloj de turisto-fremdlandano. Vere mirigas kaj malĝojigas, ke ankaŭ nuntempe plenaĝaj gefiloj (almenaŭ, filinoj) devas plene obei la gepatrojn, eĉ perdante eble unikan ŝancon por sia feliĉo. Ĉu ofte el malnovaj moroj sekvas veraj tragedioj? ...

Se al vi bonŝancis renkonti vian Amon - gardu kaj defendu ĝin, ne cedu. Kaj agu! Ne sufiĉas nur vivi kaj vivi - aktivi necesas! - kiel admonis nia granda tragika poeto. Certe se tio estas vera amo - kio en junaĝo eble ne evidentas. (Nun oni ofte nomas “amo” fakte nuran seksdeziron - la vorto senvaloriĝas...) Sed Vera Amo estas valoro egale kara al la Vivo mem ... Amo, movanto de la sun’ kaj steloj...

Valentin Melnikov

Amo, eterna neceso


N-ro 318, Aŭgusto 2022

Amo eterna... dum ĝi daŭras. Da rakontoj pri amo, spicitaj per diversaj intervenantaj obstakloj ĉiu literaturo havas eĉ tutan bibliotekon, do kion novan prezentas tiu ĉi tre mallonga romaneto? Tutunue la subtitolo Rememore al Mia Unua Amo estas konfirmita en la frontispica paĝo: la aŭtoro elmetas parton de sia propra biografio. Nu, la komencon, en la jaro 1974, oni ja povas malkaŝi: Bunsun estas korea knabino vivanta en Japanio kaj vizitanta tie la trian gradon (klason) de altlernejo (supera mezlernejo). ŝi venas kun grupo de koreaj kunlernantoj sendataj ĉiusomere al Koreio por ke ili ekkonu sian devenlandon, laŭ lingvo kaj moroj (kvankam nenie tio estas precizigita, evidente temas pri suda Koreio). La organizo de tia vojaĝo antaŭvidas restadon ĉe familioj, kaj do okazas, ke ŝi trafas al ekkono de Sung, junulo en la dua grado de la universitato pri medicino. La unua malfacilaĵo en la rilatoj estas, krom en la timideco de la knabino kiu troviĝas en nova medio, kvankam ŝi jam estis en la vizitata urbo, ankaŭ en la lingvo, ĉar ŝi nur balbutas en la korea kaj interkompreniĝo okazas ankaŭ pere de la japana. Sung preskaŭ tuj enamiĝas, ŝi estas pli reteniĝema, dubema pri si mem; ili pasigas kelkan tempon kune kaj tre diskrete komencas amikiĝi. Post la reveno de Bunsun al Japanio Sung unua skribis al ŝi leteron (ne ekzistis retpoŝto) elmetante klare siajn sentojn; tre timeme, timide, Bunsun respondas tiel, ke la junulo komprenas, ke lia amo estas reciprokata. Komenciĝas interkorespondado verdire ne tre intensa, kiu estas la esenco de la verko: inter letero kaj respondo pasas multaj tagoj. Ilia amo fakte naskiĝas kaj kreskas tra la leteroj, komence iom naivaj, kiel ĉiuj leteroj de junaj enamiĝantoj, kaj poste pli kaj pli maturaj; la ebleco denove intervidiĝi fariĝas komplika. La edziniĝo komencas esti, kun la paso de la tempo, prioritata celo de Bunsun (kiu intertempe ekŝatas subskribi per sia japana nomo Aiko): ŝi sentas sin ne plu tiom alloga antaŭ la spegulo, la gepatroj vidas malfavore edziniĝon en Koreio, ĉar ili timas, ke poste ŝi ne plu revenos al ili en Japanio (jam unu ŝia frato estas en Koreio); ja la rilato kun la gepatroj en tute tradicia familio estas klasika ingredienco de ĉiuj rakontoj pri amo inter gejunuloj aspirantaj al geedziĝo.

Mi ne malkaŝas pli multe, ĉar la sekvo ja ne estas banala; la enveno de pluraj obstakloj (postdiplomiĝa laboro alikontinenta, ŝanĝo de ideo pri estonta profesio, malfacileco akiri pasporton ktp.) igas la historion leginda kaj, leteron post letero, sopiron post sopiro, vere streĉa. La vivo evoluas ja diversmaniere, sed ĉiam restas kiel protagonisto, malgraŭ la paso de preskaŭ tridek jaroj (la fina epizodo datas je septembro 2003) la amo, pri kiu la aŭtoro lastapaĝe petas, ke ankaŭ vi, leganto, kunpartoprenu ĝin kun li; tenu apude poŝtukon, la okuloj riskas malsekiĝi.

Carlo Minnaja

Bunsun kaj Aiko

Publikigita ĉe
La Lanterno Azia (2020. 7/8)

„Bunsun kaj Aiko” estas novelo originale verkita en Esperanto. Ĝi estas aŭtobiografia amrakonto de d­ro CHO Sung Ho, kiu havis profundan amon kaj altan lertecon pri Esperanto de la aĝo de 10­aj jaroj kaj aldonis sian literaturan sentemecon en la verkon. La amo kaj renkontiĝo de homoj ŝajnas ofte hazardaj aferoj. Tamen, kiel okaze de la aŭtoro, kiam la hazardo regas la tutan vivon, oni plu pensas, ĉu ĝi estas vere hazarde okazinta.
La situacio de la 1970­aj jaroj estis multe malsama ol nun. Tiutempe, vojaĝo al alilando estis malfacila por ordinaraj homoj. La nacia sento inter Japanio kaj Koreio ankaŭ estis multe malsama ol la nuna situacio. Do, la amo de la du geamantoj inter Japanio kaj Koreio certe ne estis glata. Bunsun (Aiko), supermezlernantino, kiu estis koreo rezidanta en Japanio, vizitis Seulon por pli detale scii sian patrolandon dum somera ferio. Tiam, Bunsun kaj la aŭtoro unuafoje renkontiĝis, kaj la dua renkontiĝo okazis post kelkaj jaroj en Seulo. Tiuj estis ja ĉiuj renkontiĝoj, kiujn ili havis. Post kiam ŝi reiris al Japanio, ili per leteroj konfirmis sian amon inter si. Tamen la gepatroj de Bunsun kontraŭis kaj iliaj vivoj domaĝe maltrafis unu de la alia.
Eĉ post longa tempo la aŭtoro ne povis forgesi ŝin kaj iris al Japanio por serĉi ŝin. Tamen bedaŭrinde tie li nur aŭdis ŝian tragedian novaĵon. Sed la aŭtoro ankoraŭ tenas en sia brusto la memoron de amo kun ŝi.
La verko liveras al legantoj la etoson de lirikaj sentoj de „La Steloj” de Alphonse Daudet kaj samtempe tiun de angoroj de Werther. Ĉu troviĝas la tempo, kiam Bunsun kaj la aŭtoro ne ekzistis reciproke en sia vivo? La aŭtoro esprimis sen retorikaĵoj aŭ sen malŝparo de sento sian doloron de korŝiritaj amo kaj disiĝo, kiuj daŭris nur per korespondado sen renkontiĝo. Tio pli profunde pikas la koron de legantoj, kiel la pura amo inter knabo kaj knabino de „Ekpluvego” de HŬANG Sunŭon, kiun la aŭtoro jam tradukis en Esperanton. ♧

CHUN Kyungsook


상품결제정보

고액결제의 경우 안전을 위해 카드사에서 확인전화를 드릴 수도 있습니다. 확인과정에서 도난 카드의 사용이나 타인 명의의 주문등 정상적인 주문이 아니라고 판단될 경우 임의로 주문을 보류 또는 취소할 수 있습니다.  

무통장 입금은 상품 구매 대금은 PC뱅킹, 인터넷뱅킹, 텔레뱅킹 혹은 가까운 은행에서 직접 입금하시면 됩니다.  
주문시 입력한 입금자명과 실제입금자의 성명이 반드시 일치하여야 하며, 7일 이내로 입금을 하셔야 하며 입금되지 않은 주문은 자동취소 됩니다.

배송 정보

  • 배송 방법 : 빠른등기
  • 배송 지역 : 전국지역
  • 배송 비용 : 3,000원
  • 배송 기간 : 2일 ~ 3일
  • 배송 안내 : - 산간벽지나 도서지방은 별도의 추가금액을 지불하셔야 하는 경우가 있습니다.
    고객님께서 주문하신 상품은 입금 확인후 배송해 드립니다. 다만, 상품종류에 따라서 상품의 배송이 다소 지연될 수 있습니다.

교환 및 반품 정보

교환 및 반품이 가능한 경우
- 상품을 공급 받으신 날로부터 7일이내 단, 가전제품의
  경우 포장을 개봉하였거나 포장이 훼손되어 상품가치가 상실된 경우에는 교환/반품이 불가능합니다.
- 공급받으신 상품 및 용역의 내용이 표시.광고 내용과
  다르거나 다르게 이행된 경우에는 공급받은 날로부터 3월이내, 그사실을 알게 된 날로부터 30일이내

교환 및 반품이 불가능한 경우
- 고객님의 책임 있는 사유로 상품등이 멸실 또는 훼손된 경우. 단, 상품의 내용을 확인하기 위하여
  포장 등을 훼손한 경우는 제외
- 포장을 개봉하였거나 포장이 훼손되어 상품가치가 상실된 경우
  (예 : 가전제품, 식품, 음반 등, 단 액정화면이 부착된 노트북, LCD모니터, 디지털 카메라 등의 불량화소에
  따른 반품/교환은 제조사 기준에 따릅니다.)
- 고객님의 사용 또는 일부 소비에 의하여 상품의 가치가 현저히 감소한 경우 단, 화장품등의 경우 시용제품을
  제공한 경우에 한 합니다.
- 시간의 경과에 의하여 재판매가 곤란할 정도로 상품등의 가치가 현저히 감소한 경우
- 복제가 가능한 상품등의 포장을 훼손한 경우
  (자세한 내용은 고객만족센터 1:1 E-MAIL상담을 이용해 주시기 바랍니다.)

※ 고객님의 마음이 바뀌어 교환, 반품을 하실 경우 상품반송 비용은 고객님께서 부담하셔야 합니다.
  (색상 교환, 사이즈 교환 등 포함)

서비스 문의

에스페란토 도서 구입과 관련하여 불편사항이 있으시면 010-3340-5936으로 연락주시면 감사하겠습니다.

상품 사용 후기

상품의 사용후기를 적어주세요.

게시물이 없습니다

모두 보기 사용 후기 쓰기

상품 Q&A

상품에 대해 궁금한 점을 해결해 드립니다.

게시물이 없습니다

모두 보기 상품 Q & A 쓰기