() 해외배송 가능
판매가 | |
---|---|
소비자가 | 15,000원 |
적립금 |
|
무이자할부 | |
제조사 | 자체제작 |
원산지 | 국내 |
상품코드 | P0000BLC |
수량 |
|
국내/해외배송 | |
SNS 상품홍보 | ![]() ![]() |
QR코드 |
|
QR코드 보내기 |
![]() ![]() ![]() ![]() |
* 책명 : Tra la padoj de la vivo (인생의 소롯길을 지나서)
* 줄거리 :
약사 출신의 한 여인이 겪는 사랑하는 남편의 갑작스런 죽음, 또 다른 만남, 헤어짐 그리고 배신을 주제로 한 에스페란토 원작소설이다. 주인공 에바는 인생의 어려움을 헤쳐 나가며 딸을 훌륭한 발레리나로 키우기 위해 온갖 유혹을 뿌리치고 오로지 딸을 위해 정성을 다하는 모성애의 화신같은 모습을 보여준다.
* 저자 : Julian Modest
* 출판사 : Libera
* 쪽수 : 102
* 값 : 15000원
Irenda sorto de la virino
La ĉefrolulino Eva edziniĝis al la najbara junulo Ivo, kiam ŝi estis ankoraŭ sufiĉe juna, sed post nelonga tempo ili disiĝis ĉar ili devis loĝi aparte kaj distance respektive.
Post la divorco, la apotekistino Eva renkontis Dragomir-on, direktoro de ĉokoladfabriko kaj ili enamiĝis unu al la alia. Malfeliĉe ilia miela vivo kiel geedzoj ne longe daŭris pro abrupta trafika akcidento de Dragomir.
Antaŭ la mornplena Eva poste aperas la viro Kiril, kiu en tiu momento laboras en ŝia urbo. Ili enamiĝas, sed iun tagon Kiril malaperas sen sciigo. Poste Eva informiĝas tra kolego lia ke li jam havas edzinon kaj infanon.
Kvankam la ĉarlatano Kiril forlasis ŝin, Eva tamen decidas naski lian bebon. Kun la amata filino Lili, ŝi baraktas en malfeliĉa vivo kontraŭ la obstakloj de la vivtenado, sed por realigi la sonĝon de Lili, kiu sopiras esti baletistino, Eva faras sian plejeblon kiel patrino.
Legante ‘Tra la padoj de la vivo’, mi estis ensorbita en la novelon pro ĝia orienta etoso, kvazaŭ mi legis korean novelon: intima familiara rilato inter familianoj, sensona sekvo laŭ la diraĵo de la patro, persista patrina amo al sia filino kaj ĉasta vivo de vidvino. En la novelo mi ne sentis ajnan kulturan diferencon inter oriento kaj okcidento, kio konformas al la universaleco de Esperanto-literaturaĵo. Krome estas mirinde ke Julian delikate priskribas la animstaton de la virino.
Same kiel la aliaj ĝisnunaj noveloj de Julian Modest, ‘Tra la padoj de la vivo’ estas facile legebla verko por tiuj, kiuj estas enirantaj en la mezan Esperanto-nivelon. La stilo de Julian Modest estas simpla, sed lia esprimmaniero estas elstara. Mi certas, ke vi finlegos la novelon ene de unu horo senspire. (LEE Jungkee)