Priskribo: Sciencfikcia romano. Fabela, fikcia, soci-satira kaj utopia originala romano de Tornado, estas verkita en aventura, atentokapta kaj facile komprenebla stilo. Mistere aperinta Ardes akompanas grupon da gejunuloj tra ses landoj de famoj, kie reliefiĝas kaj sociiĝas malsamaj homaj trajtoj (krueleco, avido, amo, interhelpo, laboremo, ktp.)