컨텐츠 바로가기


product


현재 위치

  1. 문 학
  2. 번역 문학

이전 제품 보기

다음 제품 보기

크게보기

[P0000BMX] El verva vivo ĵurnalista

() 해외배송 가능

El verva vivo ĵurnalista 기본 정보
판매가
소비자가 0원
적립금
  • 0 (0%)
  • 무통장 결제시 적립금 ( %) 무
  • 카드 결제시 적립금 ( %) 카
  • 실시간 계좌 이체시 적립금 ( %) 실
  • 적립금 결제시 적립금 ( %) 적
  • 휴대폰 결제시 적립금 ( %) 휴
무이자할부
제조사 FEL
원산지 벨기에
상품코드 P0000BMX
수량

updown

국내/해외배송
SNS 상품홍보
QR코드  

이미지저장 | 코드URL복사

QR코드 보내기 페이스북으로 보내기 트위터로 보내기 미투데이로 보내기 요즘로 보내기

장바구니 담기 관심상품 등록 추천 메일 보내기

쇼핑 계속하기 바로 구매하기

event

상품상세정보

  • Verkinto: Stefan Maul
  • Speco: movado, FEL
  • Eldonjaro: 2005
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: En la historio de Esperanto ofte ĵurnalistoj ludis sufiĉe gravan rolon. Unu el ili estas Stefan Maul, kiu dum 45 jaroj aktivas, verkante kaj redaktante. Li precipe konatiĝis kiel fondinto kaj multjara ĉefredaktoro de MONATO, internacia magazino sendependa por politiko, ekonomio kaj kulturo. Kiel kaj kial li fariĝis esperantisto kaj ĵurnalisto, kiu batalas kontraŭ maljustaĵoj ĉiuspecaj, tion vi ekscias per tiu ĉi informriĉa kaj parte kortuŝa libro. Akompanu liajn ofte neordinarajn vivon kaj karieron de milit-infano ĝis la 25-jara jubileo de MONATO.
  • Specimeno: La estimata leganto do ne atendu membiografion - tiom grava mi ne estas. El mia vivo mi plukis nur faktojn kaj spertojn, kiuj ŝajnas al mi esti gravaj por klarigi, kial mi estas kaj restas konvinkita adepto de l' ideo de L. L. Zamenhof.
  • Senpaga provlibro: ePub elŝuti, Kindle8 elŝuti, PDF elŝuti
  • Paĝoj: 271
  • Larĝo: 210 mm
  • Alto: 297 mm
  • Pezo: 300 g
  • ISBN: 90-77066-18-7
  • Recenzo:
  • Pritakso6/6 Aldoni mian pritakson
    ★★★★★★ Mi rekomendas la libron: interesa legaĵo kaj ankaŭ grava dokumento pri la historio de Esperanto. (Edmund Grimley Evans)
 
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Idealismaj rebriletoj malantaŭ la skeptika fasado


2006/02, p. 25monato.beesperanto.be

La nova libro de Stefan Maul ne estas membiografio – almenaŭ tion li mem asertas. Laŭ li, temas nur pri kolekto de spertoj kaj faktoj, kiuj ŝajnis al li gravaj por klarigi, kial li „estas kaj restas konvinkita adepto de l' ideo de L. L. Zamenhof”. Feliĉe por la leganto, Stefan Maul tre vaste interpretas tiun sian elirpunkton. Kaj same feliĉe por la leganto, ne temas pri ia rigardo al la mondo tra verdaj okulvitroj, sed tre realisma kaj kapta rakonto pri la vera vivo.

En unu-du lokoj la aŭtoro iom neatendite mencias ian miraklan potencon pri interkultura kompreno, kiun li atribuas al esperantistoj: „... vera dialogo inter kulturoj ne facilas sen komuna bazo, kiun provizas Esperanto kaj la ideoj ligitaj al ĝi”, li skribas sur paĝo 253, kaj daŭrigas pri esperantistoj aŭtomate „toleremaj, akceptemaj, komprenemaj”. Por multaj esperantistoj eble temas pri konstato de evidentaĵo, sed en la verko de Stefan Maul ĝi surprizas, ĉar ĝenerale la libro estas verkita en la maniero de bona ĵurnalisma raportaĵo: ĝi ĉefe registras kaj konstatas faktojn, iom ankaŭ la sintenon de la protagonisto al la okazaĵoj, sed permesas al la leganto mem pensi kaj fari konkludojn.

Tiasence la verko de Stefan Maul iom memorigas pri alia membiografia libro de germana ĵurnalisto-esperantisto, Ĉiu ĉiun ... de Teo Jung. En la vivo de la fondinto de Heroldo Esperanto kompreneble havis eĉ pli gravan rolon ol en la vivo de la fondinto de Monato, ĉar Teo Jung fakte dum multaj jaroj vivtenis sin per sia esperanta laboro, dum Stefan Maul neniam povis realigi sian projekton de Semajno, esperantlingva novaĵ-magazino kun eldonkvanto de dek mil ekzempleroj.

Jam antaŭ la komenco de la dua mondmilito Teo Jung estis devigita fuĝi el Germanio por eviti persekutojn fare de la nazioj – kaj fine de la sama milito la familio de Stefan Maul estis devigita fuĝi el Kroatio kune kun la retiriĝanta germana armeo. Stefan Maul tiam estis senkulpa infano, kaj ankaŭ liaj familianoj pri nenio kulpis – pri nenio, krom tio ke ili estis germanoj, de pluraj generacioj loĝintaj en Kroatio.

La plej personaj partoj de la libro temas pri la infanaĝo kaj lernejaj jaroj de Stefan Maul. Li per malmultaj vortoj, sed kortuŝe rakontas pri la sento de fremdeco en la nova lando, Germanio, pri la rezervema sinteno de la lokanoj al la rifuĝintoj, pri la ekonomiaj kaj familiaj problemoj de la gepatroj.

Esperanto iom post iom iĝas unu el la saviloj, kiuj liberigas la izoliĝeman junulon el la fermita cirklo – alia savilo, post seniluziigaj spertoj en katolika pastra seminario, iĝas la profesia ĵurnalista laboro, unue en paroĥa ĵurnalo kaj poste en aliaj gazetoj.

Pri sia plenkreska vivo Stefan Maul rakontas iom malpli persone ol pri la infanaĝo, kaj li multe pli detale priskribas siajn profesiajn problemojn ol la familian vivon. Oni facile komprenas, ke li ne emas plene malfermi sian emocian vivon al eksteraj spektantoj, sed iom amuze iĝas, kiam li rezonas pri sia bezono edziĝi, menciante, ke li ne kapablis mem lavi kaj gladi siajn ĉemizojn (p. 145). Inter la linioj oni tamen klare sentas la gravecon de la familia vivo al la aŭtoro.

La verko donas multajn interesajn faktojn pri evoluoj en la Esperanto-movado kaj en la esperanta gazetara vivo dum la lastaj jardekoj, sed la ĉefa saldo de la legado, tamen, estas persona konatiĝo kun Stefan Maul. Lian sintenon al la Esperanto-movado, laŭ li mem, karakterizas la profesia skeptiko de ĵurnalisto. Eble jes, sed foje malantaŭ la skeptika fasado videblas idealismaj rebriletoj.

Kalle Kniivilä

Flue, simple, honeste


2006. №6 (140)esperanto-ondo.ru
“…necesas probable certa karaktero kaj pluraj faktoroj…, tiel ke homo eble pro sia antaŭa sorto estas latenta esperantisto ĝis la momento, kiam la lingvo internacia kaptas lian atenton”.

Pri tia sorto rakontas Stefan Maul, ekde sia frua infanaĝo en Kroatio, tra evakuo kaj la dua mondmilito ĝis maturiĝo en Germanio. Ankaŭ pri sia mensa kaj spirita evoluo de knabo aspiranta al pastreco ĝis ĵurnalistiĝo, esperantisteco kaj ia ekumenismo li same interese rakontas. Tamen li avertas, ke ni ne konsideru lian libron kiel membiografion, li “nur plukis faktojn kaj spertojn”, kiuj ŝajnis al li gravaj por klarigi, kial li estas neŝancelebla adepto de l' ideo de Zamenhof. Ĉu li estas realisto aŭ idealisto, ni mem devas juĝi.

La libro estas dividita en 25 mallongajn “ĉapitrojn”, t.e. okazintaĵoj kaj spertoj apartaj, kvazaŭ saltoj, vice sintrenado, sur la vivovojo, kies celo evidentiĝas nur post dekoj da jaroj. Inter la diversaj saltoj kaj vojstrekoj li ĝenerale ne teksas kunigilojn, sed lasas la leganton mem taksi la signifon kaj sekvojn de ĉiu okazintaĵo kaj sperto. La lingvaĵo estas klara kaj senerara. Tio igas la legadon senpena, rapida kaj ĝuinda. Fine de la libro troveblas listoj de la libroj, monografioj kaj Esperanto-gazetoj redaktitaj de Stefan Maul, inter ili Monato, komencita kaj nun daŭrigata de li.

Raita Pyhälä


상품결제정보

고액결제의 경우 안전을 위해 카드사에서 확인전화를 드릴 수도 있습니다. 확인과정에서 도난 카드의 사용이나 타인 명의의 주문등 정상적인 주문이 아니라고 판단될 경우 임의로 주문을 보류 또는 취소할 수 있습니다.  

무통장 입금은 상품 구매 대금은 PC뱅킹, 인터넷뱅킹, 텔레뱅킹 혹은 가까운 은행에서 직접 입금하시면 됩니다.  
주문시 입력한 입금자명과 실제입금자의 성명이 반드시 일치하여야 하며, 7일 이내로 입금을 하셔야 하며 입금되지 않은 주문은 자동취소 됩니다.

배송 정보

  • 배송 방법 : 빠른등기
  • 배송 지역 : 전국지역
  • 배송 비용 : 3,000원
  • 배송 기간 : 2일 ~ 3일
  • 배송 안내 : - 산간벽지나 도서지방은 별도의 추가금액을 지불하셔야 하는 경우가 있습니다.
    고객님께서 주문하신 상품은 입금 확인후 배송해 드립니다. 다만, 상품종류에 따라서 상품의 배송이 다소 지연될 수 있습니다.

교환 및 반품 정보

교환 및 반품이 가능한 경우
- 상품을 공급 받으신 날로부터 7일이내 단, 가전제품의
  경우 포장을 개봉하였거나 포장이 훼손되어 상품가치가 상실된 경우에는 교환/반품이 불가능합니다.
- 공급받으신 상품 및 용역의 내용이 표시.광고 내용과
  다르거나 다르게 이행된 경우에는 공급받은 날로부터 3월이내, 그사실을 알게 된 날로부터 30일이내

교환 및 반품이 불가능한 경우
- 고객님의 책임 있는 사유로 상품등이 멸실 또는 훼손된 경우. 단, 상품의 내용을 확인하기 위하여
  포장 등을 훼손한 경우는 제외
- 포장을 개봉하였거나 포장이 훼손되어 상품가치가 상실된 경우
  (예 : 가전제품, 식품, 음반 등, 단 액정화면이 부착된 노트북, LCD모니터, 디지털 카메라 등의 불량화소에
  따른 반품/교환은 제조사 기준에 따릅니다.)
- 고객님의 사용 또는 일부 소비에 의하여 상품의 가치가 현저히 감소한 경우 단, 화장품등의 경우 시용제품을
  제공한 경우에 한 합니다.
- 시간의 경과에 의하여 재판매가 곤란할 정도로 상품등의 가치가 현저히 감소한 경우
- 복제가 가능한 상품등의 포장을 훼손한 경우
  (자세한 내용은 고객만족센터 1:1 E-MAIL상담을 이용해 주시기 바랍니다.)

※ 고객님의 마음이 바뀌어 교환, 반품을 하실 경우 상품반송 비용은 고객님께서 부담하셔야 합니다.
  (색상 교환, 사이즈 교환 등 포함)

서비스 문의

에스페란토 도서 구입과 관련하여 불편사항이 있으시면 010-3340-5936으로 연락주시면 감사하겠습니다.

상품 사용 후기

상품의 사용후기를 적어주세요.

게시물이 없습니다

모두 보기 사용 후기 쓰기

상품 Q&A

상품에 대해 궁금한 점을 해결해 드립니다.

게시물이 없습니다

모두 보기 상품 Q & A 쓰기