컨텐츠 바로가기


product


현재 위치

  1. 문 학
  2. 번역 문학

이전 제품 보기

다음 제품 보기

크게보기

[P0000BMN] Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen de Trevor Steele

() 해외배송 가능

Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen de Trevor Steele 기본 정보
판매가
소비자가 0원
적립금
  • 0 (0%)
  • 무통장 결제시 적립금 ( %) 무
  • 카드 결제시 적립금 ( %) 카
  • 실시간 계좌 이체시 적립금 ( %) 실
  • 적립금 결제시 적립금 ( %) 적
  • 휴대폰 결제시 적립금 ( %) 휴
무이자할부
제조사 Pro Esperanto
원산지 국내
상품코드 P0000BMN
수량

updown

국내/해외배송
SNS 상품홍보
QR코드  

이미지저장 | 코드URL복사

QR코드 보내기 페이스북으로 보내기 트위터로 보내기 미투데이로 보내기 요즘로 보내기

장바구니 담기 관심상품 등록 추천 메일 보내기

쇼핑 계속하기 바로 구매하기

event

상품상세정보

호주 에스페란토 원작작가 Trevor Steele의 작품
Romano pri la spertoj de juna anglo kiel sociala helpisto en la Germanio de la 60aj jaroj.
1960년대 독일에서 사회봉사자로서 활동한 젊은 영국인의 경험에 대한 이야기

  • Author: Trevor Steele
  • Kindoriginal worknove
  • Year of publication1994
  • Format: libro kudre bindita
  • Description: Romano pri la spertoj de juna anglo kiel sociala helpisto en la Germanio de la 60aj jaroj.
  • Pages: 148
  • Width: 148 mm
  • Height: 210 mm
  • Weight: 325 g
  • ISBN: 3-85182-017-7
  • Review:
  • RatingAdd my rating
 
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Apenaŭ Papilioj en Bergen-Belsen


marto-aprilo 1998esperanto.net

Formato tre plaĉa, kun grandaj presliteroj, kaj okulkapta kovrilo.

Ĉi tiu romano eldoniĝis je la 50-a liberigdatreveno de la fifamaj naziaj koncentrejoj. La apenaŭ imageblaj inferohororoj verŝajne instruis al la homaro malmulte. Refoje la brunaj kaj nigraj ĉemizoj ornamas la torsojn de la fanatikuloj; refoje kontraŭ-semitismo forte sin trudas en Germanio, Polio, Rusio; refoje la koncentrejoj stariĝas en Eŭropo. Refoje oni buĉas, seksperfortas kaj fruktigas, detruas konstruaĵojn kaj kulturaĵojn, gloras per genocido, ŝiras la kristan korpon en kies nomo oni sin krucsignas. Kaj refoje la cetera mondo rigardas kaj rezignas, dezirante ke la problemo malaperu. Kaj post iom da tempo, la problemo malaperos. Aŭ...ĉu?

Teruraj eventoj havigas al homoj daŭrajn efikaĉojn, kiujn terapio ŝajne malmulte mildigas. Koncentreja torturo, brutala seksatenco, traŭmatizo ĉiuspeca postlasas daŭrajn cikatrojn.

Majo-Junio 1995

Du rakontoj interplektiĝas en Papilioj. La celo prezenti historiajn faktojn rilate al la Dua Mondmilito kaj ĝiaj postefikoj, kadre de unu semestro en la vivo de 26-jarulo, plene sukcesas.

Jen iom malpeza amaventuro de beleta junulo, Mark. (Ĉu la ampleksaj ĉarmoj de Alico ensorĉos lin? Nu, ne la kapo ĉiam impetigas.) Kaj paralele kuras la korŝira duonvivo de la homvrakoj, la "malpapilioj" kies personecstrukturo estas detruita de multaj jaroj en malliberejoj.

Mark sendube estas, plurfacete, Trevor mem. Sed kie la membiografio finiĝas ("En ĉiu ago ni celas feliĉon, kiel ajn netrafe ni celu. Mi venis al Germanio serĉante riĉigon de mia vivo.") kaj la fikcio komenciĝas, mi ne scias. Se la aŭtoro neniam deĵoris en tia institucio kiel S Nikolao, oni povas nur genufleksi antaŭ majstroverkisto.

Papilioj meritas pli da paĝoj, pli da karaktero-analizo kaj -profundigo. Tiam ĝi fariĝus grandioza verko. Kvankam en la vivo oni plejofte konas la homojn nur supraĵe, rakontistoj povas diece vidigi al ni preskaŭ la tutajon de la homa estaĵo. Damo Carolynne, ekzemple, kun nepre pivota rolo, estas iom komikaĉa Anglino, plata, du-dimensia. La orient-eŭropajn malpapiliojn mi trovis preskaŭ patrece priridindaj kvankam samtempe kompatindaj. "Ĉiu historio estas tragedieto: tia kia okazas milionope dum milito." Pavel, Miŝa, Tadek, Oto, Piotr – ho Dio mia, ke 12-jarulo estu tiel taksata kaj traktata de la propra patrino – ĉiu meritas sian propran historieton. Kaj la belega ĉarmulo, Jakub... Aliflanke, de la nature supraĵa vidpunkto de junulo kia la heroo, la karakteroj portretiĝas ĝuste.

Klara, bela stilo estas la kontrolmarko de Trevor Steele. Aglookule detalrimarkema, li ankaŭ orelfidele priskribas. Precipe plezurigas la diversaj akĉentoj: Pole-angla, "Van moment plis, lejdi"; Angle-germana, "Vaj nakten"; kaj la Ruse-esperantaj gemoj kiaj "...iom labuori iom tilivjidi...nje...", "...sikrjeta...rjesti momjento... .

La plaĉe acerba Ulrike vortigas la pensojn de sentemuloj dirante: "... por mi persona feliĉo apenaŭ eblus, dum la mondo estas tia dolorejo. Kaj tamen... jam dum ioma tempo mi kulpas pri revoj." Estas kliŝo diri, ke ĉio estas relativa. Mark (ĉu simbolo de "Ĉiuhom"'?) tute ne komprenas kiom da malĝojo liaj pekoj povas doni. Amperfido-suferintoj prilarmos liajn pravigajn vortojn: "Jen la diferenco...inter la revo de knabo kaj la vera vivo..." Sed seksperfido palas en sensignifon kompare kun nepardoninda,j suferigaj pekegoj malhumanaj. La homa estaĵo estas tiom ovoŝele vundebla. Ĉiu havas sian eltenlimon; feliĉaj estas ni kiuj neniam testiĝis.

Oni povas ĝui ĉi tiun romanon kiel simplan dramon – kaj jes, malgraŭ la temo ĝi estas ege leginda. Sed Papilioj ankaŭ instigas demandojn kiaj: Kie komenciĝas la kulpo pri granda krimo? Kaj: Kiom da libera volo vere troviĝas en individuo? Kaj: kiu estas la reala memo inter la miloj da personecoj ĉiumomente ŝanĝiĝantaj en ni ĉiuj?

Paĝoj 131-3 profunde kortuŝas, kaj la rakonto kresĉendas ĝis frapega klimakso. Nepre legu.

Vera Payne

Inter hom-vrakoj kaj teroristoj

esperanto.net

Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen. Trevor Steele. Vieno: Pro Esperanto, 1994. 148 p. 23 cm. La floroj de l’ krepusko. Serĝo Elgo. Prilly: LF-Koop, 1995. 168 p. 21 cm.

Juna anglo, instruisto de la germana lingvo, iras al Germanio por deĵori kiel sociala helpisto: jen Mark Bryant, protagonisto de Apenaŭ papilioj… Li ne nur eniras novan fakon, sed samtempe ekiras la vojon de esploro de si mem, de siaj kunhomoj, kaj de la ebla ĥimero – la senco de la vivo. Pro plej miksitaj motivoj, li akceptas postenon de provizora estro de socialhelpa hejmo, kie loĝas viroj, plejparte slavoj, kiuj pro la vivo-sorto kaj koncentrejaj hororoj fariĝis hom-vrakoj. Dum la hejmestro provas helpi la virojn kaj dum ili mem provas elturniĝi, oni kredas senti la homecon de la hejmanoj kaj la homan kreskon de la estro. Jen fascina kaj pensiga verko, kadrita de eventoj kaj cirkonstancoj nekutimaj, tamen kredeblaj.

En La floroj de l’ krepusko, post la murdo de vicministro pri armeo diversaj policaj taĉmentoj klopodas malkovri la farintojn, membrojn de terorista grupo. Inspektoro Kramer turnas sin por helpo al prof. Pruvost, specialisto pri la historio de terorismo en la 19-a jarcento, sed ankaŭ suspektato. La aŭtoro lerte plektas manplenon da personoj en la intrigon, enmiksante ideologiajn diskutojn kaj vivecajn dialogojn. Li kaptas kaj tenas lingvo-lerte la atenton ĝis la fino. Unue mi emis pensi ke la aŭtoro iom malkredinde pentras teroristojn kun miksitaj infaneco kaj sang-avido. Tamen, mi timas ke li eble pravas.

Apenaŭ papilioj… estas mozaiko el epizodaj fragmentoj iom-post-iome kuniĝantaj, en stilo flua kaj elvoka. Dum la romano de Steele temas esence pri persona evoluo, Elgo donas ĉefe politikan-ideologian framon en kiu la roluloj reliefigas la kontrastajn ideojn de memsufiĉa burĝeco kaj fuŝforma revoluciemo. La floroj…, same en tre glata stilo, estas malpli kohera, pro manko de centra rolulo kaj pro pli supraĵa pentrado de personoj – sed la aŭtoro ŝajne intence rakontas tiel pri malkoheruloj. En ambaŭ verkoj estas kelkaj neologismoj, sed ĝenerale ne tro ĝenaj, krom hodiaj kaj morgaj anstataŭ hodiaŭaj kaj morgaŭaj ĉe Elgo. Mi dubas pri la neceso de la Elgo-aj hato (malamo), mediatoj (amaskomunikiloj) kaj vespereo (vespera festo).

Ambaŭ verkoj estas legindaj. Tamen, en mia memoro aparte longe restos Apenaŭ papilioj…, kun Mark Bryant kaj la "hantata" Jakub Matejko.

Bruce Crisp

Sukcesa romano – preskaŭ ĝisfine

esperanto.net

En 144 el la 147 paĝoj Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen estas tre sukcesa romano. Ĝi kaptis min tuj per la unua frazo: "Probable la malvarmaj piedoj tiris lin el la premaj sonĝoj." Simpla, senartifika kaj tamen sufiĉa hoko por alkroĉi la leganton. Dekomence la aŭtoro sonigas tonon, kreas etoson kaj ebligas al ni identiĝi kun la protagonisto. Oni tuj eniĝas en scenon, en rakonton, kaj poste oni restas surloke kaj entempe ĝis la fino – preskaŭ.

Tiu loko kaj tempo estas urbeto en nordokcidenta Germanio en la vintro de 1968-69. La juna anglo Mark volas plibonigi sian germanan lingvon kaj akceptas postenon en bonfara institucio, loĝejo por homaj vrakoj el orienta Eŭropo restintaj en okcidenta Germanio de la milita tempo. La romano eĉ portas subtitolon "Originala romano pri Germanio" – kio tamen ne ŝajnas al mi tre trafa. Ĝi temas ĉefe pri la personeco kaj evoluo de Mark, kiun influas liaj spertoj en kaj ekster lia laboro, interalie ankaŭ du samtempaj amaferoj – unu platona kaj unu tre karna.

Kiel en aliaj verkoj de Steele ankaŭ religiaj pripensadoj aperas. Mark ial elcerbumas kredon je anima renaskiĝado, sed tio ne iĝas grava parto de la romano.

La rakonto plejparte estas bonege disvolvata. Ĝi okazas iom per la pensofluo kaj dilemoj de Mark, sed ĉefe per konkretaj scenoj kaj dialogoj, kiuj estas ege trafaj, realismaj kaj ofte absurdetaj en tre konvinka maniero. La persono Mark iom post iom iĝas homo pli kaj pli vastanima, konsiderema kaj empatia. Ankaŭ aliaj aperantaj figuroj estas interesaj kaj bone prezentitaj. Eĉ se kelkaj el ili ne estas tre riĉaj je nuancoj, tamen ili ne aperas kiel ŝablonoj, sed kiel konvinkaj homoj kun individuaj trajtoj plaĉaj, tragikaj, amuzaj aŭ alie originalaj.

Eble la du amatinoj de Mark tamen estas ne tute bone konceptitaj. Temas pri intelektulino kun etaj mamoj kaj stulta anserino kun egaj – pardonu min, sed kliŝa figuro eble meritas kliŝan priskribon, ĉu ne? La unua el ili – la platona amatino – tamen estas sufiĉe riĉe nuancita, kvankam la priskribo suferas de ia emocia anemio. La dua – la amorantino – ŝajnas al mi tute ne konvinka masturba fantazio de adoleskulo. Jen ekzemple ŝia maniero paroli: "Mi estas freneze enamiĝinta en vin, Mark, kaj mi volus ĉiutage doni min al vi. Sed tute freneza mi ne estas: mi scias, ke nia afero ne longe daŭros. Eble post kelkaj semajnoj mi enamiĝos en alian viron – tio ja okazas. Sed nun mi volas havi vin." (p. 120). Nu, kion diri? Eble ne temas pri sonbenda registraĵo el la realo?

Tamen, la dialogoj ĝenerale havas ege pli grandan realisman kaj kredigan povon. Konatas ja la kutimo de Steele imiti diversajn akĉentojn kaj aliajn individuajn parolmanierojn. Ĉi-verke temas ĉefe pri slavaj akĉentoj de la mizeruloj, kaj pri afekta parolstilo de angla nobelino, la fondinto de la institucio.

Kvankam okazas iom da pli-malpli dramaj eventoj kaj incidentoj en la labora vivo de Mark, la ĉefa dramaturgio de la verko konsistas el liaj rilatoj kun la du junulinoj kaj el lia propra persona evoluo. Sed ĉe la fino elreviĝo atendas la leganton. Nu, multaj Esperantaj romanoj havas malpli sukcesan finon ol komencon. Sed ĉe Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen temas pri nekutima abrupto. Oni demandas sin, ĉu la tajpilo paneis, aŭ kio diable okazis. Ĝis la paĝo 144 la rakonto fluas laŭ sia normala ritmo kaj per siaj normale atentokaptaj scenoj. En la paĝo 145 jam ekaperas pli resuma trajto, kaj en la paĝoj 146-147 restas nur skema skizo de iam verkota romanfino. Fakte la fino enhave estas drama kaj abrupta, sed tio apenaŭ povas klarigi la eksterordinare sensukan kaj koncizan epitomon, kiu kvazaŭ gilotine tranĉas la rakonton.

Tamen 98 procentoj el ĉi tiu verko estas unu el la plej sukcesaj Esperantaj romanoj.

Sten Johansson


상품결제정보

고액결제의 경우 안전을 위해 카드사에서 확인전화를 드릴 수도 있습니다. 확인과정에서 도난 카드의 사용이나 타인 명의의 주문등 정상적인 주문이 아니라고 판단될 경우 임의로 주문을 보류 또는 취소할 수 있습니다.  

무통장 입금은 상품 구매 대금은 PC뱅킹, 인터넷뱅킹, 텔레뱅킹 혹은 가까운 은행에서 직접 입금하시면 됩니다.  
주문시 입력한 입금자명과 실제입금자의 성명이 반드시 일치하여야 하며, 7일 이내로 입금을 하셔야 하며 입금되지 않은 주문은 자동취소 됩니다.

배송 정보

  • 배송 방법 : 빠른등기
  • 배송 지역 : 전국지역
  • 배송 비용 : 3,000원
  • 배송 기간 : 2일 ~ 3일
  • 배송 안내 : - 산간벽지나 도서지방은 별도의 추가금액을 지불하셔야 하는 경우가 있습니다.
    고객님께서 주문하신 상품은 입금 확인후 배송해 드립니다. 다만, 상품종류에 따라서 상품의 배송이 다소 지연될 수 있습니다.

교환 및 반품 정보

교환 및 반품이 가능한 경우
- 상품을 공급 받으신 날로부터 7일이내 단, 가전제품의
  경우 포장을 개봉하였거나 포장이 훼손되어 상품가치가 상실된 경우에는 교환/반품이 불가능합니다.
- 공급받으신 상품 및 용역의 내용이 표시.광고 내용과
  다르거나 다르게 이행된 경우에는 공급받은 날로부터 3월이내, 그사실을 알게 된 날로부터 30일이내

교환 및 반품이 불가능한 경우
- 고객님의 책임 있는 사유로 상품등이 멸실 또는 훼손된 경우. 단, 상품의 내용을 확인하기 위하여
  포장 등을 훼손한 경우는 제외
- 포장을 개봉하였거나 포장이 훼손되어 상품가치가 상실된 경우
  (예 : 가전제품, 식품, 음반 등, 단 액정화면이 부착된 노트북, LCD모니터, 디지털 카메라 등의 불량화소에
  따른 반품/교환은 제조사 기준에 따릅니다.)
- 고객님의 사용 또는 일부 소비에 의하여 상품의 가치가 현저히 감소한 경우 단, 화장품등의 경우 시용제품을
  제공한 경우에 한 합니다.
- 시간의 경과에 의하여 재판매가 곤란할 정도로 상품등의 가치가 현저히 감소한 경우
- 복제가 가능한 상품등의 포장을 훼손한 경우
  (자세한 내용은 고객만족센터 1:1 E-MAIL상담을 이용해 주시기 바랍니다.)

※ 고객님의 마음이 바뀌어 교환, 반품을 하실 경우 상품반송 비용은 고객님께서 부담하셔야 합니다.
  (색상 교환, 사이즈 교환 등 포함)

서비스 문의

에스페란토 도서 구입과 관련하여 불편사항이 있으시면 010-3340-5936으로 연락주시면 감사하겠습니다.

상품 사용 후기

상품의 사용후기를 적어주세요.

게시물이 없습니다

모두 보기 사용 후기 쓰기

상품 Q&A

상품에 대해 궁금한 점을 해결해 드립니다.

게시물이 없습니다

모두 보기 상품 Q & A 쓰기