컨텐츠 바로가기


product


현재 위치

  1. 문 학
  2. 원작 문학

이전 제품 보기

다음 제품 보기

크게보기

[P0000BMJ] Urbo Goblinsk

() 해외배송 가능

Urbo Goblinsk 기본 정보
판매가
소비자가 0원
적립금
  • 0 (0%)
  • 무통장 결제시 적립금 ( %) 무
  • 카드 결제시 적립금 ( %) 카
  • 실시간 계좌 이체시 적립금 ( %) 실
  • 적립금 결제시 적립금 ( %) 적
  • 휴대폰 결제시 적립금 ( %) 휴
무이자할부
제조사 Impeto
원산지 벨기에
상품코드 P0000BMJ
수량

updown

국내/해외배송
SNS 상품홍보
QR코드  

이미지저장 | 코드URL복사

QR코드 보내기 페이스북으로 보내기 트위터로 보내기 미투데이로 보내기 요즘로 보내기

장바구니 담기 관심상품 등록 추천 메일 보내기

쇼핑 계속하기 바로 구매하기

event

상품상세정보

1990년, 러시아의 엘친의 과도기 때, 페테르부르그 옆의 중소도시 고브린스크에 있는 플라스틱 공장의 민영화 과정에서 일어나는 일을 러시아의 저명 에스페란토 작가 미카엘 브론쓰테인의 시각으로 그린 소설

  • Author: Mikaelo Bronŝtejn
  • Kind: novel
  • Availability: Not in stock
  • Price: 45000원
  • Year of publication: 2010
  • Format: libro glubindita
  • Description: Originala romano inspirita de la ŝanĝoj okazintaj kaj okazantaj en Rusio, post la disfalo de Sovetio.
  • Pages: 304
  • Height: 240 mm
  • ISBN: 9785716102187
  • Review:
  • Rating: Add my rating
 
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ruseska realismo

kniivila.net
Se stilekzerci resume, do ellegis novan romanon de konata rushebrea verkisto, Urbo Goblinsk. Ekde unuaj paĝoj sentiĝas febla aromo de loka dialekto de Esperanto, nome deficito de artikoloj. Eĉ titolo de libro pli prosperus kun tia apendico. Tamen disloke forbalaitaj kvazaŭ­ per veniko, artikoloj estas hazarde elŝutitaj en lokoj la plej neatenditaj kaj la absurdaj.

Randurben altelefonas esperantista ambasadoro, fizike aperas sameksterlanda, dike kalva verkisto. Rusigado de liaj paroloj postulas ŝviton, kaj vodkon sen postmanĝo. Sentineloj de azilo afablas, sed spiningaj fiŝkaptistoj trafitaj de centprocenta alkoholo apenaŭ­ ne falas kaj tute ne memorfiksas gravaĵojn.

Iuj vaste viras, en mikrorajonoj okazas batadoj kaj interpafado pro posedo de uzino. Tamen naiva, ĝenema svedo savas junvidvinon de ordinara provinca bandito, kiu alikaze jam devus mallozigi zonon. Fine esperantista eksdirektoro de uzino eklaboras vaĉe en Siberio.

Se seriozi propraproze, eblus miri, ke la revoluciaj ŝanĝoj, dum la lastaj dudek jaroj renversintaj la kernan landon de Esperanto, Orientan Eŭ­ropon, ĝis nun apenaŭ­ reflektiĝis en nia literaturo. Jes, en 1997 aperis la novelaro Falantaj muroj de Trevor Steele, sed spite ĉiujn siajn meritojn, Steele tamen restas ekstera observanto de la orienteŭ­ropaj revoluciaj realaĵoj.

El la maleksteruloj ĝis nun ŝajne nur Mikaelo Bronŝtejn prilaboris la renversion de la ĉirkaŭ­a socio en romana formo. Jam malpli ol du jarojn post la disfalo de Sovetio aperis lia romaneto Oni ne pafas en Jamburg, en kiu rolas sovetiaj esperantistoj dum la Breĵneva regado de la degeneranta imperio. "Inter beletraj verkoj kiuj parte aŭ­ tute traktas la vivon en esperantistaj rondoj, Oni ne pafas en Jamburg estas unu el la plej sukcesaj, plezure legindaj kaj pensigaj, interalie ankaŭ­ ĉar ĝi prezentas tiun vivon ne izolita, sed kunligita kun la ekstere sociaj kondiĉoj", skribis Sten Johansson tiam en recenzo, kiu kun kelkaj modifoj same bone povus temi ankaŭ­ pri la nova romano de Bronŝtejn.

Same kiel la imagata Jamburg, ankaŭ­ la urbo Goblinsk situas ie en nordokcidenta Rusio. Efektive la urbo havas alian nomon. La vorto Goblinsk estas elpensita de sakrantaj, drinkintaj huliganoj, kiuj ripete refaras la nomŝildon ĉe la enveturo al la urbo. La ŝildoŝanĝo ŝajnas simboli la novan, riskoplenan epokon, kiu trafas la loĝantojn en la formo de ekonomia katastrofo, bandita privatigo kaj enerala disfalo de la malnova socia ordo.

Same kiel en Jamburg, ankaŭ­ en Goblinsk la ĉefa protagonisto estas esperantista inĝeniero en la granda fabriko kiu regas la malgrandan urbon. Ne malfacilas vidi ligon al la fakto, ke ankaŭ­ la aŭ­toro mem longe laboris kiel inĝeniero en granda fabriko, en negranda urbo, ie en nordokcidenta Rusio. Tamen, neniel temas pri membiografia verko. Anstataŭ­e, en la maniero de ĉiuj bonaj verkistoj, la aŭ­toro teksis kredeblan ŝtofon el fadenoj rekte spertitaj, el veraj rakontoj de konatoj kaj nekonatoj, kiel li mem klarigas en la enkonduko.

Estas granda merito de Mikaelo Bronŝtejn, ke male ol tro multaj esperantistaj aŭtoroj, li ne elpensas tute novan, neŭ­trale sterilan kaj komplete fikcian medion, sed verkas pri realaĵoj kiujn li bone konas. Kiel ĉiam, la faktoj ankaŭ­ ĉi tie superas la fantaziojn. La ŝanĝoj okazintaj kaj okazantaj en orienta Eŭropo dum la vivo de la nuna generacio povus doni indan intrigon al pli ol unu beletra verko, en ĝenroj plej diversaj.

En Urbo Goblinsk Mikaelo Bronŝtejn lerte reflektas la sekvojn de la disfalo de la imperio en la ĉiutaga vivo de provinca urbeto, en la funkciado de fabriko produktanta plastajn sitelojn kaj kombilojn, en la privatigo kaj disipado de la fabrika posedaĵo. Unue ĉiuj ricevas akciojn, poste subite mankas mono por pagi salajrojn. Anstataŭ­ mono la fabriko ekuzas siajn sitelojn kiel pagilojn por aĉeti krudmaterialon, kaj eĉ por subaĉeti vojpolicanojn taŭ­gas paro da siteloj. Sed aliurbaj banditoj postulas kontantan monon, kaj nur fuĝo savas la fabrikajn kamionistojn.

La lerte teksita intrigo kun diversaj homaj sortoj logas al legado, eĉ se multaj el la karakteroj restas iom surface esploritaj. La rusa kutimo uzi multajn diversajn nomformojn por la sama persono tamen povas konfuzi alilandan leganton, dum la nuancoj de la noma kalejdoskopo restos enigmo por nerusoj.

Ne nur la multeco de la nomformoj transdonas la rusecan etoson. Kiel montras la ja troigita stilekzerco komence de ĉi tiu teksto, la lingvaĵo de Bronŝtejn havas siajn specifaĵojn. Loka koloro povas esti pozitivaĵo, sed necesus, ke la aŭ­toro pli klare konsciu pri tio, kio konsistigas specifaĵon de la rusa manifestio de Esperanto.

Nun kelkaj trajtoj en la lingvaĵo de Bronŝtejn povas esti iritaj aŭ­ foje amuzaj por scianto de la rusa, kiu ofte povas laŭ­vorte retraduki al la rusa, dum por nescianto de la rusa vortoj kaj parolturnoj similaj al "postmanĝi", "veniko", "spiningo" aŭ­ "apenaŭ­ ne falis" restas galimatio. (“Postmanĝi” estas “zakusit”, manĝi ion kun drinkaĵo, “veniko” estas “venik”, banfasko uzata en saŭ­no, kaj “spiningo” estas “fiŝkano kun bobeno”, dum “apenaŭ­ ne falis” estas laŭ­vorta traduko de la rusa “ĉut ne upal”, en normala Esperanto “preskaŭ­ falis”.)

Tamen la ruseca lingvaĵo estas pardonebla iritaĵo. Pli bedaŭ­rindas, ke aliaj orienteŭropaj esperantistaj aŭ­toroj ĝis nun ne prilaboris siajn vivspertojn de la lastaj jardekoj en literatura formo, helpante nin kompreni, kio finfine okazis en orienta Eŭ­ropo, en kaj ekster la Esperanto-movado. Ja rigardante malantaŭ­en ni povas kompreni kien ni survojas.

Aperis en la revuo Esperanto 7-8/2011

Kalle Kniivilä

Malkliŝe pri drama tempo

esperanto.net

Mikaelo Bronŝtejn estas la iama bardo de Sovetuniaj esperantistoj, kiu poste konatiĝis tutmonde. Li estas ankaŭ tre sukcesa verkinto de originala prozo en formo de noveloj kaj romanoj. Efektive li kreis apartan sovetan kaj postsovetan universon en la Esperanta literaturo. La romano Urbo Goblinsk faras gravan parton de tiu.

Ĝia scenejo estas mezgranda urbo iom oriente de Peterburgo; ĝia tempo estas la naŭdekaj jaroj, la epoko de Jelcin kaj de granda socia malordo. Dum tiuj jaroj oni privatigis firmaojn ĝis tiam ŝtatajn. Kiel okazis tia privatigo de mezgranda fabriko de plastaĵoj, jen la baza temo kaj kunteksto de ĉi romano.

Al mi persone tio estas tre interesa temo. Ĝuste en la lastaj jardekoj okazis en mia lando pli malgrandskale io simila, kvankam ĉi tie ne temas pri fabrikoj. Lernejoj, flegejoj malsanulaj kaj maljunulaj, apotekoj, telefonsistemoj, fervojo kaj aliaj publikaj servoj parte privatiĝis. Rezulte la ĝenerala nivelo de la servoj malaltiĝas, dum iuj personoj ege riĉiĝas. Ĉe ni oni nomas tiujn personojn "riskaj kapitalistoj", eble ĉar ili riskas ruinigi la komunajn servojn. El Rusio konatas la nocio "oligarkoj", kvankam tiu vorto ne aperas en Urbo Goblinsk.

Nu, mi komprenas proksimume kiel okazas la afero ĉe ni, sed ĝis nun estis al mi granda mistero, kiel ĝi okazis en la postsoveta Rusio. De kie aperis tiuj kapitalistoj?

Post legado de Urbo Goblinsk mi nun scias, kiel okazis la privatigo kaj ruinigo de "Rusoplast". Tamen, de kie la aĉetantoj ĉerpis la necesan monon? Tion la romano nur aludas, kaj do por mi la mistero retretis nur je unu paŝo.

La privatigado de fabriko formas la bazan intrigon de la romano. Krome aperas multaj aliaj aferoj. La leganto spertas ankaŭ aliajn sociajn ŝanĝojn en ĉi drama tempo de la rusa socio, kiel frenezan inflacion, koruptadon, elmigradon, kaj la agadon de krimaj bandoj, kiuj regas ne nur stratojn kaj ŝoseojn, sed ankaŭ politikistojn, direktorojn, prokurorojn, ĵurnalistojn kaj tute ordinarajn homojn. Aperas ankaŭ diversaj flankoj de ĉiutaga privata vivo kun familiaj zorgoj, amaferoj, ĝardena kultivado, ekskursoj en la naturon, drinkado kaj kluba vivo de esperantistoj. Ĉion ĉi Bronŝtejn prezentas vive, atentokapte, kredinde. La naturon de norda Rusio mi kiel svedo kredas rekoni, ĉar ĝi ne tre malsimilas de la nia.

Tre konvinkas la prezento de ĉiutaga vivo en ĉi romano. Ankaŭ la psikologio ŝajnas realisma, precipe de la protagonisto Maksim, sed certagrade ankaŭ de aliaj gravaj roluloj. Aperas multaj dialogoj tre vivaj. Iufoje la parola lingvaĵo ne estas tute facile sekvebla, sed ankaŭ tio ja spegulas la realon. Jen kaj jen oni trovas specife rusajn esprimmanierojn kaj frazojn en la dialogoj, kio plifortigas la ĝeneralan rusan koloron de la rakonto.

La aŭtoro mastras ĉiujn fadenojn de sia rakonto, sed eble ili estas iomete tro multaj. Ekzemple la romano komenciĝas per du eroj, kiuj tute ne rilatas al la ĉefa enhavo. Temas pri vizito de francaj gastoj, kiuj poste neniel rolas, kaj pri petolaĵo de kelkaj uloj, kiuj ŝerce renomas la urbon "Goblinsk" (ĝian veran nomon ni ne ekscias). Ambaŭ epizodoj ŝajnas al mi iaj amataj ĉevaletoj de la aŭtoro, kiujn li eble devintus mortigi, aŭ almenaŭ bridi.

En la lasta triono de la romano privataj zorgoj transprenas la ĉefan rolon en la rakonto, kaj tiu laŭ mi estas la plej bona parto, kie mi sentis plej intensan ĉeeston surloke. Tio tamen ne signifas, ke mi volus seniĝi de la partoj pri privatigo, koruptado kaj kaosa socio.

Krom la ĉefa protagonisto Maksim aperas tre multaj personoj pli aŭ malpli gravaj. Iuj el ili estas iomete kliŝaj, kiel naiva sed bonkora svedo kaj ruze senskrupula "kaŭkaziano". Tamen Bronŝtejn ne prezentas ilin kliŝe, se temas pri bono aŭ malbono, kaj do neniu figuro en la romano estas unudimensia nek seninteresa.

La virinoj en Goblinsk havas iom limigitajn rolojn. Ili ĉefe estas kuiristinoj, amatinoj kaj patrinoj. Tio ne signifas, ke ili estas malsimpatiaj. Male, ili ofte aperas pli simpatiaj ol la viroj. La fizikaj priskriboj pri virinoj iom plumpas. Precipe ni ekscias, ke ili havas ŝvelaĵojn kaj malŝvelaĵojn en la ĝustaj lokoj.

Kiel multaj Esperantaj verkistoj ankaŭ Bronŝtejn verkas en sia propra variaĵo de Esperanto. Tio tamen ne timigu legantojn. Lia lingvaĵo estas flua, pli-malpli senerara, fojfoje eĉ eleganta. Tipajn rusismojn oni apenaŭ trovas. Sed la teksto estas sufiĉe dense spicita per vortoj aŭ esprimoj ĉerpitaj el la rusa realaĵo. Temas pri nomoj de diversaj institucioj aŭ organizaĵoj, pri sakraĵoj kiel panjo fikata, kaj pri aro da vortoj ne troveblaj aliloke. Kelkajn el tiuj li ĉi-libre glosas en piednotoj, kiel otgulo, ŝampuro, spiningo, veniko, ruberojdo, ĉuĉmeko kaj samogono. Aliajn, kiel mikrorajono, li eble devintus glosi, ĉar ne temas pri sinteza teksaĵo, sed pri kvartalo. Ankoraŭ aliaj ŝajnas havi nekutiman formon aŭ signifon, kiel sambo (ia lukto-sporto), elvivi (travivi aŭ transvivi), kuirĉambro (kuirejo) kaj pirulo (pirolo).

Al la stilo de Bronŝtejn apartenas ankaŭ jen kaj jen kelkaj raraj vortoj kiel minca, poŭpo kaj ovri. Krome li uzas aliel kaj aliu – kompreneble sensisteme, kiel ĉiuj alielistoj. Oni trovas ekzemple sur paĝo 212 li estis mia edzo, kaj aliun mi, verŝajne, ne havos, sur paĝo 220 tiel-aliel sed sur paĝo 222 la laboristoj unu post la alia estis penetrantaj. Do, en Goblinsk ali- estas jen korelativaĵo, jen ordinara radiko, tute kaprice kaj kaose (ĉar se ali- estus korelativa, necesus diri unu post aliu).

Alia apartaĵo de la Goblinska lingvaĵo estas la uzado de ci. Tiun oni ja trovas fojfoje en tradukaĵoj por reprezenti nacilingvan pronomon – malbona traduko, laŭ mi. Ekzistas eĉ esperantistoj, kiuj reale uzas ĝin, kvankam naŭdek naŭ procentoj neniam ci-diras. En tiuj kazoj ĝi kutime estas uzata reciproke inter intimuloj. En Goblinsk tio tamen neniam okazas. La Goblinskaj viroj vi-diras al siaj edzinoj, amatinoj kaj infanoj. Ci estas uzata nur unuflanke desupre-suben kun malestima nuanco. Tiu ci do ŝajnas signifi proksimume "vi, fekulo". Enkonduki apartan pronomon por tia specifa signifo ŝajnas al mi iom ekstravagance.

La fizika aspekto de la eldonaĵo estas tre bona. Bela, malmola kovrilo, fortika bindo, bona preso kaj papero. Por ŝpari paperon oni bedaŭrinde enpaĝigis kun iom tro mallarĝaj marĝenoj.

Sten Johansson

Nova realismo de Mikaelo Bronŝtejn aŭ eta traktato pri leganto

Publikigita ĉe
Tempo 2011trovu.com

Zdravko Seleš

La urbo Goblinsk


Majo 2016esperanto-sumoo.pl
La libro temas pri la granda "revolucio", kiu okazis en Rusio post la falo de Sovetunio. De la komunista (aŭ socialista) sistemo oni transiris sen profunda preparo de unu momento al alia al la kapitalisma sistemo. La rusoj ĉiuj ricevis vaŭĉerojn, per kiuj ili povis vendi akciojn, sed fakte ili tute ne sciis kion fari per ili, do, granda ĥaoso dum la lasta jardeko de la anta?a jarcento.
Le verkisto skizas tiujn aferojn tre klare, priskribante iun plastfabrikon en la najbareco de Sankta Peterburgo. Inter tiuj ekonomiaj aferoj ankaŭ rolas veraj personoj, kiuj enamiĝis, trompas la edzinojn, naskas bebojn, migras al Israelo ktp. ktp.
Do, vere rekomendinda libro, por iom pli progesintaj legantoj.


상품결제정보

고액결제의 경우 안전을 위해 카드사에서 확인전화를 드릴 수도 있습니다. 확인과정에서 도난 카드의 사용이나 타인 명의의 주문등 정상적인 주문이 아니라고 판단될 경우 임의로 주문을 보류 또는 취소할 수 있습니다.  

무통장 입금은 상품 구매 대금은 PC뱅킹, 인터넷뱅킹, 텔레뱅킹 혹은 가까운 은행에서 직접 입금하시면 됩니다.  
주문시 입력한 입금자명과 실제입금자의 성명이 반드시 일치하여야 하며, 7일 이내로 입금을 하셔야 하며 입금되지 않은 주문은 자동취소 됩니다.

배송 정보

  • 배송 방법 : 빠른등기
  • 배송 지역 : 전국지역
  • 배송 비용 : 3,000원
  • 배송 기간 : 2일 ~ 3일
  • 배송 안내 : - 산간벽지나 도서지방은 별도의 추가금액을 지불하셔야 하는 경우가 있습니다.
    고객님께서 주문하신 상품은 입금 확인후 배송해 드립니다. 다만, 상품종류에 따라서 상품의 배송이 다소 지연될 수 있습니다.

교환 및 반품 정보

교환 및 반품이 가능한 경우
- 상품을 공급 받으신 날로부터 7일이내 단, 가전제품의
  경우 포장을 개봉하였거나 포장이 훼손되어 상품가치가 상실된 경우에는 교환/반품이 불가능합니다.
- 공급받으신 상품 및 용역의 내용이 표시.광고 내용과
  다르거나 다르게 이행된 경우에는 공급받은 날로부터 3월이내, 그사실을 알게 된 날로부터 30일이내

교환 및 반품이 불가능한 경우
- 고객님의 책임 있는 사유로 상품등이 멸실 또는 훼손된 경우. 단, 상품의 내용을 확인하기 위하여
  포장 등을 훼손한 경우는 제외
- 포장을 개봉하였거나 포장이 훼손되어 상품가치가 상실된 경우
  (예 : 가전제품, 식품, 음반 등, 단 액정화면이 부착된 노트북, LCD모니터, 디지털 카메라 등의 불량화소에
  따른 반품/교환은 제조사 기준에 따릅니다.)
- 고객님의 사용 또는 일부 소비에 의하여 상품의 가치가 현저히 감소한 경우 단, 화장품등의 경우 시용제품을
  제공한 경우에 한 합니다.
- 시간의 경과에 의하여 재판매가 곤란할 정도로 상품등의 가치가 현저히 감소한 경우
- 복제가 가능한 상품등의 포장을 훼손한 경우
  (자세한 내용은 고객만족센터 1:1 E-MAIL상담을 이용해 주시기 바랍니다.)

※ 고객님의 마음이 바뀌어 교환, 반품을 하실 경우 상품반송 비용은 고객님께서 부담하셔야 합니다.
  (색상 교환, 사이즈 교환 등 포함)

서비스 문의

에스페란토 도서 구입과 관련하여 불편사항이 있으시면 010-3340-5936으로 연락주시면 감사하겠습니다.

상품 사용 후기

상품의 사용후기를 적어주세요.

게시물이 없습니다

모두 보기 사용 후기 쓰기

상품 Q&A

상품에 대해 궁금한 점을 해결해 드립니다.

게시물이 없습니다

모두 보기 상품 Q & A 쓰기