컨텐츠 바로가기


product


현재 위치

  1. 문 학
  2. 원작 문학

이전 제품 보기

다음 제품 보기

크게보기

[P0000BLQ] La lupo sur Kapitolo

() 해외배송 가능

La lupo sur Kapitolo 기본 정보
판매가
소비자가 0원
적립금
  • 0 (0%)
  • 무통장 결제시 적립금 ( %) 무
  • 카드 결제시 적립금 ( %) 카
  • 실시간 계좌 이체시 적립금 ( %) 실
  • 적립금 결제시 적립금 ( %) 적
  • 휴대폰 결제시 적립금 ( %) 휴
무이자할부
제조사 IEM
원산지 스웨덴
상품코드 P0000BLQ
수량

updown

국내/해외배송
SNS 상품홍보
QR코드  

이미지저장 | 코드URL복사

QR코드 보내기 페이스북으로 보내기 트위터로 보내기 미투데이로 보내기 요즘로 보내기

장바구니 담기 관심상품 등록 추천 메일 보내기

쇼핑 계속하기 바로 구매하기

event

상품상세정보

최근 한국 에스페란티스토들에게 널리 알려진 단편 ‘Maljunulo Migras’의 작가 Stellan ENGHOLM (스텔란 엥그홀롬 / 1899-1960)의 단편집 ‘La lupo sur Kapitolo (신전 위의 늑대)’를 소개합니다. 이 책에는 10편의 단편이 들어있습니다. 

작가 스텔란은 스웨덴 출신의 에스페란토 원작 작가로서 그의 작품성은 에스페란토계에서 높은 평가를 받고 있습니다.

                         

La lupo sur Kapitolo

  • Author: Stellan Engholm
  • Kind: novelo, original work
  • Format: libro kudre bindita
  • Description: Ĉiuj originalaj rakontoj kaj noveloj de la svedo Engholm, unu el la plej gravaj nomoj el la proza literaturo.
  • Pages: 94
  • Width: 15 mm
  • Height: 23 mm
  • Weight: 190 g
  • ISBN: 3-901752-05-6
  • Review:
    • De Sten Johansson: Grava servo, imponaj tekstoj
    • De Don Harlow: Recenzo: La lupo sur Kapitolo
    • La lupo sur Kapitolo de Stellan EngholmLa lupo sur Kapitolo de Stellan Engholm estas kolekto de liaj rakontoj, eldonita en 1997 de IEM. La naŭ rakontoj en bonstila Esperanto estas tre agrablaj legaĵoj, ekz. pri knabo, pafas al birdeto kaj poste tre bedaŭras tiun agon, pri maljunulo, kiu perpiede ekiras al sia filo, kiu ne reagis al liaj leteroj pri la malfacila hejma situacio. La lupo sur la Kapitolo estas enfermita en malgranda ejo, kie ĝi daŭre tien-reen kuretas, kverelo inter knaboj fuĝas la tradician komunan lignobruladon.
      Entute tre leginda kaj ofte pensiga eldnono, ĉefine kelkaj informoj pri la aŭtoro. (Anneke Buys (Nederlando) - Internacia Esperanto-Sumoo Novembro 2020)
  • RatingAdd my rating
 
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Grava servo, imponaj tekstoj

esperanto.net

Stellan Engholm estas konata kiel originala Esperanta romanisto, tradukinto de pluraj verkoj kaj eldoninto de Malgranda Revuo en 1943-52. Krome li verkis kelkajn novelojn, kiuj aperis en revuoj de 1932 ĝis 1958. Du noveloj, Maljunulo migras kaj Venĝo, aperis libroforme en 1943.

Herbert Mayer kolektis liajn novelojn kaj en 1997 eldonis ilin en volumo ĉe IEM, kio signifas gravan servon al la nuntempaj literaturamantoj Esperantaj. Legante la naŭ novelojn, mi eĉ bedaŭras, ke Engholm ne pli multe dediĉis sian talenton al tiu ĝenro, ĉar temas plejparte pri tre imponaj tekstoj.

La enkonduka titola noveleto estas unupaĝa, tre koncentrita teksto, kiu en amara tono kaj distilita lingvaĵo prezentas al ni la senesperan sorton de lupo katenita kiel simbolo de la urbo Romo. "Granda estas la ŝarĝo sur malgranda mizera lupo, kiu portas la pezon de epokoj, de la paŝtistaj kabanoj sur Palatino ĝis la mondregno de Pax Romana" (p. 7). Ĉi simbola novelo aperis en 1958, du jarojn antaŭ la morto de Engholm.

La plej multaj el la noveloj havas filozofian bazon kaj traktas demandojn pri esenco aŭ moralo de homeco. En Silenta Fredriko la ĉefa temo estas la homa libereco, kaj en kio ĝi konsistas. "Kiam mi estis infano, la sencela vagado sufiĉis por mi, kaj en tio estis libereco sufiĉe. Sed nun mi bezonas sencon kaj celon, kaj en tio estas libereco" (p. 25), cerbumas Fredrik post duona tago, kiam li forestis de sia laboro por gustumi liberecon.

En Stult-Kuraĝa el 1934 temas pri la baza senco de la vivo. Ĝi prezentas viron, kiu kredis trovi tiun, sed kiam li - reale aŭ sonĝe - venas en la ĉielon, nenio tie estas laŭ lia atendo. Ĉi tie la aŭtoro trovis samtempe humuran kaj pensigan formon por diskuti la vivon.

La branĉetoj estas alegoria fabelo pri la vivo, verkita en leĝera kaj naiveca tono. Nova balailo el betulaj branĉetoj sopiras je la printempa ekfoliado, sed klarigas al ĝi fosilo: "La senco de nia vivo estas esti utilaj, ripozi kaj denove esti utilaj. Ĉu la vivo povas havi alian sencon?" (p. 39-40)

La Fajrofesto rakontas okazaĵon tre konatan al multaj svedoj. Temas pri milito inter infanoj kaj junuloj kun la celo prirabi unu la alian je brulligno por la plej impona printempa fajro. El tiu realisma kaj preskaŭ folklora temo Engholm kreis idean novelon pri la amara gusto de perdita konkordo, eĉ ĉe la venkintoj. "Ni sentis same kiel li, kaj por kaŝi, ke ankaŭ ni estas ploremaj, ni faris same kiel li: malfiere iris for en la mallumon kaj lasis la fajron por bruli laŭ propra plaĉo" (p. 14).

Ĉiuj noveloj, krom la fabeleca La branĉetoj, estas verkitaj en realisma stilo - eĉ Stult-Kuraĝa, kiu okazas parte en la ĉielo. Kaj ĉiuj noveloj estas tre sukcesaj, bonaj artaĵoj, krom la plej frue verkita. Tiu estas Festo el 1932, kaj ĝi aperas plej multe kiel skizo aŭ provo, kie la aŭtoro prilaboras temojn, kiujn oni rekonas en postaj verkoj. La novelo rakontas pri maljunulo, kies infanoj formigris de li, sed revenas vizite dum Kristnasko. Ĝi tamen ne havas kompletan formon, sed ŝajnas nur komenco de io pli ampleksa.

La plej gravaj eroj de la aro tamen estas la du finaj noveloj, kiuj aperis libroforme en 1943. Plej imponas Maljunulo migras. Ĝi estas bonega portreto psikologia de maljuna viro. La novelo estas trafa, homeca, plena de klarvido kaj komprenemo. Krome ĝi donas riĉan kaj profundan mediopriskribon el kampara Svedio. La novelo estas verkita en tria persono, "li-formo", sed senescepte konservas la perspektivon de la maljunulo.

Dume vagas ankaŭ liaj pensoj, tra pli ol sep pasintaj jardekoj en la hejmlando kaj en malproksima okcidento. Tiam foje okazas, ke li tute forgesas la kaŭzon kaj celon de sia irado kaj dum horoj estas for en siaj memoroj. Sed jen li vekiĝas el siaj pensoj, rigardas kun miro la fremdan pejzaĝon ĉirkaŭ si kaj demandas sin, kial li tie ĉi iras. Poste li rekonsciiĝas, memoras la virinojn kaj la filon. (p. 55)

Plej longa kaj eble plej grava el la naŭ noveloj estas Venĝo. Ĝi estas filozofia kaj morala novelo en realisma mantelo. Ĉi tie Engholm traktas homan malicon, ĝian kaŭzon kaj celon, kaj la sencon de venĝo - por la venĝanto, por la persono al kiu li venĝas, kaj por la ceteraj homoj. "Kian sencon havus tio?" (p. 73) demandas sin la ĉefrolanto, pensante pri eventuala venĝo pro antaŭlongaj malicaĵoj. Kaj malgraŭ liaj finaj vortoj: "Ne, ne, tio ne havas sencon" (p. 81), tamen la novelo havas nedeciditan finon. La aŭtoro havas la kuraĝon lasi al la leganto mem juĝi, kaj ne multe trudas al ni la ĝustan respondon. Se konsideri, ke la novelo aperis en 1943, tio estas fino kiu rivelas ion pri la sendependeco de Stellan Engholm.

La novelo Venĝo tamen havas ankaŭ malfortajn flankojn, kiujn mi rekonas de aliaj verkoj, precipe de la Torento-trilogio. Teknika malglataĵo troveblas en la maniero rakonti. La novelo havas unu ĉefan tempo-planon, kaj krome necesas sciigi kio okazis antaŭ ses jaroj. Tion la aŭtoro faras parte per dialogo inter restinta patrino kaj ŝia filo, formigrinta kaj nun revenanta vizite. Tio estus bonega metodo, tamen ilia dialoga rememorado ne aperas realisma, ĉar efektive ĝi ja estas informado al la leganto. Alia, pli grava problemo estas, ke la homoj ne nur agas kaj parolas, sed krome filozofie motivas kaj diskutas la sencon de siaj agoj. Ambaŭ tiuj problemoj fontas el la sinteno de Engholm al la realismo. Li efektive ne estis realisto, sed filozofia verkisto kiu uzis realisman formon. En ordo, sed pro tio li kredis, ke li povas rezigni la realismon, kiam ĝi ne konvenis al lia celo, ekzemple en la traktado de moralaj dilemoj.

Kiel evidentas el la supre diritaj vortoj, aldona temo de Venĝo estas la situacio de tiu, kiu formigris kaj poste revenas. "Li fariĝis homo sen hejmloko. En la ĉefurbo li ĉiam pensis pri sia naskiĝloko kiel pri sia vera hejmo, egale ĉu li tie loĝos aŭ ne. La reveno detruis tiun imagon" (p. 72). Tiun senton de fremdeco ĉiuloke, ĉiumedie, Stellan Engholm evidente bone konis. Klare, ĝi rekoneblas ankaŭ de multaj legantoj. Pro tiu kaj multaj aliaj detaloj, la noveloj ŝajnas pli legindaj kaj ĝueblaj de nuntempuloj, ol liaj romanoj.

Pri la stilo kaj lingvaĵo de la noveloj sufiĉus diri unu vorton, kiu signifas la plej altan gradon de rekomendo: Ili estas Engholmaj!

Sten Johansson

Recenzo: La lupo sur Kapitolo

esperanto-usa.org

Mi unue renkontis ne la verkiston sed la tradukiston Stellan Engholm tre frue en mia esperantisteco, kiam mi aĉetis, legis, kaj raviĝis de lia traduko de Gösta Berling de Nobelpremiito Selma Lagerlöf. Jarojn poste oni informis min, ke li ankaŭ tradukis, en la daŭro de nur 20 tagoj, la tutan manuskripton de Per balono al la poluso pri la Andrée-ekspedicio tial, ke ĝi povu aperi en Esperanto ĉe la eldonisto samtempe kun versioj en ok aliaj lingvoj. Sed inter esperantistoj li estas pli bone memorata unue pro siaj originalaj romanetoj pri la vilaĝo Torento (Al TorentoInfanoj en TorentoJunuloj en TorentoVivo vokas) kaj pro la plenvalora romano Homoj sur tero(1)


I first met not the author but the translator Stellan Engholm very early in my Esperanto-speaking career, when I bought, read and was enchanted by his translation of Nobel Laureate Selma Lagerlöf's Gösta Berlings Saga. Years later I was told that he was also the translator, in only 20 days, of the entire manuscript of By Balloon to the Pole, about the Andrée Expedition, so that it could appear in Esperanto from the publisher simultaneously with versions in eight other languages. But among Esperanto speakers he is better remembered primarily for his original novellas about the village of Torento (Al TorentoInfanoj en TorentoJunuloj en TorentoVivo vokas) and for his complete novel Homoj sur tero(1)


Cxi tiu libro prezentas al ni naŭ liajn originalajn novelojn, verkitajn en bonegstila kaj relative facile legebla Esperanto inter la jaroj 1932 kaj 1958, kiam aperis lia fina verkaĵo antaŭ lia morto (la titola noveleto).



This book gives us nine of his original short stories, written in Esperanto that is of excellent style and relatively easily readable. Stories date from the years between 1932 and 1958, when his last work before his death appeared (the title vignette).



"La lupo sur Kapitolo", dupaĝa, priskribas enkaĝigitan lupon en la koro de urbo, kiun fondis knabo kies patrino mem estis lupo (Romulus). "La fajrofesto" traktas la komencon de la printempo en Svedio kaj rivalecon inter du grupoj de gejunuloj. En "Silenta Fredriko" sveda taglaboristo provas liberigi sin de la ĉiutagaj rutinaĵoj kaj tuj ekkomprenas, ke li ne scias, kio estas vera libereco. "Stult-kuraĝa" levas la demandon: kia estas la postmorta ĉielo, kiel atingi ĝin, kion oni trovos tie. En "Knabo kaj birdo" juna knabo sagpafas birdon kaj tiam provas reflegi ĝin al bona sano. "La branĉetoj", kiu tekstas kiel pastiĉo de Hans Christian Andersen, rakontas la vivon kaj morton de kelkaj branĉetoj detonditaj de siaj plantaĵoj por "utili", t.e. servi kiel neĝobalailo. En "Festo", kiu reportas nin al la amata de Engholm vilaĝo Torento, maljuna viro ne tute komforte bonvenigas al sia hejmo la gefilojn, bogefilojn kaj genepojn por la kristnaska sezono. En "Maljunulo migras", alia maljuna viro, mistraktite de la edzino kaj bofratino, decidas eskapi de sia hejmo kaj promeni 240 kilometrojn al Stokholmo por serĉi helpon ĉe sia filo; tro baldaŭ li eltrovas, ke 76-jarulo ne estas tiel elasta kiel 26-jarulo iam estis. "Venĝo" revenigas sukcesa domkonstruisto al sia hejma distrikto por viziti sian patrinon — kaj por renkonti bienan administranton kiu malbone traktis lin dum lia junaĝo, kaj lerni, ke venĝo ne ĉiam estas bongusta.



"La lupo sur Kapitolo" (The Wolf on the Capitoline), two pages long, describes a caged wolf in the heart of a city that was founded by a boy whose mother was herself a wolf (Romulus). "La fajrofesto" (The Fire Celebration) treats of the beginning of spring in Sweden and a rivalry between two groups of young people. in "Silenta Fredriko" (Silent Frederick) a Swedish day-worker tries to liberate himself from the daily routines and immediately learns that he does not know what real freedom is. "Stult-kuraĝa" (Stupid-Brave) raises the question: what is Heaven like, how can you get there, what will you find there. in "Knabo kaj birdo" (A Boy and a Bird) a young boy shoots a bird with an arrow and then tries to nurse it back to health. "La branĉetoj" (The Branches), which reads like a Hans Christian Andersen pastiche, tells of the life and death of a few branches cut off of their plants to "be useful", i.e. serve as a snow broom. In "Festo" (Festival), which carries us back to Engholm's beloved village of Torento, an old man with some discomfort welcomes his children, their spouses and their children to his home for the Christmas season. In "Maljunulo migras" (An Old Man Travels), another old man, mistreated by his wife and sister-in-law, decides to escape from his home and walk 240 kilometers to Stockholm to seek help from his son; too soon he discovers that a 76-year-old is not as elastic as a 26-year-old once was. "Venĝo" (Vengeance) brings back a successful home-builder to his home district to visit his mother -- and to meet an estate administrator who treated him badly in his youth, and to learn that vengeance doesn't always have a good taste.



La libron finas tri artikoloj pri Engholm. El Literatura Mondo en la jaro 1932 Jean Forge priskribas viziton al la hejmo de la verkisto Engholm kaj lia edzino. Kaj el la paĝoj de La Espero de la jaro 1960 Ernfrid Malmgren kaj Ferenc Szilágyi proponas eŭlogiojn pri la ĵus forpasinta verkisto.



The book finishes with three articles about Engholm. From Literatura Mondo in the year 1932 Jean Forge describes a visit to the home of author Engholm and his wife. And from the pages of La Espero of the year 1960 Ernfrid Malmgren and Ferenc Szilágyi offer eulogies about the author who has just passed away.



Plezure legebla libro.



A book that can be read with pleasure.



(1) Oni povas legi mallongan artikolon pri Engholm kaj liaj verkaĵoj ĉi tie.


(1) You can read a short article about Engholm and his works here.




Don Harlow


상품결제정보

고액결제의 경우 안전을 위해 카드사에서 확인전화를 드릴 수도 있습니다. 확인과정에서 도난 카드의 사용이나 타인 명의의 주문등 정상적인 주문이 아니라고 판단될 경우 임의로 주문을 보류 또는 취소할 수 있습니다.  

무통장 입금은 상품 구매 대금은 PC뱅킹, 인터넷뱅킹, 텔레뱅킹 혹은 가까운 은행에서 직접 입금하시면 됩니다.  
주문시 입력한 입금자명과 실제입금자의 성명이 반드시 일치하여야 하며, 7일 이내로 입금을 하셔야 하며 입금되지 않은 주문은 자동취소 됩니다.

배송 정보

  • 배송 방법 : 빠른등기
  • 배송 지역 : 전국지역
  • 배송 비용 : 3,000원
  • 배송 기간 : 2일 ~ 3일
  • 배송 안내 : - 산간벽지나 도서지방은 별도의 추가금액을 지불하셔야 하는 경우가 있습니다.
    고객님께서 주문하신 상품은 입금 확인후 배송해 드립니다. 다만, 상품종류에 따라서 상품의 배송이 다소 지연될 수 있습니다.

교환 및 반품 정보

교환 및 반품이 가능한 경우
- 상품을 공급 받으신 날로부터 7일이내 단, 가전제품의
  경우 포장을 개봉하였거나 포장이 훼손되어 상품가치가 상실된 경우에는 교환/반품이 불가능합니다.
- 공급받으신 상품 및 용역의 내용이 표시.광고 내용과
  다르거나 다르게 이행된 경우에는 공급받은 날로부터 3월이내, 그사실을 알게 된 날로부터 30일이내

교환 및 반품이 불가능한 경우
- 고객님의 책임 있는 사유로 상품등이 멸실 또는 훼손된 경우. 단, 상품의 내용을 확인하기 위하여
  포장 등을 훼손한 경우는 제외
- 포장을 개봉하였거나 포장이 훼손되어 상품가치가 상실된 경우
  (예 : 가전제품, 식품, 음반 등, 단 액정화면이 부착된 노트북, LCD모니터, 디지털 카메라 등의 불량화소에
  따른 반품/교환은 제조사 기준에 따릅니다.)
- 고객님의 사용 또는 일부 소비에 의하여 상품의 가치가 현저히 감소한 경우 단, 화장품등의 경우 시용제품을
  제공한 경우에 한 합니다.
- 시간의 경과에 의하여 재판매가 곤란할 정도로 상품등의 가치가 현저히 감소한 경우
- 복제가 가능한 상품등의 포장을 훼손한 경우
  (자세한 내용은 고객만족센터 1:1 E-MAIL상담을 이용해 주시기 바랍니다.)

※ 고객님의 마음이 바뀌어 교환, 반품을 하실 경우 상품반송 비용은 고객님께서 부담하셔야 합니다.
  (색상 교환, 사이즈 교환 등 포함)

서비스 문의

에스페란토 도서 구입과 관련하여 불편사항이 있으시면 010-3340-5936으로 연락주시면 감사하겠습니다.

상품 사용 후기

상품의 사용후기를 적어주세요.

게시물이 없습니다

모두 보기 사용 후기 쓰기

상품 Q&A

상품에 대해 궁금한 점을 해결해 드립니다.

게시물이 없습니다

모두 보기 상품 Q & A 쓰기