컨텐츠 바로가기


product


현재 위치

  1. 문 학
  2. 번역 문학

이전 제품 보기

다음 제품 보기

크게보기

[P0000BLO] 어린 왕자 Eta princo

() 해외배송 가능

어린 왕자 Eta princo 기본 정보
판매가
소비자가 0원
적립금
  • 0 (0%)
  • 무통장 결제시 적립금 ( %) 무
  • 카드 결제시 적립금 ( %) 카
  • 실시간 계좌 이체시 적립금 ( %) 실
  • 적립금 결제시 적립금 ( %) 적
  • 휴대폰 결제시 적립금 ( %) 휴
무이자할부
제조사 진달래 출판사
원산지 국내
상품코드 P0000BLO
수량

updown

국내/해외배송
SNS 상품홍보
QR코드  

이미지저장 | 코드URL복사

QR코드 보내기 페이스북으로 보내기 트위터로 보내기 미투데이로 보내기 요즘로 보내기

장바구니 담기 관심상품 등록 추천 메일 보내기

쇼핑 계속하기 바로 구매하기

event

상품상세정보


* 책명 : 어린 왕자 (Eta princo)


* 책 내용 : Saint-Exupery 의 어린왕자의 '에스페란토-한글 대역판'


* 역자 : Pierre Delaire (에스페란토), 오태영(한국어)


* 쪽수 : 252


* 값 : 12000원 (송료 3000원 별도)


* 구입 방법 : 구입을 원하시는 분은 카드 주문 또는 국민 068-21-0187-603 (이중기)으로 15000원 송금후  카톡 또는 010-3340-5936으로 문자 바랍니다.

--------------------------------------

Pierre DELAIRE [proksimuma prononco: pjer deler] (naskiĝis la 30-an de decembro 1919 en Orleano, mortis la 22-an de junio 1985 en Orleano[1]) estis franca esperantisto. [2]

Li loĝis en Orleano, en centra Francujo. Li estas nun plej konata kiel esperantiginto de La Eta Princo de Antoine de Saint-Exupéry. Paradokse, la interreto entenas malmultajn informojn pri Pierre Delaire. En ĝi ja troviĝas kelkaj informoj pri liaj libroj, sed preskaŭ nenio pri lia vivo.

Post la morto de Delaire, la franca Esperantisto Jean-Louis Texier (m. 2009) akceptis de la filoj de la forpasinto liajn arkivojn. Ĉirkaŭ la jaro 2003, Texier transdonis preskaŭ ĉiujn el ili al la Orleana Esperantista grupo (“Espéranto-Loiret”), konservante nur kelkajn leterojn.

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Pierre Delaire kontaktiĝis infanaĝe kun Esperanto. En artikolo aperinta en 2007 ĉe www.gazettedorleans.fr, subskribita per “Jack”,[3] oni legas, pri la ĉiuaprila orleana komerca foiro:

1928 […] Okaze de la tiujara foiro, s-ino Magnus havis budon en la festa salonego por konigi la universalan lingvon Esperanto. Kun ŝi estis du knaboj: la fratoj Delaire. Unu el ili famiĝis, ĉar li estis la unua instruisto lanĉinta en elsendo de “Radio Paris” kursojn pri Esperanto.

En 1928, Pierre Delaire estis okjara. Legante la liston de liaj publikaĵoj (vd. ĉi-suben), oni konstatas, ke, jam kiel 16-jarulo, li multe aktivadis por Esperanto. Li neniam ĉesos.

La centro Esperanto-Office fondita de Delaire[redakti | redakti fonton]

En 1936 (16- aŭ 17-jara), eble eĉ antaŭe, li fondis, en sia urbo, Orleano, centron nomatan unue simple Esperanto-Office, poste Centre national Esperanto-Office (CNEO) — t. e. Nacia Centro Esperanto-Office.[4] Ĝia adreso, almenaŭ inter 1953 kaj 1961,[5] estis 9 bis, rue du Commandant-de-Poli, Orléans, Francujo. La kontrakto subskribita de Delaire en 1981 kun Kanada-Esperanto Asocio kaj la franca eldonejo Gallimard pri la dua Esperanta eldono de La Eta Princo donas kiel adreson de CNEO: 46 bis, boul. Alexandre Martin, B. P. 2002, 45010 Orléans CEDEX.[6]

Sian centron li direktis ĝis sia morto. Li havis iam kaj tiam kunlaborantojn, sed eble neniam verajn dungitojn.

En kaj per tiu centro Delaire instruis Esperanton, rekte aŭ koresponde, kaj eldonis Esperantajn librojn, ĉefe lernolibrojn, kaj tiel subtenis sin.

Laŭ atesto[7] de la esperantisto Jean-Louis Texier, kiu bone konis Delaire-on, povus esti, ke CNEO havis, almenaŭ ĉirkaŭ 1950–53, butikon en la strato Descartes en Parizo. Tie ja ekzistis tiam butiko de esperantaĵoj, sed ne certas, ĉu ĝi havis ligon kun CNEO aŭ ne.

Kun la helpo de pluraj privatuloj kaj kelkaj Esperantistaj asocioj, li fondis libroklubon nomatan La Esperantista Libro-Klubo “Edelvejso”, kiun li direktis, kaj per kiu li publikigis almenaŭ du librojn, interalie la unuan eldonon de lia traduko de La Eta Princo en 1961. Dorse de ĉi-lasta libro kuŝas la listo de ĉiuj membroj-fondintoj de la Libro-Klubo. Eblas, ke, krom eldoni, la Libro-Klubo ankaŭ disponigis al siaj membroj Esperantajn librojn de aliaj eldonejoj, sed tio estas nura hipotezo.

"Kampanjo por la vulgarigo de Esperanto"[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu estis la nomo de propaganda asocio, kiun li kreis en 1949, helpe de kelkaj samideanoj, kun la celo “fari konstantan kaj metodan propagandon de Esperanto per radio-elsendoj, artikoloj en la gazetaro, dissendo de propagandiloj al fakuloj, organizo de naciaj konkursoj, k.t.p.”[8] Ĉiun jaron li organizis inter siaj lernantoj konkurson, kies laŭreatoj ricevis kiel premion senpagan restadon ĉe Esperantistoj, ofte en Nederlando, sed ankaŭ, foje, en Anglujo kaj, alian fojon, en Hispanujo. Li reklamis la konkurson per artikoloj en francaj gazetoj, post kio sekvis aliaj artikoloj pri la premiitoj, kaj poste aliaj denove post ilia reveno hejme.

Grava parto de lia kampanjo estis gazetara servo, per kiu li ĉiumonate sendis al multaj francaj gazetoj mallongajn komunikojn pri diverslandaj okazaĵoj en Esperantujo, kune kun artikoloj.

Radio-elsendoj[redakti | redakti fonton]

Dum kelka tempo, Delaire ankaŭ faris regulajn elsendojn pri Esperanto, ĉe la franca nacia radio (“Radiodiffusion française” — RF). Povas esti, ke liaj elsendoj titoliĝis “Radio-Esperanto”, sed tio ne certas. Dum kelka tempo li instruis Esperanton ĉiuĵaŭde ĉe “Radio-Paris”.[9] En liaj RF-elsendoj li intervjuis almenaŭ du francajn gravulojn favorajn al Esperanto: Georges Duhamel kaj Maurice Genevoix.

Georges Duhamel (1884–1966) estis fama franca verkisto kaj ano de la Franca Akademio. Delaire intervjuis lin la 23an de decembro 1954. Tiam Duhamel deklaris:[10]

Dum mia vivo, mi spektis la naskiĝon de pluraj provaj internaciaj lingvoj… Inter tiuj, Esperanto ŝajnas la plej plenumita, ĝi ŝajnas esti tiu, kiu devas vere sukcesi… Esperanto estas eble vokata al granda estonteco, aparte por la homoj devigataj vojaĝi, por kiuj tia ilo ege utilus. Dum kelkaj vojaĝoj miaj, mi devis viziti kvin, ses, sep malsamajn landojn… Mi ne povis paroli en la lingvoj de tiuj sep landoj. En tiaj kondiĉoj, komuna pont-lingvo montriĝus ja utila…
Ĉu Esperanto estas destinita doni artverkojn, literaturajn ĉefverkojn? Mi opinias, ke Esperanto povus iun tagon naski esceptajn verkojn, celantajn vastan, diversan publikon… Mi tre fieras konstati, ke kelkaj el miaj libroj publikiĝis brajle, kaj kelkaj Esperante.

Maurice Genevoix (1890–1980) estis alia fama franca aŭtoro, kaj vivdaŭra sekretario de la Franca Akademio. Lin intervjuis Delaire la 18an de februaro 1955. Diris s-ro Genevoix:[11]

Tio, kion mi deziras, kaj intense deziras, tutkore deziras, estas, ke la nacioj unue zorgu pri ĉio, kio povas proksimigi ilin, pri ĉio, kio povas alkonduki ilin al reciprokaj komprenado kaj tolerado. Kaj, en tiu kampo, lingvo dua, vere internacia kaj komuna, povas esti, memkompreneble, gravega, netakseble valora, por la venontaj generacioj. […]
Esperanto tute ne estas unuforma lingvo, robota lingvo, sed, male, lingvo natura kaj fleksebla. […]
Mi scias, kiu estas Zamenhof. Mi scias, ke vi tradukis verkojn el la universala literatura heredaĵo.Cetere vi devus daŭrigi tiun laboron. […]
Esperanto kapablas esprimi la plej subtilajn nuancojn de niaj pensoj kaj sentoj. Ĝi ebligas, do, esprimi sin en maniero plej ĝusta, plej literatura, plej estetika kaj plej kapabla kontentigi la mensojn plej postulemajn kaj apartajn. Kaj ĝi ne povas malfortigi la naciajn lingvojn. […]
Ĉar, dank’ al viaj konvinko, fido, konstantaj streboj, vi jam tuŝis la internaciajn opiniojn, ĉar la nombro de viaj adeptoj senĉese multiĝas, ĉar tiel la demando pri Esperanto fariĝis aktuala, vi jam survojas al venko. […]
Foje mankas lastmomente la decida impulso, tio, kion Lukrecio nomis “clinamen” [latina vorto signifanta “kliniĝo”], sed ĝuste tio, s-ro Delaire, estas via afero. En ĉi tiuj atomaj, ĉenreakciaj tempoj, vi estas tiu, kiu devas lanĉi tiun ĉenon. Kuraĝon, do, ĉar tiu ĉeno almenaŭ tute ne estas timinda, sed male esperinda.

Organizado de kongresoj kaj vojaĝoj[redakti | redakti fonton]

Foto de grupo dum la "Internacia Esperanto semajno", en Krommenie (Nederlando), de la 12a ĝis la 20a de aŭgusto 1956 (organizita de Pierre Delaire, en la unua vico, apud la centra flago)

Dum multaj jaroj, Pierre Delaire organizis vojaĝojn por siaj lernantoj, al Nederlando, Jugoslavio, Bulgario kaj aliaj landoj. Li organizis "Kongresoj de amikecoj", en kiuj homoj venis por plezuro de praktiki la komunan lingvon Esperanto.

Libroj verkitaj, tradukitaj aŭ eldonitaj de Pierre Delaire[redakti | redakti fonton]

Jen almenaŭ parta listo de liaj verkoj, tradukaĵoj kaj eldonaĵoj.[12] Ĉi-sube rektaj krampoj entenas [esperantigojn de titoloj] kaj [komentojn].

  • Radiesteza Gazeto
    Radiesteza Gazeto — internacia esperantlingva organo de la radiestezoj kaj radiestezo-amikoj, 1937, monata gazeto eldonita de Delaire
  • Émile Christophe, Estu radiesteza serĉisto!, Esperanta traduko de Pierre Delaire, Parizo, Esperantista Centra Librejo, 1938 (214 paĝoj)
  • Pierre Delaire, Premier pas… — cette brochure comprend les deux premières leçons de l’Esperanto en douze leçons [Unua paŝo… — ĉi broŝuro entenas la du unuajn lecionojn de Esperanto en dek du lecionoj], Orleano, Centre National Esperanto-Office, ĉirkaŭ 1939 (16 paĝoj)
  • Pierre Delaire, L’Esperanto en douze leçons — cours élémentaire d’Esperanto [Esperanto en dek du lecionoj — elementa kurso pri Esperanto], 3a eldono, prefaco de intendanto-generalo Louis Bastien [1869–1961], Orleano, Esperanto-Office, 1945 (103 paĝoj)
  • Pierre Delaire, Bulletin officiel du Centre National Esperanto-Office [Oficiala bulteno de la Nacia Centro Esperanto-Office], 1947–
  • Pierre Delaire, L’Esperanto en douze leçons — cours pratique complet [Esperanto en dek du lecionoj —kompleta praktika kurso pri Esperanto], 5a eldono, prefacoj de intendanto-generalo Louis Bastien [1869–1961] kaj Pierre Tardieu, ilustraĵoj de Madeleine Villain, Orleano, Centre National Esperanto-Office, 1955, (XXVII, 226 paĝoj)
  • Pierre Delaire. La Gazeto — bulletin officiel de la campagne pour la vulgarisation de l’Espéranto [Oficiala bulteno de la kampanjo por vulgarigo de Esperanto], 1957–1973
  • Pierre Delaire, L’espéranto : fil d’Ariane du cœur et de l’esprit — texte bilingue [dulingva teksto— Esperanto: Ariadna fadeno de l’ koro kaj de l’ spirito, prefaco de Maurice Lavarenne, Orleano, Centre National Esperanto-Office, 1959 (196 paĝoj)
  • Antoine de Saint-Exupéry, La Eta Princo — Kun akvareloj de la aŭtoro, Esperanta traduko de Pierre Delaire, antaŭparolo de Ralph Harry, Orleano, Esperantista Libro-Klubo “Edelvejso”, 1961 [La ilustraĵoj en ĉi eldono estas fakte senkoloraj liniaj paŭsaĵoj de la originalaj parte koloraj akvareloj de la aŭtoro.]
  • Pierre Delaire, L’Espéranto vivant — Cours pratique complet, encyclopédique — Grammaire et méthode directe [Vivanta Esperanto — Kompleta, enciklopedia praktika kurso — Gramatiko kaj rekta metodo], 7a eldono, prefacoj de intendanto-generalo Louis Bastien [1869–1961] kaj Pierre Tardieu, ilustraĵoj de Chantal Chavenon-Lanéry, Orleano, Centre National Espéranto-Office, 1965 (226 paĝoj) [Verŝajne temas pri pliampleksigo de lia Esperanto en douze leçons.]
  • Pierre Delaire, La Dolĉa Franclando, dediĉita al Jean Rostand, Orleano, Centre National Esperanto-Office, 1972 (124 paĝoj) [Vojaĝmemoraĵoj.]
  • Pierre Delaire, Tu seras Espérantiste ! Résumé de l’essentiel qu’il faut savoir sur l’Espéranto, son utilité, son but interne, sa naissance, son histoire, sa facilité, sa grammaire simplifiée, sa diffusion dans le monde, sa presse, sa littérature, ses associations etc. [Ci estos Esperantisto! Resumo de la esencaj sciindaĵoj pri Esperanto, ĝiaj utilo, interna celo, naskiĝo, historio, facilo, simpligita gramatiko, disvastiĝo en la mondo, gazetaro, literaturo, asocioj ktp], Orleano, Centre National Esperanto-Office, 1975 (32 paĝoj)
  • Pierre Delaire, L’Espéranto vivant — cours pratique complet [Vivanta Esperanto — Kompleta, praktika kurso], Orleano, Centre National Espéranto-Office, 1976 (128 paĝoj)
  • Antoine de Saint-Exupéry, La Eta Princo — verkita kaj desegnita de Antoine de Saint-Exupéry, dua, reviziita Esperanta traduko de Pierre Delaire, Montrealo (Kanado), Kanada Esperanto-Asocio, 1984 (93 paĝoj) [Ĉi eldono enhavas kolorajn reproduktaĵojn de la originalaj ilustraĵoj de la aŭtoro.]
  • Antoine de Saint-Exupéry, La Eta Princo — kun desegnoj de la aŭtoro, tria, reviziita eldono de la Esperanta traduko de Pierre Delaire, Montrealo (Kanado), Kanada Esperanto-Asocio, kaj Parizo (Francujo), Espéranto-France, 2010 [Traduko reviziita de ses-homa internacia komitato, kun altkvalitaj reproduktaĵoj de la originalaj ilustraĵoj de la aŭtoro.]

Kaj fine senjara ero:

  • La belle histoire de la Croix Rouge : en espéranto / La bela historio de la Ruĝa Kruco, teksto liverita de UNESKO, Esperanta traduko de Pierre Delaire, ilustraĵoj de Jean Bernadac, Orleano, Centre National Espéranto-Office, jaro ne indikita (5–8 paĝoj)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1.  Laŭ aŭtentigita kopio de la mortatesto de Delaire, disponigita de la orleana urbodomo. Jen la Esperanta traduko de ĝiaj unuaj frazoj:
    La dudek-duan de junio mil naŭcent okdek kvin, je la dek-naŭa horo, forpasis en sia hejmo je 1, Allée de Candolle, Pierre Maurice Guy DELAIRE, direktoro de Centre National Espéranto Office. Naskita en Orleano, la 30-an de decembro mil naŭcent dek naŭ. Filo de [ktp]
  2.  La portreto prezentata en ĉi tiu artikolo ŝajnas esti farita el la sama foto, kiel tiu publikigita en longa artikolo pri li en la gazeto La Praktiko, marto-aprilo 1953.
  3.  Gazette d’Orléans, 2007[rompita ligilo] (ligo valida 2010.7.7)
  4.  Interesa demando estas, kial li elektis tiun nomon “Esperanto-Office”, kiu ŝajnas esti angla esprimo?
  5.  Laŭ la ĉi-supre citata artikolo de La Praktiko (1953) kaj la unua Esperanta eldono de La Eta Princo (1961).
  6.  Arkivoj de Kanada Esperanto-Asocio.
  7.  Retmesaĝo skribita la 16an de majo 2009.
  8.  Vd. la ĉi-supre citatan artikolon de La Praktiko (1953). La sekvaj informoj pri tiu kampanjo estas el la sama fonto.
  9.  Je 9 h 30 sur ondlongo 348 metroj. Vd. la ĉi-supre citatan artikolon de La Praktiko (1953) kaj la sekvajn ligojn: Gazette d’Orléans, 2007[rompita ligilo]ligo 2 Arkivigite je 2012-04-09 per la retarkivo Wayback Machineligo 3 (ligoj validaj 2010.7.14)
  10.  Georges Duhamel, 1954[rompita ligilo] (ligo valida 2010.7.7)
  11.  Vidu ĉe ligo 1[rompita ligilo]. Ankaŭ ĉe ligo2ligo 3[rompita ligilo]ligo 4 (ligoj validaj 2010.7.7)
  12.  (1) Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj[rompita ligilo], Vieno, Aŭstrujo, (2) CDELI[rompita ligilo], Centre de documentation et d’étude sur la langue internationale, La Chaux-de-Fonds, Svisujo, (3) CDELI, (4) Reto de italaj bibliotekoj[rompita ligilo], (5) Katalogo de Universala Esperanto-Asocio, (6) Libropruntejo de Esperanto-Societo Kebekia[rompita ligilo], (7) Katalogo de Kanada Esperanto-Asocio[rompita ligilo], (8) Esperanto Kortrijk (ligoj validaj 2010.7.7)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svgTrovu « Pierre Delaire » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»


==================================
  • Recenzo:
    • De pp: Desegnu por mi ŝafeton
    • De Luiza Carol: La Eta Princo parolas Esperanton
    • De Jorge Camacho: Legaĵo por ĉiuaĝaj etuloj
    • De Aretusa (Italio): La Eta Princo
    • De Cizelilo (Brazilo)La eta princo de Antoine de Saint-Exupéry
    • De Katarina (Brazilo): La Eta Princo
    • De Atrebato kaj Joga (Francio)La eta princo de Antoine de Saint Exupery
    • Tre agrabla, mola kaj kortuŝa romano. Libro de junuloj tamen verkita por la maljunuloj. La rakonto tuŝas la korojn de plenkreskuloj tra la junulaj pensoj, sentoj, kaj kompreno de la mondo. Temas pri kiel serĉi kaj trovi la esencon dela vivo. La romano provas instrui al ni, ke ni ne serĉu per la okuloj, ĉar la okuloj normale estas blindaj, sed ni serĉu per la koro. Tion, kion ni serĉas, estas facile eltrovita en eĉ unu sola rozo aŭ en eĉ iom da akvo. Junuloj kun iliaj simplaj pensoj, imagpovoj, kaj grandaj koroj eltrovas la esencon pli bone ol la plenkreskuloj.  (Vasil Kadifeli - Internacia Esperanto-Sumoo Novembro 2013)
    • Tre plaĉis al mi denove malkovri tiun poezian kaj filozofian fabeleton. La esenco ne estas nevidebla per la okuloj, oni bone vidas nur per sia koro, kaj amata rozo estas unika. En tiu belega historio mankas laŭ mi inaj personoj. (Anino (Francio) - Internacia Esperanto-Sumoo Novembro 2018)
  • PritaksoAldoni mian pritakson
 
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Desegnu por mi ŝafeton


2011/04, p. 22monato.beesperanto.be

La Eta Princo (france Le Petit Prince) estas, certe, la plej konata romano de la franca aviadisto kaj verkisto Antoine de Saint-Exupéry kaj unu el la plej vendataj libroj iam ajn. Laŭtakse preskaŭ 100 milionoj da ekzempleroj estis distribuitaj, kaj pluraj versioj de la verko enhavas desegnaĵojn, faritajn de la aŭtoro mem. La romano inspiris eĉ kantistojn, kiel Mylène Farmer, kiu en la jaro 2000 vekis grandan atenton per sia Dessine-moi un mouton laŭ la fama eldiro de la eta princo komence de la libro: „Desegnu por mi ŝafeton”.

La verko entuziasmigis ankaŭ tradukistojn. Pli ol 200 diverslingvaj versioj estis eldonitaj. Unu el tiuj estas la esperantlingva traduko de Pierre Delaire. Ĝi aperis unue en 1961 en Orleano (Francio) kun nigrablankaj ilustraĵoj kaj poste, plenkolore, en 1984 en Montrealo (Kanado), funde reviziita de Delaire mem. Baldaŭ, tamen, tiu dua eldono elĉerpiĝis kaj La Eta Princo iĝis unu el la plej multe serĉataj verkoj.

Finfine nun, en la pasintjara junio, aperis la tria esperanta eldono, kun traduko denove reviziita fare de internacia skipo sub la gvidado de Francisko Lorrain kaj eldonita de Kanada Esperanto-Asocio kaj Espéranto-France. La traduko estas flua, belstila, senriproĉa. La libro, fortike bindita, presita sur luksa papero kaj kompostita en tre agrablaj tiparoj, instigas al plia legado kaj foliumado.

La Eta Princo estas plena de eternaj valoroj” diras la dorsa kovrilo. Tiujn eternajn valorojn oni nepre havigu al si: belega (re)eldono de grandioza verko!

pp

La Eta Princo parolas Esperanton

novembro 2011revuoesperanto.org
La Eta Princo vizitis min unuafoje, kiam mi estis gimnaziano. Tiam la libro ŝajnis al mi tajlorita ĝuste por mia aĝo, kaj fascinis min precipe la humuraj priskriboj de la strangaj solecaj aliplanedanoj, kiujn la Eta Princo vizitis: la reĝo pensanta ke li regas super ĉio, la malmodestulo pensanta ke ĉiuj aliaj homoj devas admiri lin, la ebriulo drinkanta por forgesi ke li hontas drinki, la negocisto pensanta ke li posedas la stelojn kiujn li kalkulas, la lanternisto pensanta ke li estas devigata lumigi kaj estingi ĉiuminute senutilan stratlanternon (“ĉar nun [la planedo] turniĝas unu fojon ĉiuminute, mi ne plu havas eĉ sekundon por paŭzi. Mi lumigas kaj estingas unu fojon ĉiuminute!” – li klarigas) kaj la geografo pensanta ke li bezonas esploristojn, ĉar “geografo estas tro grava persono por vagadi”. Ĉiuj tiuj karikaturaj protagonistoj pensigis min pri bone konataj plenkreskuloj, kiuj amase ĉirkaŭis min sur la planedo Tero kaj klopodis eduki min tiel, ke mi fariĝu ilia subulo, aŭ admiranto, aŭ kompatanto, aŭ esploristo… Ankaŭ la negocisto kaj la tro sinofera lanternisto similis al plenkreskaj konatoj, prezentantaj al mi vivstilojn, kiujn mi ne admiris. La lanternisto eĉ pensigis min pri iu tre proksima de mi, kies vivon mi neniam volis imiti. Kaj kvazaŭ divenante miajn sentojn, la Eta Princo diris: “Tiu estas la sola, kun kiu mi povus amikiĝi. Sed lia planedo estas vere tro malgranda. Sur ĝi ne estas spaco por du personoj…” Mi sendube preferis kiel modelon la vivstilon de la aviadisto, kiu kapablis kompreni la dezirojn de la infanoj, admiris ĉiujn belaĵojn de la tero kaj ĝuis ankaŭ la solecan meditadon en la dezerto...
Post nia unua renkontiĝo, la Eta Princo vizitis min ofte. Kiam mi patriniĝis, li eksimilis al mia filino. Intertempe, mi eksciis kelkajn detalojn pri la biografio de la aŭtoro, la kuraĝa aviadisto Antoine de Saint-Exupéry. Impresis min profunde la fakto, ke lia pli juna tre amata frato forpasis, kiam ili ambaŭ estis lernejanoj. Mi komprenis, ke Saint-Exupéry verŝajne sentis sin mezvoje, inter la mondo de infanoj kaj tiu de plenkreskuloj, fronte al sia pli juna frato. Mi rimarkis, ke verŝajne same sentas sin la aviadisto de la rakonto fronte al la Eta Princo, kiam li diras al tiu ke la plenkreskuloj “neniam komprenas ion ajn per si mem, kaj al la infanoj estas lacige ĉiam kaj ĉiam doni al ili klarigojn.” Impresis min ankaŭ la fakto, ke la aŭtoro verkis tiun rakonton post kiam li trapasis realan aviadilakcidenton en la dezerto Saharo kaj atendis tie kune kun alia aviadisto pli ol 3 tagojn, ĝis oni ilin savis. Tiam la verkisto suferegis pro soifo kaj malsato, tial li spertis halucinojn… Kaj la tuta libro fariĝis en mia menso pli-malpli (nur iusence!) rakonto pri reveno de spirito sur la teron, kvazaŭ la spirito de la pli juna frato vizitus la aviadiston por kuraĝigi lin en la dezerto. Kaj tiam, aparte emociis min la dialogo inter la Eta Princo kaj la venena serpento, kiu simbolas la morton:
“– Mi povas konduki vin pli malproksimen ol ŝipo, diris la serpento.”
Kaj iom poste:
“– Ho! Mi bone komprenis, diris la Eta Princo, sed kial vi ĉiam esprimiĝas per enigmoj?
– Mi solvas ilin ĉiujn, diris la serpento.”
Mi legis ankaŭ pri la tragedia morto de la aŭtoro en la aĝo de 44 jaroj, fine de la dua mondmilito, kiam li malaperis en milita misio super Mediteraneo. Kaj post kiam mi ricevis tiun informon, pli profundaj kaj eĥaj ekŝajnis al mi la adiaŭaj vortoj de la Eta Princo: “Kiam vi rigardos la ĉielon dumnokte, ĉar mi loĝos sur unu el la steloj kaj ridos sur unu el ili, tiam estos por vi, kvazaŭ ĉiuj steloj ridus. Vi havos stelojn, kiuj kapablas ridi!”
La Eta Princo vizitis min en diversaj vivetapoj, kaj ĉiufoje ŝajnis al mi ke ĝuste tiam mia aĝo estas la plej taŭga por lia vizito. Ĉiufoje mi malkovris novan tavolon de beleco meditante pri la sencoj de liaj vortoj. Ĉi-monate li denove vizitis min, sed ĉi-foje ni ambaŭ parolis… Esperanton! La tria, reviziita eldono de la Esperanta traduko de Pierre Delaire estas luksa libro, kies belkolorajn desegnojn (faritajn de la aŭtoro) mi ravate admiras nun, kune kun miaj genepoj.
Nur nun mi rimarkas, ke Saint-Exupéry prisilentas la lingvan problemon de la Eta Princo. Tio estas kutima taktiko de aŭtoroj kiuj verkas pri aliplanedanoj, spiritoj aŭ anĝeloj: ili ofte ŝajnas ignori la lingvan problemon de la fremda protagonisto (aŭ kelkfoje ili igas la protagoniston uzi aliplanedajn tradukilojn, sen ajna klarigo pri ilia funkciado). Ekde la komenco, la Eta Princo tute nature alparolas la aviadiston en lia lingvo. Kiel li lernis la lingvon, kiam li troviĝis tute sola sur sia planedo? Kiel la reĝo, la malmodestulo k.a. lernis la saman lingvon? Tia ambigueco povas pensigi la leganton, ke eble la aviadisto havas halucinan vizion pri si mem kiel infano. La aviadisto kaj la Eta Princo divenas la pensojn unu de la alia ĝis iu punkto, do ili ja povus esti la sama persono, kvazaŭ la aviadisto vizitus sin mem tra tempotunelo…
Nun mi sentas kvazaŭ la Eta Princo fariĝus la enkorpiĝo de mi mem kiel infano. Kaj jen la dediĉo sur la unua paĝo kaptas mian apartan atenton. La aŭtoro dediĉas la libron al unu el siaj plej karaj plenkreskaj amikoj, “kiam [tiu] estis malgranda knabo”. Ĉu eble la aŭtoro fakte elpensis tiun libron, precipe por ke ni ĉiuj revidu mense nin mem “kiam ni estis malgrandaj knab(in)oj”? Tial mi havas nun la senton, ke la libro estas speciale tajlorita por mia nuna aĝo? La kioman fojon mi havas tiun ĉi senton? Ankaŭ miaj genepoj ŝajnas pensi, ke la rakonto taŭgas ĝuste por iliaj malsamaj aĝoj…
La Esperanta versio de La Eta Princo estas flua kaj tre agrable legebla. Mi tutkore rekomendas ĝian legadon al ajna esperantisto sendepende de la aĝo.

Luiza Carol

Legaĵo por ĉiuaĝaj etuloj

0beletraalmanako.com
Verŝajne ne necesas rekomendi aŭ prezenti ĉi libron, jam tradukitan al plej diversaj lingvegoj, lingvoj kaj lingvetoj de la mondo. Oni tuj mendu ĝin antaŭ la baldaŭa elĉerpiĝo de la 3a esperanta eldono, cetere belege presita, ĉar, krom niaj karaj zamideanoj , avide ĝin aĉetos ankaŭ la miriadoj da etaprinckolektistoj ambiciantaj havi po unu ekzempleron de absolute ĉiu aparta lingva versio de la verko.
Ĉu ĝi estas porinfana literaturo? Eble jes. Ankaŭ poradolta. Prefere ni diru ke plej oportune ĝin kunlegu kaj kunĝuu adolto kun infano.
Iuj trovas ĝin sentimentala, eĉ sentimentalaĉa. Miaopinie, ili malpravas (sed estus lacige doni al ili klarigojn). Ĉiufoje kiam mi relegas ĉi majstroverkon nur ŝajne simplan, potence signifohavan, mi trovas novajn aferojn: filozofion, politikon, ironion, poezion…
Ni memoru ekzemple kiel, sur p. 17, la aŭtoro rakontas pri turka astronomo, kies eltrovon de asteroido en 1909 kredis neniu en astronomia kongreso pro lia turka kostumo: “Feliĉe por la reputacio de la asteroido B 612, iu turka diktatoro devigis sian popolon, sub minaco de mortopuno, vesti sin eŭropane. En tre eleganta vesto la astronomo refaris sian demonstracion en 1920. Kaj ĉi-foje ĉiuj samopiniis kun li.”
Oni povus esei ankaŭ pri tio ĉu la floroj sur p. 32 estas nur floroj… Sed, nu, sufiĉas… mi ĉesu jam paroli kiel la granduloj…

Jorge Camacho

La Eta Princo

Marto 2018esperanto-sumoo.pl
Por legantoj, kiuj deziras memori la intrigon de la libro, ĉi tie estas resumo de la vojaĝo al grandaj linioj de la Eta Princo kaj la gravuloj, kiujn ĝi renkontas.
Laŭ Saint-Exupéry La Eta Princo estas infanlibro, kiu alvokas plenkreskuloj. La diversaj eblaj legado-niveloj faras la libron plezuro por ĉiuj kaj oferto-temoj por pensado al personoj de ajna aĝo.
La karaktero de la piloto (kiu estas neniu alia ol la aŭtoro mem) estas devigita kraŝlando en la mezo de la dezerto de Saharo. Provante ripari la aviadilon, li renkontis knabon (la Eta Princo), kiu petas, ke li desegnu la ŝafon. La piloto bone scias, ke la Eta Princo> estas de la asteroido B 612, kie estas tri vulkanoj kaj rozo.
Antaŭ ol alveni al la Tero, li vizitis aliajn planedojn kaj renkontis strangajn karakterojn: reĝo, vantulo, vindrinkulo, lanternisto (kies laboro fakte estas ŝalti la lumojn), geografo ... Sur la Tero, ĝi jam parolis kun vulpo, kiu demandis al li malsovaĝigi. Tio ĉi reprezentas la amikecon .
Por reakiri lian rozon, la Eta Princo revenis al la asteroido, sed antaŭ ol foriri, li estis mordita de venena serpento. Lia mondo estas tro malproksime, do devas forlasi lian "ŝelo". La piloto, kiu fine sukcesis ripari la aviadilon, forflugis, lasante malantaŭe la dezerton.
La piloto esprimis deziron renkontiĝi denove kun La Eta Princo kaj petis tion de la legantoj, se ili renkontis lin.

Aretusa (Italio)

La eta princo de Antoine de Saint-Exupéry

Januaro 2020esperanto-sumoo.pl
Mi pensas ke, por Antoine, la logiko nek ĉiam estas necesa, sed neniam povas manki fantazio.
La seriozeco de la granduloj farais lin rezigni sian pentristan karieron, kiam li estis sesjara. Do, la knabo decidis elekti sian novan metion: piloti aviadilojn.
Iufoje li falis sur la dezerton Saharo pro la rompiĝo de la motoro. La piloto sentis sin vera ŝiprompulo. Tre laca profunde dormis sur la sablo por renkonti kun si mem en aliaj malsamaj tempoj kaj lokoj. Dum lia dormo sukcesis rememori kelkajn pasintajn spertojn kiel evoluanta homo.
La verkisto montras liajn ĉefajn signojn sur ĉiu asteroido vizita de li. Lia sperto sur la asteroido B 612 estis la plej matura en ĉiuj aspektoj. Tie li estis ja tre simpatia kaj amema Eta Princo, kiu longe vizitis nian planedon apud Antoine de Saint-exupery, kiu saĝe lasis por tuta homaro filozofan kolekton de la plej simpla pensmaniero.

Cizelilo (Brazilo)

La Eta Princo

Novembro 2017esperanto-sumoo.pl
Al mi estis defio skribi pri La Eta Princo de A. Saint-Exupéry. Verko monda konata, pri kiuj preskaŭ ĉiuj jam legis iam. Mi mem, dum mia adoleskanteco, legis ĝin en la portugala, kaj, en tiu fazo, la legado emociigis min. Tamen, antaŭ kelkaj monatoj mi legis/aŭdis sonartikolon de Paŭlo Sérgio Viana pri ĝi, kaj disvastigis la sonartikolon. Do virtuala amiko demandis al mi, ĉu mi vere ŝatis tiun verkon. Jen, pro kio mi decidis relegi ĝin, tamen nun esperante. Kia surprizo! Denove mi povis aŭdi la belsonan ridon de la etulo, revidi liajn orajn buklajn kaj eterne preni en miaj brakoj tiun infanon, kiu estas iom el ĉiuj infanoj sur la mondo. Ĝoje dum mia legado, mi rimarkis, ke simplaj verkoj tiel, kiel infanaj rakontoj, estas ankaŭ plenaj de tenereco. La homvaloroj kaj amo neniam estos eksmodaj.

Katarina (Brazilo)

La eta princo de Antoine de Saint Exupery

Majo 2020esperanto-sumoo.pl
Kun tre granda plezuro ni relegis la 3-an Esperanto-lingvan eldonon de la ĉefverko de la franca verkisto-aviadisto Antoine de Saint Exupery (1900-1944). Tiu libro aperis unue en Novjorko (1943) en la angla lingvo (kaj cento da ekzempleroj en la franca). Nur en 1946 ĝi estis eldonita en Francio ĉe la eldonejo Gallimard.
La libro estis unue taksita "fabelo por infanoj", sed ĝia humanisma filozofio ĉarme tuŝas la spiriton, sed eĉ pli la koron de la bonanimaj plenkreskuloj. La renkonton de la aviadisto kun la Eta Princo per tiuj vortoj:
mi petas vin... desegnu por mi ŝafeton (p12),
la leganto neniam forgesos! La libro instruas al ni veran vivo- filozofion, unue la valoron de amikeco, kaj tra la diversaj malkovroj de personoj (personaĵoj?) ekkonitaj de la Eta Princo dum la vojaĝo de lia hejma asteroido ĝis la planedo Tero. Ili konsciigas nin pri la veraj kaj falsaj vivvaloroj. Vulpo instruas al la Eta Princo sian sekreton, ĝi estas tre simpla:
Oni bone vidas nur per sia koro, la esenco estas nevidebla per la okuloj (p 71).
La lastan parton de la libro ni povas kompreni kiel metafizikan pritrakton de la morto.
Legante la fabelon dum diversaj aĝoj de nia vivo, ni ĉiam malkovras novajn aspektojn kaj "perletojn".
La libro kun agrabla formato kaj kartona koverto estas printita sur bele blanka papero. La buntaj originalaj desegnaĵoj de Antoine de Saint Exupery mirinde vivigas la tekston.
Tradukita en pli ol 200 lingvoj ĝi naskis veran mondan popolon de kolektantoj. Ni estas du el ili. Nia hejma biblioteko fieras enhavi tridekon da internaciaj Etaj Princoj en trideko da lingvoj.

Atrebato kaj Joga (Francio)


상품결제정보

고액결제의 경우 안전을 위해 카드사에서 확인전화를 드릴 수도 있습니다. 확인과정에서 도난 카드의 사용이나 타인 명의의 주문등 정상적인 주문이 아니라고 판단될 경우 임의로 주문을 보류 또는 취소할 수 있습니다.  

무통장 입금은 상품 구매 대금은 PC뱅킹, 인터넷뱅킹, 텔레뱅킹 혹은 가까운 은행에서 직접 입금하시면 됩니다.  
주문시 입력한 입금자명과 실제입금자의 성명이 반드시 일치하여야 하며, 7일 이내로 입금을 하셔야 하며 입금되지 않은 주문은 자동취소 됩니다.

배송 정보

  • 배송 방법 : 빠른등기
  • 배송 지역 : 전국지역
  • 배송 비용 : 3,000원
  • 배송 기간 : 2일 ~ 3일
  • 배송 안내 : - 산간벽지나 도서지방은 별도의 추가금액을 지불하셔야 하는 경우가 있습니다.
    고객님께서 주문하신 상품은 입금 확인후 배송해 드립니다. 다만, 상품종류에 따라서 상품의 배송이 다소 지연될 수 있습니다.

교환 및 반품 정보

교환 및 반품이 가능한 경우
- 상품을 공급 받으신 날로부터 7일이내 단, 가전제품의
  경우 포장을 개봉하였거나 포장이 훼손되어 상품가치가 상실된 경우에는 교환/반품이 불가능합니다.
- 공급받으신 상품 및 용역의 내용이 표시.광고 내용과
  다르거나 다르게 이행된 경우에는 공급받은 날로부터 3월이내, 그사실을 알게 된 날로부터 30일이내

교환 및 반품이 불가능한 경우
- 고객님의 책임 있는 사유로 상품등이 멸실 또는 훼손된 경우. 단, 상품의 내용을 확인하기 위하여
  포장 등을 훼손한 경우는 제외
- 포장을 개봉하였거나 포장이 훼손되어 상품가치가 상실된 경우
  (예 : 가전제품, 식품, 음반 등, 단 액정화면이 부착된 노트북, LCD모니터, 디지털 카메라 등의 불량화소에
  따른 반품/교환은 제조사 기준에 따릅니다.)
- 고객님의 사용 또는 일부 소비에 의하여 상품의 가치가 현저히 감소한 경우 단, 화장품등의 경우 시용제품을
  제공한 경우에 한 합니다.
- 시간의 경과에 의하여 재판매가 곤란할 정도로 상품등의 가치가 현저히 감소한 경우
- 복제가 가능한 상품등의 포장을 훼손한 경우
  (자세한 내용은 고객만족센터 1:1 E-MAIL상담을 이용해 주시기 바랍니다.)

※ 고객님의 마음이 바뀌어 교환, 반품을 하실 경우 상품반송 비용은 고객님께서 부담하셔야 합니다.
  (색상 교환, 사이즈 교환 등 포함)

서비스 문의

에스페란토 도서 구입과 관련하여 불편사항이 있으시면 010-3340-5936으로 연락주시면 감사하겠습니다.

상품 사용 후기

상품의 사용후기를 적어주세요.

게시물이 없습니다

모두 보기 사용 후기 쓰기

상품 Q&A

상품에 대해 궁금한 점을 해결해 드립니다.

게시물이 없습니다

모두 보기 상품 Q & A 쓰기