() 해외배송 가능
판매가 | |
---|---|
소비자가 | 0원 |
적립금 |
|
무이자할부 | |
제조사 | KEA |
원산지 | 214쪽 |
상품코드 | P00000UK |
수량 |
|
국내/해외배송 | |
SNS 상품홍보 | ![]() ![]() |
QR코드 |
|
QR코드 보내기 |
![]() ![]() ![]() ![]() |
독립 운동가 엘핀 안우생님의 글 모음집
=================================================
Jen antaux vi trovigxas la tekstoj, kiuj estas kaj originale kaj traduke verkitaj de Elpin antaux cxirkaux 70 jaroj. Probable la nomo Elpin (foje Usan), la plumnomo de AN Useng (1907-1991) mem ne estas tiel fremda en Esperantio. Almenaux en Cxinio kaj Koreio, lernanto de la Esperanto-movada historio certe auxdas pri li. La nomon povas trovi ankaux tiu, kiu legas verkojn de Lusin en Esperanto aux tralegas la libron “Esperanto en Perspektivo”.
Elpin estas tre konata per tio, ke li, estante koreo, verkojn de Lusin, la plej granda koloso de la cxina moderna literaturo, brile tradukis en Esperanton kune kun Tsai Yan, Venlo Fon, Tikos, Pandisxo, Saint-Jules Zee. Kaj liaj tiuj tri tradukoj, t.e. “La taglibro de l’ frenezulo”, “Naskigxloko” kaj “Blanka lumo”, aperis en “Elektitaj Noveloj” en 1939, “Noveloj de Lusin” en 1963 kaj “Cxina Antologio” en 1986. Elpin tradukis la unuan novelon de Lusin kaj liaj tri supraj tradukoj okupas la kvaronon de “Elektitaj Noveloj”, kio montras liajn altan lingvokapablon kaj multan kontribuon al la tradukado.
Per tio supozeblas, ke li tradukis kaj verkis multe pliajn verkojn. Chen Yuan, cxina veterana esperantisto, konfirmas mian supozon per sia artikolo en la gazeto “El Popola Cxinio”. Tie estas skribite, ke Elpin amis poemojn kaj verkis belajn versojn. Tamen bedauxrinde, longan tempon ne malkovrigxis liaj aliaj verkoj krom la tri, kiel lia vivo mem.
Elpin naskigxis en Koreio en la tempo de la japana kolonia regado kaj kun la tuta familio migris al Cxinio por la nacisava movado. Post la naciliberigxo en 1945 li venis al Seulo kaj aktivadis en la politika kampo kaj la Esperanto-movado. Sed li senspure malaperis antaux la korea milito ekinta en 1950. Tio ja kauxzis indiferenton pri lia agado. Danke al cxinaj esperantistoj liaj du-tri tradukoj, kiuj aperis en la supre menciitaj libroj, heredigxas gxis hodiaux.
Kiam mi studis en la Esperanto-fako de Eötvös Loránd Universitato (ELTE) en Budapesxto, mi vizitis Károly Fajszi, kiu siatempe havis unu el la plej grandaj privataj Esperanto-bibliotekoj de la mondo. Tiam estis februaro 1991. Post iom da interparolo li rakontis al mi, koreo, pri la vizito de iu junulo el Norda Koreio. La junulo prezentis sin nepo de Elpin kaj menciis, ke lia avo, esperantisto, kunlaboris kun iu hungaro en Hongkongo.
Mi ege emociigxis pro ekscio pri la spuro kaj vivekzisto de Elpin en Norda Koreio. Károly Fajszi havis kontakton kun tiu hungaro Francis Braun logxanta en Usono, kiu poste esprimis, ke tiu novajxo estas “granda miraklo”. Laux la posta informo evidentigxis, ke nia interparolo gxoja pro la nova malkovro okazis kvar tagojn post la forpaso de Elpin.
Kun trista kordoloro mi decidigxis plu interesigxi kaj studi pri Elpin. Károly Fajszi afable kopiis cxiujn numerojn de “Orienta Kuriero” el sia kolekto, per kio mi komencis kolekti verkojn de Elpin. Poste mi trovis plurajn liajn verkojn cxe Árpád Máthé, kolektanto de Esperanto-periodajxoj kaj en Biblioteko Hodler de UEA, Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno kaj Hispana Esperanto-Muzeo. Koran dankon al ili cxiuj!
Mi kolektis entute kvardek 40 verkojn el du libroj kaj kvar periodajxoj: “Orienta Kuriero”, “Vocxoj el Oriento”, “Heroldo de Cxinio” kaj “Literatura Mondo”. Ili konsistas el originalaj tri poemoj kaj du noveloj, tradukitaj dek kvar poemoj kaj dek du noveloj, tradukitaj kvar teatrajxoj, kaj kvin artikoloj.
Plejparte liaj verkoj temas pri kontrauxstaro al la japana invado kaj pri batalo kaj estis verkitaj dum la cxina-japana milito ekinta en 1937. En liaj frazoj facile senteblas lia sopiro pri paca mondo kaj lia granda volo por diskonigi militan katastrofon kaj inspiri bravan ribelon kontraux perforto. Bedauxrinde, liaj verkotemoj ankoraux aktualas en la nuna mondo sporade militanta. Paco ja neniam realigxas per malpaco.
En 2003 LEE Chong-Yeong, cxefredaktoro de la organo “La Lanterno Azia”, proponis, ke, memore al gxia jubilea ducenta numero, Korea Esperanto-Asocio eldonu cxi tiun libron. Sen lia instigo mi vole-nevole denove prokrastus mian redaktadon, esperante trovi liajn pliajn verkojn. Tamen mi kiel gxia iama redaktoro decidis gratuli la jubileon per cxi tiu mia modesta laborajxo.
Dum la redaktado mi ne tusxis la stilon kaj lingvajxon de Elpin krom evidentaj gramatikaj eraroj kaj similaj, por ke legantoj gxuu lian originalecon. Mi deziras, ke cxi tiu libro motivu interesigxon pri Elpin kaj kolektadon de liaj verkoj ankoraux netrovitaj kaj retaksadon de Elpin en la Esperanto-literaturo.
Mi komencis kolekti en februaro kaj finis redakti en februaro kun dek tri jaroj da intermitaj laboroj. Kia interesa hazarda koincido! La fina tago de mia redaktado estas gxuste la mortotago de Elpin, la 22a de februaro. En lia traduko “Revivigo” Gxuang-zi diras, ke vivo estas morto, morto estas vivo. Elpin ja vivas kun ni per siaj verkoj porcxiame.
Vilnius, la 22an de februaro 2004
CHOE Taesok