컨텐츠 바로가기


product


현재 위치

  1. 문 학
  2. 원작 문학

이전 제품 보기

다음 제품 보기

크게보기

[P00000TJ] Ĝis revido krokodilido de Sten Johansson 적립금

() 해외배송 가능

Ĝis revido krokodilido de Sten Johansson 기본 정보
판매가
소비자가 0원
적립금
  • 1,000 (1000.00%)
  • 무통장 결제시 적립금 ( %) 무
  • 카드 결제시 적립금 ( %) 카
  • 실시간 계좌 이체시 적립금 ( %) 실
  • 적립금 결제시 적립금 ( %) 적
  • 휴대폰 결제시 적립금 ( %) 휴
무이자할부
제조사 Sten Johansson
원산지 68쪽
상품코드 P00000TJ
수량

updown

국내/해외배송
SNS 상품홍보
QR코드  

이미지저장 | 코드URL복사

QR코드 보내기 페이스북으로 보내기 트위터로 보내기 미투데이로 보내기 요즘로 보내기

장바구니 담기 관심상품 등록 추천 메일 보내기

쇼핑 계속하기 바로 구매하기

event

상품상세정보

 15편의 원작 소설들 [재고 없음]

  • Verkinto: Sten Johansson
  • Speconovelo
  • HavebloElĉerpita
  • Prezo: ±€6.00
  • Eldonjaro1996
  • Formo: libro vinktita
  • Priskribo: En tiu ĉi libro vi trovos ok novelojn kun temoj ĝeneralaj: humuraj, pensigaj, satiraj; krome sep novelojn pri Esperantio: pliparte satiraĵoj pri lingvo, literaturo, movado kaj sintenoj en la verda rondo. Tri el la noveloj estas premiitaj en la Belartaj Konkursoj.
  • Specimeno: La unuan de ĉiu monato mi akompanis mian patron al la bordelo. Ni ekpromenis frue vespere, kiam mi jam faris mian lernejan hejmtaskon, kaj kiam patro fermis sian advokatan oficejon. De nia domo ĉe la Strato de l' Muelejo, kiun iam konstruis mia praavo, ni laŭiris la rivereton. En mia memoro ĝia verdbruna akvo odoras svage kaj mistere. Ĉe la Prusa Ponto ni turnis nin maldekstren, preter la butiko de Rosenfeld, kaj poste denove maldekstren en la Strateton de Sankta Luko. Tie, en la numero oka, duetaĝa domo malhele flava, troviĝis la bordelo.
    Ĝi estis mezgranda kaj mezklasa bordelo kun eturba, etburĝa atmosfero sub gvido de sinjorino Keller. Plurajn jarojn poste, dum la Mondmilito, kiam la fronto ondis tien reen ne malproksime de nia urbo, ĝi ekhavis alian karakteron. La ĉefa domo tiam fariĝis oficira bordelo, dum oni konstruigis barakon postkortan, kie deko da galicianinoj servis la simplajn soldatojn. Por civiluloj de nia urbo tiam apenaŭ plu restis loko.
  • Paĝoj: 69
  • Larĝo: 145 mm
  • Alto: 210 mm
  • Pezo: 94 g
  • Recenzo:
  • PritaksoAldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Arto ripari fenestron


1997/03, p. 21pdf:monato.be
Ne timu, kara leganto! Tiu ĉi libro ne temas pri hejmaj riparaj laboroj. Ta- men se vi ne pigros kaj eklegos la novelon pri iu riparenda (kaj, ŝajne, neniam riparita) fenestro, vi estos regalita per drasta erotikaĵo, kiu forgesigos vin ne nur pri tiu fenestro sed ankaŭ pri ĉio alia.
Sten Johansson estas konata kiel gajninto de kelkaj premioj kaj kiel aŭto- ro de du libroj. La prezentata tria libro enhavas dek kvin originalajn novelojn. Ok noveloj de la unua parto estas senpretendaj kaj modere humuraj, legiĝas sufiĉe facile, temas pri amo kaj amoro kaj diversaj viv-okazaĵoj.
La sep noveloj de la dua parto estas dediĉitaj al temoj, ligitaj kun la verda rondo, lli seriozmiene traktas krokodilologion; satiras pri malakordoj inter adeptoj de diversaj vojoj de lingva evoluo; parodias scienceskan disku- ton pri la etimologio de la neologismo „propiti”; instruas, kiel verki banalan ampoemon k.s.
Fine la aŭtoro prezentas en humura maniero sian propran vivovojon kaj Esperantan karieron.

Boris Kolker

Pastinako de l' jaro


1998esperanto.net

Dek kvin rakontoj enestas en tiu ĉi kolekto, jam la dua, de la svedo Sten Johansson. La libreto havas du partojn: la unuaj ok rakontoj havas temojn apartajn, ĝeneralajn; la sekvaj sep temas pri Esperantujo, esperantaĵoj kaj esperantuloj. Karakterizas la aŭtoron flua proza stilo, leĝera kaj senĝene anekdoteca, des pli en la primovadaj eroj. En ili palpeblas lia emo al ironio kaj satiro, kutime pri lingvaj manioj aŭ skoloj, kun tono pli proksima al Louis Beaucaire kaj f-ino Barlaston ol al Izrael Lejzerowicz kaj Miĥail Bulgakov. Speciale amuza montriĝas "Mia nobelpremio", ricevinta la premion "K. Lister" de Pastinaka Esperanto-Asocio en 1996.

Pli interesa mi trovas la unuan parton. Anekdotas "Mia amata", konstruita ekskluzive surbaze de palindromeca vortludo. Same tekna* ŝajnas al mi "La utilo de trejnado": kie do la arto? Nenie, ĉar temas pri rakonto sen temo, nura plilongigo de blago. Kaj ĉe la tro primitiva intrigo de "Bonan matenon!" mi redemandas: kie la literaturo? Nu, ĝi bonŝanĉe vivas en "Nokta halto" (kies lasta alineo tamen elizias la magiecon de la tuto), "Ripari fenestron" (atentokapte erotika) kaj, ĉefe, "Patrino", la sola kiu meritas la nomon novel(et)o, pri familio, religio kaj hipokriteco. Bele, se Johansson pluirus ĉi vojon iom pli ambician!

Jorge Camacho

Recenzo: Ĝis revido, krokodilido!/Review: So Long, Little Crocodile!

esperanto-usa.org

Ĉu oni povas malŝati novelaron, kies unua novelo, "Patrino", komenciĝas per "La unuan de ĉiu monato mi akompanis mian patron al la bordelo"? (Ne, la patro simple iris por kolekti la lupagon — li estis advokato.)

Can you dislike a collection of short stories whose first story, "Mother", begins with "On the first of every month I accompanied my father to the whorehouse"? (No, the father simply went to collect the rent — he was a lawyer.)

Laŭ la kovrilo, temas pri "Dek-kvin noveloj originalaj", sed fakte estas nur ok noveloj; la ceteraj estas eseoj. Ĉio tamen estas ĝenerale amuza — en sia fina eseo ("Hitler, Maŭ, Strindberg kaj mi") Johansson klarigas, kial li emas verki amuzaĵojn anstataŭ seriozaĵojn.

According to the cover, we have "Fifteen original short stories", but in fact there are only eight short stories; the rest are essays. But everything is generally amusing — in his final essay ("Hitler, Mao, Strindberg and Me") Johansson explains why he tends to write amusing rather than serious works.

Mi aparte ŝatis la novelojn "Biciklo de eterno" (pensu pri la Eterna Karburilo de popularaj mitoj, kaj poste pri Eternaj Pneŭoj por bicikloj) kaj "Ripari fenestron" (erotika novelo). Ankaŭ alloga estis la sola seriozaĵo en la sortimento: "Nokta halto" (pri neatendita trajnhalto en la sveda arbaro).

I especially liked the short stories "Bicycle of Eternity" (think of the Eternal Carburetor of popular myth, and then of Eternal Tires for bicycles) and "To Fix a Window" (an erotic short story). Also attractive was the only serious work in the bunch: "Night Stop" (about an unexpected train stop in the Swedish forest).

Inter la eseoj, tiu, kiu donis la titolon al la libro, pretendas (aŭ pretekstas) klarigi la devenon de la slangaĵo "krokodilo". "Heliko" kaj "Neologismo" amuze diskutas la dialektikon inter konservativuloj kaj neologismemuloj. "Mia nobelpremio" ... ne estas, en la fino. Kaj "La arto verki ampoemon" sugestas kelkajn bonajn rimojn por tiuj, kiuj volas inciiĝi en tiun belan arton.

Among the essays, the one that gave the title to the book claims (or pretends) to explain the origin of the slang term "crocodile". "Snail" and "Neologism" amusingly discuss the dialectic between conservatives and supporters of neologisms. "My Nobel Prize" ... isn't, in the end. And "The Art of Writing a Love Poem" suggests a few good rhymes for those who want to be initiated into this beautiful art.

Leĝera libro, facile legebla, kaj ĝenerale amuza.

A light book, easily readable, generally amusing.

Don Harlow

배송 정보

  • 배송 방법 : 빠른등기
  • 배송 지역 : 전국지역
  • 배송 비용 : 3,000원
  • 배송 기간 : 2일 ~ 3일
  • 배송 안내 : - 산간벽지나 도서지방은 별도의 추가금액을 지불하셔야 하는 경우가 있습니다.
    고객님께서 주문하신 상품은 입금 확인후 배송해 드립니다. 다만, 상품종류에 따라서 상품의 배송이 다소 지연될 수 있습니다.

서비스 문의

에스페란토 도서 구입과 관련하여 불편사항이 있으시면 010-3340-5936으로 연락주시면 감사하겠습니다.

상품 사용 후기

상품의 사용후기를 적어주세요.

게시물이 없습니다

모두 보기 사용 후기 쓰기

상품 Q&A

상품에 대해 궁금한 점을 해결해 드립니다.

게시물이 없습니다

모두 보기 상품 Q & A 쓰기