컨텐츠 바로가기


product


현재 위치

  1. 문 학
  2. 원작 문학

이전 제품 보기

다음 제품 보기

크게보기

[P0000BOF] Sonĝe vagi (Julian Midest / 율리안 모데스트)

() 해외배송 가능

Sonĝe vagi (Julian Midest / 율리안 모데스트) 기본 정보
판매가
소비자가 0원
적립금
  • 0 (0%)
  • 무통장 결제시 적립금 ( %) 무
  • 카드 결제시 적립금 ( %) 카
  • 실시간 계좌 이체시 적립금 ( %) 실
  • 적립금 결제시 적립금 ( %) 적
  • 휴대폰 결제시 적립금 ( %) 휴
무이자할부
제조사 자체제작
원산지 국내
상품코드 P0000BOF
수량

updown

국내/해외배송
SNS 상품홍보
QR코드  

이미지저장 | 코드URL복사

QR코드 보내기 페이스북으로 보내기 트위터로 보내기 미투데이로 보내기 요즘로 보내기

장바구니 담기 관심상품 등록 추천 메일 보내기

쇼핑 계속하기 바로 구매하기

event

상품상세정보

<재고 없음>


 
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Psika kaj rakonta neverŝajneco


1993/10, p. 25
Jen jam la sepa libro el la plumo de Julian Modest, kaj oni supozus, ke la aŭtoro per tiom da diligenta verkado jam ellernis sian metion. En antaŭaj verkoj, jen kaj jen ekbrilis la sparko de vera talento, malgraŭ tendencoj al tem-banalo kaj kartonaj roluloj. Bedaŭrinde, ankaŭ ĉi-verke temas pri nuraj fajreroj inter amaso da malseka ligno.
Modest elektas precipe psikologiajn temojn, pri la rilato de la homoj al sia vivo kaj ofte pri ilia reago al iu surpriza situacio. Tial katastrofe efikas la psika malprofundeco de liaj roluloj: liaj viroj pensas kaj kondutas kiel enuaj oficistoj, eĉ meze de amafero; liaj virinoj aŭ karikature dolĉas kaj belas, aŭ specialistas pri la brua frapfermado de pordoj. Eĉ en rakonto pri incesto, Modest montras neniun komprenon pri ties malhela fono el pov-malekvilibro kaj detruita patramo.
La psikan neverŝajnon suplementas rakonta neverŝajno. ĉu estas kredeble, ke juna edzo forgesas averti la amatinon pri la tuja alveno de sia edz- ino? ĉu estas kredeble, ke tuta bulgara familio senprobleme ricevas tra- iran vizon por Kanado, ĝuste tiam kiam okazas amasa rifuĝado? Eĉ kelkaj fabelecaj rakontoj malhavas tian internan koheron, kiu sukcesus forŝovi nian skeptikon.
Laste, kvankam la libron laŭanonce kontrolis la kompetenta Venelin Mitev, ne mankas preseraroj kaj eĉ lingvaj eraroj. Problemas la verboformoj post «se” kaj „kvazaŭ”, la manko de pronomo en „ke”-propozicioj, la uzo de „ne” post „preskaŭ” kaj „apenaŭ”, kaj la senco de stataj verboj kiel „stari" kaj „sidi”. Plian (mis)influon de la gepatra lingvo sendube montras la ĉiama uzado de „malgraŭ ke”, kie ofte taŭgus simple „kvankam”. La stilo de Modest estas agrable simpla, kun foje atentokaptaj parolturnoj. Troviĝas loko en nia literaturo por tiaj verkoj. Per la helpo de bona redaktisto, konsilema kolegaro kaj reagema publiko, li povus evolui ĝis vere arta nivelo. Sen tia subteno - lia provo minacas resti je la nivelo de talenteta gimnaziano.

Mark Fettes

Sonĝe forvagi... de l' gramatiko?


n-ro 142 / aprilo 1993esperanto.net

Sinjoro Julian Modest ne estas petolulo. Tion ni jam sciis pere de aliaj verkoj liaj. Oni eĉ povas nomi lin rekte pesimisto. Liaj noveloj en tiu libro pendolas inter du ĝenroj: la fantasto kaj la nigra realismo.

A1 la unua kategorio apartenas rakontoj kiel Sonĝe vagi (kiu donas al la tuta novelaro ĝian titolon), Kiu vi estas? Ina, en kiuj la personecoj disduoniĝas, disduobliĝas aŭ forvaporiĝas; al la dua apartenas Eta ŝerco, La forbruligo de la pontoj aŭ La surprizo, en kiuj realisme homaj rilatoj nepre finiĝas katastrofe. La procedo estas tiel konstanta, tiel principa, ke kiam oni eklegas ion, kio ŝajne rozkolore evoluas, kiel en Eta ŝerco Renkonto en sudlando, oni tuj demandas sin, kiel li faros por ĉion detrui en la tri lastaj linioj.

Esperanto intervenas en du el tiuj noveloj. Sed tio ne alportas pli da lumo. Mi konsentas ke la nuna mondo ne prezentas tre ĝojigajn bildojn, sed kial la homaj rilatoj, kial la intimeco en kiu povus resti iom da humaneco, kial eĉ tio estu tiel nigra kiel la ekstera mondo? Nu, tia estas Julian Modest. Oni iom pensas pri Kafka. Sed ne ĉiuj havas la staturon de Kafka... kaj tiukaze...

Certe la aŭtoro havas talenton. Lia stilo estas interesa, kun bonaj bildoj, kvankam oni foje retrovas ilin en pluraj noveloj, kiel la tegolkolora mantelo aŭ la ĉokoladkolora kostumo.

Cetere la libreto entenas normalan procenton da preseraroj kaj tio ne estus menciinda, se krome ne estus lingvaj kuriozaĵoj, pri kiuj oni honeste ne povas kulpigi la preskoboldon. Estas je la librofino menciite, ke redaktis Venelin Mitev (la aŭtoro de Tradukarto). Ĉu do lin ni devas akuzi? Mi ne scias. Sed kiam oni presas libron hodiaŭ, post unu jarcento da esperanto-literaturo, la leganto ne plu devas stumbli ĉe strangaĵoj, kiel ...ŝi preskaŭ ne svenis... por ...ŝi preskaŭ svenis. Unue oni supozas pri preseraro, sed post la tria aŭ kvara simila formo, oni devas agnoski, ke temas pri propra stilefekto de la aŭtoro, pri principo.

La manko de subjekto en subpropozicio: Dorina estis dekokjara, kiam edziniĝis, kvankam ne kutima, ne estas tre ĝena. Pli incita estas la tro oftaj eraroj pri transitiveco, kiu estas io ĉefa en la esperanta verbo-sistemo. Ĉagrenigis por ĉagrenis, edzita (?), edzinita (?) Nun ĉio en ŝi... timis lin (timigis), Necesas kelkajn tagojn....

Kaj kion pensi pri tiu strangaĵo: (p. 31 malsupre) Sinjoro Krak okazis preciza kaj postulema homo. Kaj fine mi esperas ke pri revenite hejmen (p. 38) kulpas la preskoboldo! ! !

Jes, sinjoro Modest estas interesa aŭtoro. Sed oni ŝatus iom pli da suno en liaj verkoj... kaj iom pli da respekto al la lingvo de Doktoro Zamenhof.

Georges Lagrange

Interesaj mikroromanoj

esperanto.net

Nekontesteble Julian Modest estas aŭtoro kiu scias peri rakonton. Rakontisto mi lin nomus eĉ pli ol literaturisto. Dum oni legas, li scias sorĉkapti la atenton.

En la nuna kolektaĵo kuniĝis rakontoj de pluraj ĝenroj. Unuflanke la tute simpla, rektlinie perita anekdoto, foje ŝerco: "La edzo, kiu leviĝis" ludas pri la dusenceco de leviĝi. Aliaj estas kion la nederlanda verkisto Couperus nomis "miniaturaj romanoj": enestas tuta evoluo de homa karaktero, pluraj personoj plurnivele pentritaj, sugestiado de identeco, kiu jes aŭ ne povas esti ĝusta ktp; mi pensas ekzemple pri la majstre verkita "Ina".

Same plurtavola estas "Kiu vi estas" – bele filmebla, miatakse. Kelkfoje la aŭtoro tuŝas, kvankam netrude, sociajn demandojn. Ekzemple pri la nuna situacio en Bulgario: tuta familio kiu laŭaserte ekferias, sed hejmen resendas la revenbiletojn de la aviadilo ("La forbruligo de la pontoj").

Sed pleje restas en mia memoro la mallongaj kvazaŭ-skizoj, kiuj temas pri grava momento en iu hom-vivo: la tenere komenciĝanta amhistorio "La surprizo"; la intence iom enigme vortigita "La sekreto de sinjorino Lunk", kiu montriĝas tragedio neniel atendita de la leganto; la averta historio pri Fred, "Eta ŝerco", kiu pruvas ke pri amo, pariĝo kaj divorco oni ne ŝercu.

Entute: libreto kun tre legindaj noveloj. Enhave.

Ĉar kun bedaŭro mi devas aldoni: stile kaj lingve mi kutimas legi pli bonnivelajn tekstojn de Julian Modest. Ĉu kulpas senzorga redaktado aŭ rapidemo ĉe la pretigado de la libreto? Min vere ĝenis slavismo, kiu tra la tuta verko daŭre ripetiĝas: la neuzado de pronomoj kiuj devus roli subjekte, de la tipo: "Fred vekiĝis kun la sento, ke [ ] sonĝis belegan sonĝon, sed tute ne memoras ĝin." Mi atentigas ankaŭ pri la plurloke uzata "preskaŭ ne" anstataŭ "preskaŭ", "nur kun ega peno ne" (ekz. p. 17, 23, 27, 40 k.a.). Preseraroj bedaŭrinde oftegas, kvankam neniam ĝenaj por la kompreno.

Gerrit Berveling


상품결제정보

고액결제의 경우 안전을 위해 카드사에서 확인전화를 드릴 수도 있습니다. 확인과정에서 도난 카드의 사용이나 타인 명의의 주문등 정상적인 주문이 아니라고 판단될 경우 임의로 주문을 보류 또는 취소할 수 있습니다.  

무통장 입금은 상품 구매 대금은 PC뱅킹, 인터넷뱅킹, 텔레뱅킹 혹은 가까운 은행에서 직접 입금하시면 됩니다.  
주문시 입력한 입금자명과 실제입금자의 성명이 반드시 일치하여야 하며, 7일 이내로 입금을 하셔야 하며 입금되지 않은 주문은 자동취소 됩니다.

배송 정보

  • 배송 방법 : 빠른등기
  • 배송 지역 : 전국지역
  • 배송 비용 : 3,000원
  • 배송 기간 : 2일 ~ 3일
  • 배송 안내 : - 산간벽지나 도서지방은 별도의 추가금액을 지불하셔야 하는 경우가 있습니다.
    고객님께서 주문하신 상품은 입금 확인후 배송해 드립니다. 다만, 상품종류에 따라서 상품의 배송이 다소 지연될 수 있습니다.

교환 및 반품 정보

교환 및 반품이 가능한 경우
- 상품을 공급 받으신 날로부터 7일이내 단, 가전제품의
  경우 포장을 개봉하였거나 포장이 훼손되어 상품가치가 상실된 경우에는 교환/반품이 불가능합니다.
- 공급받으신 상품 및 용역의 내용이 표시.광고 내용과
  다르거나 다르게 이행된 경우에는 공급받은 날로부터 3월이내, 그사실을 알게 된 날로부터 30일이내

교환 및 반품이 불가능한 경우
- 고객님의 책임 있는 사유로 상품등이 멸실 또는 훼손된 경우. 단, 상품의 내용을 확인하기 위하여
  포장 등을 훼손한 경우는 제외
- 포장을 개봉하였거나 포장이 훼손되어 상품가치가 상실된 경우
  (예 : 가전제품, 식품, 음반 등, 단 액정화면이 부착된 노트북, LCD모니터, 디지털 카메라 등의 불량화소에
  따른 반품/교환은 제조사 기준에 따릅니다.)
- 고객님의 사용 또는 일부 소비에 의하여 상품의 가치가 현저히 감소한 경우 단, 화장품등의 경우 시용제품을
  제공한 경우에 한 합니다.
- 시간의 경과에 의하여 재판매가 곤란할 정도로 상품등의 가치가 현저히 감소한 경우
- 복제가 가능한 상품등의 포장을 훼손한 경우
  (자세한 내용은 고객만족센터 1:1 E-MAIL상담을 이용해 주시기 바랍니다.)

※ 고객님의 마음이 바뀌어 교환, 반품을 하실 경우 상품반송 비용은 고객님께서 부담하셔야 합니다.
  (색상 교환, 사이즈 교환 등 포함)

서비스 문의

에스페란토 도서 구입과 관련하여 불편사항이 있으시면 010-3340-5936으로 연락주시면 감사하겠습니다.

상품 사용 후기

상품의 사용후기를 적어주세요.

게시물이 없습니다

모두 보기 사용 후기 쓰기

상품 Q&A

상품에 대해 궁금한 점을 해결해 드립니다.

게시물이 없습니다

모두 보기 상품 Q & A 쓰기