() 해외배송 가능
판매가 | |
---|---|
소비자가 | 0원 |
적립금 |
|
무이자할부 | |
제조사 | Japana Esperanto-Instituto |
원산지 | 일본 |
상품코드 | P0000BNJ |
수량 | |
국내/해외배송 | |
SNS 상품홍보 | |
QR코드 | |
QR코드 보내기 |
olo | El japana literaturo | |
Kategorio | Antologioj | |
Eldonloko, jaro | Tokio, 1965 | |
Eldoninto | JEI | |
Klarigoj | Japana prozo ekde la Meiĵi-epoko ĝis la dua mondmilito. | |
Kontribuantoj | Red. Miyamoto Masao, Isiguro Teruhiko | |
Formato | 264 paĝoj, 21 cm |
Tiu ĉi paĝo temas pri literaturo verkita en la japana lingvo, fare de japano aŭ en Japanio.
Oni debatas pri klasifikado de periodoj en Japana literaturo.
Sekvanta klasifiko estas ĝenerala gvido bazanta sur gravaj politikaj kaj kulturaj eventoj de la tempo.
Titoloj de verkoj estas laŭ Esperanta prononco. Trovu Hepburn-an titolon en artikolo.
Japanio, same kiel la aliaj ĉiniaj najbaroj, estis ege influita per ĉina kulturo. La kontakto kun Ĉinio estis plej forta inter 5a kaj 9a jarcento. Tiam Japanio importis Ĉinan skribon, ĉar en Japanio skriba sistemo ankoraŭ ne evoluis. Kune kun la skribo, japananoj konatiĝis kun ĉinaj verkoj pri filozofio, tra-ĉinia budhismo, ktp., kaj ankaŭ kun ĉinaj literaturaj verkoj, kiujn japanoj sekve imitemas.
Ekde la 10a jarcento, kontakto al eksterlandoj malfortiĝis. Post importo de multaj ĉinaj kulturaĵoj sekvis adaptigo kaj “japanigo”. En Japanio izole evoluis kelkaj nur japanaj formoj, ekzemple formoj de poeziaĵoj kaj formoj de teatraĵoj.
La ĉina kaj la japana tiel malsamas, ke maleblas skribi japanan lingvon per ĉina skribo. El la importita ĉina skribo evoluis propra japana skribo, per kiu eblas skribi propran japanan lingvon. Sekve, en japana literaturo ekzistis dumlonge du partoj:
Hodiaŭ oni skribas per miksaĵo el kaj ĉinida kaj japanida skribo. Vidu : Ĉina skribo, Japana skribo
ĝis fino de Nara epoko.
Japano inventis propran literaron "Man'jogana" (antikva formo de hodiaŭa skribo kanao) el Ĉina skribo. Per Manjogana eblas skribi japane. Kvankam ekzistas multaj verkoj skribitaj per ĉina.
La verkoj estas mitaj, historiaj kaj poeziaj.
Dum Heian epoko.
En 794, la imperia korto moviĝis al Heiankyô (la nuna Kyôtô). Ĉi tiu nova ĉefurbo kaj ties imperia korto dum Heian epoko iĝis centro de kulturo kaj arto. Ankaŭ literaturaj verkoj estis verkitaj ĉefe en korto kaj rakontas pri korta vivo.
Ekde la 10a jarcento la kontakto kun Ĉinio malfortiĝis. La ĉinaj influoj ekde nun per japanaj verkistoj estis adaptitaj kaj ŝanĝitaj al japanaj formoj. Dum Heian epoko, ĉin-skriba literaturo estis ankoraŭ skribata, sed nacilingva literaturo per japana skribo Ronda kanao ekprosperis.
Inoj ne lernis ĉinan skribon kaj tial skribis nur per japana skribo ronda kanao en japana lingvo. Ronda kanao estas eĉ kelkfoje nomita "女手 onnade" (ina mano aŭ ina skribomaniero). Sekve, inoj de korto ege kontribuis al la unua prospero de nacilingva literaturo.
Jen listo de kelkaj verkoj kaj iliaj verkistoj. En krampoj estas skribitaj la datoj de aperoj. El tiu listo oni plej ofte mencias la kortulinojn SEI Shonagon kaj MURASAKI Shikibu.
Dum Kamakura epoko kaj Muromaĉi epoko.
Dum Edo epoko (ankaŭ nomita Tokugawa epoko).
Ekde fino de Edo epoko, kiu estas komenco de “moderna” epoko.