La hispana esperantista komunumo celebris la 4-an centjaron de la publikigo de la una parto de la romano Donkiĥoto (Miguel de Cervantes Saavedra) per aro da eventoj. Inter ili, oni okazigis preleg-serion dum la tiujara kongreso de la Hispana Esperanto-Federacio (HEF). El tiuj prelegoj rezultis ĉi tiu libro, apud aliaj materialoj, kiel selekto de infanaj desegnaĵoj kolektitaj per internacia konkurso. Mi havis la honoron fari unu el tiuj prelegoj dum la 64-a Hispana Kongreso de Esperanto, en Alcalá de Henares, kun titolo «Sancho Panza legas la horon sur la ĉielo: pri-astronomiaj komentarioj al la 20-a ĉapitro de La inĝenia hidalgo don Quijote de la Mancha«.

La enhavo rilatas al la epizodo konata kiel «aventuro de la ful-mueliloj». Je la komenco de ĉi tiu aventuro, Sancho Panza klopodas, per ĉiuj rimedoj, eviti, ke Donkiĥoto komencu la entreprenon. Inter aliajn sofismojn, Sanĉo uzas tradician metodon (kiu, laŭŝajne, estis amplekse diskonigita inter la tiamaj kamparanoj de Kastilio) por kalkuli la horon dumnokte per la t.n. «pritaksado de  la Gardistoj». La Gardistoj estas du steloj de la Malgranda Ursino, kaj oni povas koni la horon rigardante ilian pozicion rilate al la Polusa stelo.  Sancho aplikas la metodon tute fuŝe, kaj tio tutcerte ridigis la legantojn de la 16-a kaj 17-a jarcentoj. Tamen, la plejmulto el la modernaj kritikistoj ne konas la metodon kaj ĉiuj ili, senescepte, tre erare komentas ĉi tiun parton de la romano. Mi konatiĝis kun tiu ĉi astronomia enhavo de Donkiĥoto pretigante ĉapitron por mia hispanlingva libro A ras de cielo, kie mi klarigas ĝuste tion: kiel scii la horon dumnokte per rigardado de la stelojn. La titolo de tiu ĉapitro mia estas «Sancho y la Bocina», tio estas, «Sancho kaj la Son-korno», refere al la 20-a ĉapitro de La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha (la Son-korno, Bocina hispanlingve, estis tiama komuna nomo por la konstelacio Malgranda Ursino).

Jen amuza internacia eksperimento pri populara scienco, kiu kunigas lingvistikon, literaturon kaj astronomion per la romano de Cervantes. Jen versio en formo de pdf-dosiero de mia prelego. Hispanlingva traduko aperas post la 13-a paĝo en tiu dosiero (43-a paĝo de la originala presita libro). La lumbildoj, kiujn mi uzis dum la prelego, estas alireblaj  per ĉi tiu ligilo.

Donkiĥoto parolas Esperanton
Laŭleĝa depono M-52291-2005
http://www.delbarrio.eu/2006/03/broche-final-para-un-quijote.htm – 2005
Dulingva Esperanta-hispana libro, eldonita de la Hispana Esperanto-Federacio, celebrante la 400-an dat-revenon de la novelo Donkiĥoto, de Cervantes.