컨텐츠 바로가기


product


현재 위치

  1. 문 학
  2. 번역 문학

이전 제품 보기

다음 제품 보기

크게보기

[P0000BMT] Lundo ekas sabate [공상과학 소설]

() 해외배송 가능

Lundo ekas sabate [공상과학 소설] 기본 정보
판매가
소비자가 0원
적립금
  • 0 (0%)
  • 무통장 결제시 적립금 ( %) 무
  • 카드 결제시 적립금 ( %) 카
  • 실시간 계좌 이체시 적립금 ( %) 실
  • 적립금 결제시 적립금 ( %) 적
  • 휴대폰 결제시 적립금 ( %) 휴
무이자할부
제조사 Impeto
원산지 국내
상품코드 P0000BMT
수량

updown

국내/해외배송
SNS 상품홍보
QR코드  

이미지저장 | 코드URL복사

QR코드 보내기 페이스북으로 보내기 트위터로 보내기 미투데이로 보내기 요즘로 보내기

장바구니 담기 관심상품 등록 추천 메일 보내기

쇼핑 계속하기 바로 구매하기

event

상품상세정보

Lundo ekas sabate

 
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kial lundo ekas sabate?


2006/04, p. 23monato.beesperanto.be

Lundo ekas sabate estas unu el la plej bonaj libroj, verkitaj en Rusio en la 20a jarcento. Al rusaj legantoj ne necesas prezenti ĝin – jam kelkaj generacioj bone konas ĝin kaj tre ŝatas, – same mi estas granda ŝatantino de la libro kaj de la aŭtoroj – du fratoj: Boris kaj Arkadij Strugackij. Ili verkis multajn fantastajn kaj scienc-fikciajn librojn. Kelkaj estas jam tradukitaj en Esperanton.

Fakte, la libro Lundo ekas sabate antaŭis la modon kaj la epokon: ĝi enhavas temojn, kiuj nur komencas esti popularaj. Nun legantoj de ĉiuj landoj kun intereso kaj plezuro sekvas la aventurojn de la fama Harry Potter en la mondo de homoj kaj en paralela mondo de sorĉistoj. Sed la fratoj Strugackij elpensis tiun paralelan mondon 40 jarojn pli frue, en la jaro 1963! En la libro Lundo ekas sabate temas ĝuste pri du paralelaj mondoj: la mondo de ordinaraj homoj kaj la mondo de sorĉistoj! Nur ĉi tie temas ne pri sorĉista lernejo, sed pri esplor-scienca instituto IESMASO (Instituto Esplor-Scienca pri Magio kaj Sorĉo).

Ĉio okazas ie en la nordo de Rusio, en urbeto Solovec, kie funkcias nekutima esplor-scienca instituto: tie laboras sorĉistoj kaj magiistoj, vampiroj, spiritoj, ĝinoj. Tie estas fakoj de Linea Feliĉo, de Aŭguroj kaj Profetaĵoj, de Defenda Magio, de Absoluta Scio, de Universalaj Transformoj kaj eĉ Veterburoo, kiu, evidente, aŭguras la veteron ... La sciencistoj serĉas receptojn de eterna vivo, feliĉo kaj ĝojo ... Kvankam multaj sciencistoj estas tre aĝaj, – kelkcentjaraj – ili havas tre modernajn ideojn kaj adaptiĝas al teknika progreso: en elektronika salono de la Instituto funkcias unu el la plej modernaj kalkulmaŝinoj de sia tempo! Ili okupiĝas pri submolekula kaj infraneŭrona magio, kaj olda maliculo Merlin por fari siajn veterprognozojn kaŝe aŭskultas la radion ...

En sia mallonga sed tre interesa antaŭparolo la tradukinto mencias, ke la libro enhavas du ĉefajn grupojn de rolantoj: personoj de rusa folkloro kaj personoj de sovetia realo de la 50aj-60aj jaroj de la 20a jarcento: kune kun marvirinetoj, hejmkoboldoj, parolanta ezoko, Ostulo la Senmorta, multkapa Drako Goriniĉ kaj aliaj, kunekzistas normalaj ordinaraj sovetiaj burokratoj kaj falsaj sciencistoj, kiuj vivas en la ombro de veraj sciencistoj. Sed en la magia mondo de la fratoj Strugackij oni tuj vidas falsan scienciston: li havas harozajn orelojn! Sed en la libro estas la tria grupo de rolantoj, eble la plej grava por la enhavo: veraj sciencistoj, entuziasmuloj ĝis freneziĝo, por kiuj scienco gravas pli ol ĉio en la mondo.

La titolo de la libro volas diri, ke vera sciencisto – homo aŭ sorĉisto – laboras sindone, ne kalkulante laborhorojn, solvadas sciencajn problemojn eĉ dum ripoztempo kaj komencas novan laborsemajnon ne lunde, sed sabate. Certe, la aŭtoroj volis kritiki la realon de sia epoko sub la formo de fantazia verko, – sed mi certas, ke ili same volis glorigi entuziasmulojn, kiuj aperas en ĉiuj tempoj kaj sub ĉiuj reĝimoj. Eble, ĝuste pro tio la libro estas tiom gaja kaj optimismoplena!

En la libro forestas aventura aŭ krima intrigo. La enhavofadeno estas tre simpla: ordinara homo, programisto Aleksandro Privalov hazarde trafas magian instituton, komencas labori tie kaj poiomete malkovras ĝin kaj ĝiajn sciencistojn. La aŭtoroj tre feliĉe uzas fantastajn formojn por fari verkon plena de humuro – fakte, tio estas tre malnova tradicio, venanta de antikveco kaj sekvita de Jonathan Swift en Aventuroj de Gulivero, de Wells en liaj fantaziaj romanoj, de Pierre Boulle en La planedo de simioj kaj de multaj aliaj verkistoj el diversaj landoj. Ili uzas fantazian formon por akra socia kritiko. Ankaŭ la fratoj Strugackij uzas ĝin por la kritiko. Ilia humuro estas ege originala kaj aperas ofte en unu sola bildo aŭ frazo. Pro tio oni povas legi kaj relegi la libron, kaj ĉiam vi trovos tie ion novan, ne rimarkitan dum antaŭaj legadoj. Mi volas tamen averti, ke legado de la libro postulas certan intelektan nivelon. Do, pri intelekta nivelo: jen kion pensas pri tio programisto Privalov kaj fama magiisto Kristobal Ĥunta:

„Ni venis al bona humoro kaj komencis priparoli novan taskon de Ĥunta, kaj tre baldaŭ li diris, ke eĉ antaŭe li opiniis sin pobrecito, sed ke mi estas profano pri matematiko li certiĝis de la unua renkonto. Mi arde subtenis lin kaj eldiris mian supozon, ke li verŝajne jam maturas por pensiuliĝo, sed min oni devas perbote peli for el la instituto al ŝarĝado de traboj, ĉar mi taŭgas por nenio alia. Li oponis mian opinion. Li diris ke ne eblas eĉ paroli pri la pensio, ke li devas esti uzita nur kiel sterko, sed min oni devas allasi al trabŝarĝejo je la distanco ne malpli ol unukilometra, ĉar ankaŭ tie estas bezonata certa intelekta nivelo, do oni devas laborigi min kiel lernanton de merdoĉerpisto en ĥolerbarakaro.” ...

La libron tradukis Mikaelo Bronŝtejn – bone konata en Rusio kaj en Eŭropo, sperta verkisto kaj tradukisto, bonege posedanta Esperanton kaj havanta sian propran literaturan stilon. Do, certe, la traduko estas ege altnivela. Ne necesas diri, ke la afero estis tre malfacila, ĉar la tradukanto devis prezenti al internacia legantaro pure rusajn folklorajn kaj fabelajn estaĵojn kaj aĵojn, kies nomoj forestas en oficialaj vortaroj. Krome, en sia tempo la libro estis ege aktuala, ĝi enhavas multegajn realaĵojn de sia epoko. Kaj kiam la libro estas tre ligita kun aktualeco, ĝi rapide iĝas malfacile komprenebla, ĉar multaj realaĵoj, mallongigoj, nocioj, vortetoj malaperas. Mi opinias, ke la tradukinto havis bonan ideon doni tre mallongajn klarigojn malsupre de la paĝo pri nocioj, nekonataj de internacia legantaro (kaj, kiel li mem ĝuste rimarkas, eble eĉ por la nuna generacio de rusoj ...).

Krome, la aŭtoroj volonte uzas vortludojn – ofte netradukeblajn. La tradukanto havas tri eblojn: aŭ anstataŭigi ilin per neŭtrala traduko, aŭ fari longajn klarigojn, aŭ anstataŭigi ilin per aliaj vortludoj, propraj al la lingvo de la traduko. La lasta varianto estas la plej malfacila, sed la plej krea kaj la plej bela. Mikaelo Bronŝtejn tre bonŝance uzas ĝin. Ĝenerale, memorante pri la tri oraj reguloj de la tradukarto (antaŭ ĉio transdoni la sencon; la traduko plene konformiĝu al la traduklingvo; laŭeble transdoni la stilon de libro), ni povas konstati, ke ĉiuj postuloj estas respektitaj. Kaj krome senteblas vera amo kaj respekto por la libro, videblas krea laboro. Mi opinias, ke ĉi tiu traduko povas esti konsiderata kiel modelo por aliaj tradukistoj. Bonan legadon!

Nina Korĵenevskaja-Gouriou

Fabeleca realismo

Antaŭ Lundo ekas sabate, kvin pliaj verkoj de la rusaj fratoj Arkadij kaj Boris Strugackij publikiĝis en Esperanto. Kiuj jam legis iun el ili ne bezonas mian (mal)rekomendon. Leginte neniun krom ĉi plej lastan, mi povas komuniki nur freŝan impreson, kvazaŭ de komencanto.
Kiel en La Majstro kaj Margarita, La fatalaj ovoj aŭ Teatra novelo de Bulgakov, la aŭtoroj fone karikaturas la socion kaj vivon en sia epoko, konkrete la sovetiajn burokratismon kaj karierismon de la 60-aj jaroj, dum la Malvarma Milito kontraŭ Usono. Ne mirinde, ke Lundo ekas sabate kundividas kun tiuj verkoj (kaj kun Milito kontraŭ salamandroj de Čapek, La viro kiu ĵaŭdis de Chesterton, aŭ la taglibroj de Ijon Tichy fare de Lem) tonon groteskan, ofte rande de absurda humuro. Sed kun la ĉefverko de Bulgakov komunas ankaŭ la apero de magio, koŝmaroj, homeskaj monstroj kaj fantomoj, kio kontrastas ne nur kun la severo de komunismo sed ankaŭ kun la dekalogoj de fundamenta aŭ dura sciencfikcio; fakte foje ĝi impresas kiel parodio de dura SF (kiun, kiel duran sofon, la sidvangoj eltenas ne tro longe).
Kvankam komence ne facilas sin orienti en la rakonto, la absurderoj kunbrikiĝas harmonie, tiel ke sur p. 57 (el 232) mi jam legis kun apenaŭa surprizo frazon absolute frenezan kiel La grifo dormis, enĉambre plu restis ozonodoro, plene koheran kun ĉio antaŭa kaj sekva. Skribas la tradukinto Mikaelo Bronŝtejn, ke ĉi romano estas la plej gaja libro de la rusa fikcia literaturo. Mi certe taksas ĝin amuza, sed, kiel en Tigro! Tigro! de Bester, tutan ĉapitron pri tempovojaĝo mi sentis teda kaj malviva (ĝi sekvas la fruan modelon de Wells sen atingi ties nivelon), kaj la abruptan finon, post kontentigaj ĉapitroj pri papago kaj Tungusko, eble motivis manko de plua inspiro.
Pri la traduko, ĉio en ordo, aparte de kelke tro da kunmetitaj verboformoj. Koncerne la enhavon, abundas roluloj kaj, do, viglaj dialogoj; jen kaj jen, aludoj kaj omaĝetoj al aliaj SF-verkistoj (kiel Lem aŭ Wells), okulsigne al ŝatantoj de la ĝenro; ankaŭ interesaj, malrutinaj ideoj i.a. pri la inerteco de raciisma pensado, ekzemple: „Neniu akceptas en la kapon, ke inter la faktoj konataj kaj iu nova fenomeno povas etendiĝi maro da nekonataĵoj, kaj tiuokaze ni proklamas la novan fenomenon supernatura kaj, sekve, malebla“ (p. 43).
Ĉu fantazio, parodio, alegorio...? Entute, Lundo ekas sabate allasas legadon plurtavolan, multsignifan, kaj invitas al serĉado de la ceteraj jam esperantigitaj romanoj samaŭtoraj.


상품결제정보

고액결제의 경우 안전을 위해 카드사에서 확인전화를 드릴 수도 있습니다. 확인과정에서 도난 카드의 사용이나 타인 명의의 주문등 정상적인 주문이 아니라고 판단될 경우 임의로 주문을 보류 또는 취소할 수 있습니다.  

무통장 입금은 상품 구매 대금은 PC뱅킹, 인터넷뱅킹, 텔레뱅킹 혹은 가까운 은행에서 직접 입금하시면 됩니다.  
주문시 입력한 입금자명과 실제입금자의 성명이 반드시 일치하여야 하며, 7일 이내로 입금을 하셔야 하며 입금되지 않은 주문은 자동취소 됩니다.

배송 정보

  • 배송 방법 : 빠른등기
  • 배송 지역 : 전국지역
  • 배송 비용 : 3,000원
  • 배송 기간 : 2일 ~ 3일
  • 배송 안내 : - 산간벽지나 도서지방은 별도의 추가금액을 지불하셔야 하는 경우가 있습니다.
    고객님께서 주문하신 상품은 입금 확인후 배송해 드립니다. 다만, 상품종류에 따라서 상품의 배송이 다소 지연될 수 있습니다.

교환 및 반품 정보

교환 및 반품이 가능한 경우
- 상품을 공급 받으신 날로부터 7일이내 단, 가전제품의
  경우 포장을 개봉하였거나 포장이 훼손되어 상품가치가 상실된 경우에는 교환/반품이 불가능합니다.
- 공급받으신 상품 및 용역의 내용이 표시.광고 내용과
  다르거나 다르게 이행된 경우에는 공급받은 날로부터 3월이내, 그사실을 알게 된 날로부터 30일이내

교환 및 반품이 불가능한 경우
- 고객님의 책임 있는 사유로 상품등이 멸실 또는 훼손된 경우. 단, 상품의 내용을 확인하기 위하여
  포장 등을 훼손한 경우는 제외
- 포장을 개봉하였거나 포장이 훼손되어 상품가치가 상실된 경우
  (예 : 가전제품, 식품, 음반 등, 단 액정화면이 부착된 노트북, LCD모니터, 디지털 카메라 등의 불량화소에
  따른 반품/교환은 제조사 기준에 따릅니다.)
- 고객님의 사용 또는 일부 소비에 의하여 상품의 가치가 현저히 감소한 경우 단, 화장품등의 경우 시용제품을
  제공한 경우에 한 합니다.
- 시간의 경과에 의하여 재판매가 곤란할 정도로 상품등의 가치가 현저히 감소한 경우
- 복제가 가능한 상품등의 포장을 훼손한 경우
  (자세한 내용은 고객만족센터 1:1 E-MAIL상담을 이용해 주시기 바랍니다.)

※ 고객님의 마음이 바뀌어 교환, 반품을 하실 경우 상품반송 비용은 고객님께서 부담하셔야 합니다.
  (색상 교환, 사이즈 교환 등 포함)

서비스 문의

에스페란토 도서 구입과 관련하여 불편사항이 있으시면 010-3340-5936으로 연락주시면 감사하겠습니다.

상품 사용 후기

상품의 사용후기를 적어주세요.

게시물이 없습니다

모두 보기 사용 후기 쓰기

상품 Q&A

상품에 대해 궁금한 점을 해결해 드립니다.

게시물이 없습니다

모두 보기 상품 Q & A 쓰기